Al la enhavo

Ĉe limo de esperanta vortfarado

de StefKo, 2019-decembro-06

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-14 18:41:00

Jxusteno:
StefKo:...
o en la vorto io estas ne substantiva finaĵo sed parto de la radiko.

La kunmetaĵo grandio eble tre-tre teorie estas ĝusta sed ŝajnas al mi ke ĝi estas malbonstila kaj malfacile komprenebla (tiom pli en parolado).
Nu mi la samon opinias pri viaj inventaĵoj

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-14 19:44:08

Dankon por rimarkoj. Atentu ke temo de la fadeno estas "Ĉe limo de E vortfarado".
Ĉu viaj rimarkoj signifas ke oni devas kritiki aŭtoron de la ekspliko de IO en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kie estas i.a.: "IO pronomo, uzata kiel substantivo:sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?"?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-14 19:49:25

StefKo:Dankon por rimarkoj. Atentu ke temo de la fadeno estas "Ĉe limo de E vortfarado".
Ĉu viaj rimarkoj signifas ke oni devas kritiki aŭtoron de la ekspliko de IO en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kie estas i.a.: "IO pronomo, uzata kiel substantivo:sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?"?
Laŭ sia senco, io povas ŝajni substantivo sed o en ĝi ĉiuokaze ne estas la substantiva finaĵo.

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-14 19:57:36

Kvankam oni ofte instruas la tabelvortojn, kiel ili enhavus finaĵojn, ekz. ki+o, ti+o, i+o, ili estas memstaraj, senradikaj vortoj. Alivorte "io" ne estas substantivo sed tabelvorta pronomo. Sed oni uzas ĝin sammaniere, kiel oni uzas substantivojn.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-14 20:03:37

Dankon al ĉiuj!
Ŝajnas al mi ke la temo estas blinda vojo. Oni devas fini ĝin.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-14 20:08:46

"Blinda vojo" = "strato sen eliro"?

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-14 22:34:33

nornen:"Blinda vojo" = "strato sen eliro"?
El vortaro.net:
"
(...)blinda vojo (kondukanta nenien)
"
En la Pola ankaŭ estas simila diraĵo: ślepa uliczka (blinda strateto - situacio sen eliro), ślepa droga (vojsigno forma "T" - "blinda vojo" do vojo sen traveturo, tra tia vojo oni ne povas traveturi, ĉar fine ĝi estas barigita, ŝtopita, fermita)

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-05 12:12:10

Dum legado de PMEG (38.2.20. IN) mi trovis:
Ordinara radiko
(...)
investaĵo = vestaĵo por virino, virina vestaĵo
Do inviro, invoĉo, inkorpo, inaŭto ktp. ankaŭ eblas!

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-05 16:26:43

Se "investaĵo" signifas "vestaĵo por virino, virina vestaĵo", ĉu "inviro" signifas "viro por ino, virina viro", ĉu ĝi signifas la samon kiel "virino"?

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-05 17:58:29

nornen:Se "investaĵo" signifas "vestaĵo por virino, virina vestaĵo", ĉu "inviro" signifas "viro por ino, virina viro", ĉu ĝi signifas la samon kiel "virino"?
La antaŭelementoj en kombinoj povas esti tre diversecaj: maniero, celo, tasko, loko, ktp. Mi pensas ke oni devas rigardi kuntekston, ekz. kiam ni priskribas iun viron kaj ni diras Li havas invizaĝon, la vorto invizaĝo signifas ina vizaĝo. En la frazo Tiu ĉi aŭto ne plaĉas al mi, ĝi estas inaŭto, la vorto Inaŭto signifas aŭto por virinoj (rozkolora?). La frazo Inkorpa viro signifas Viro kun korpo kiel virino, La viro kantas invoĉe signifas La kantanta viro havas virinan voĉon, la vorto Tio estas inizolejo signifas Tio estas izolejo por virinoj, ktp.

Ĉio pro PIV:
II -
Morfemo, uzata memstare kun la senco 1.
ino. Estaĵo de idnaska sekso (fm, eventuale pj, kiam pri homo): virbestoj k iliaj ⁓oj

Reen al la supro