Al la enhavo

Kion vi pensas pri enkonduko de novaj gente-neŭtralaj nomoj por ĉiuj landoj?

de Jxusteno, 2019-decembro-27

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 19:45:35

Tiu ĉi ideo ne estas nova sed ial ankoraŭ ne trovis vastan akcepton.
Nomoj de iuj landoj estas faritaj per la nomo de gento. La nomado de lando per la nomo de ia gento kondukas al tio ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas kiel fremdulojn, kiuj estas "nur tolerataj, manĝas la panon de tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento". Ĉu tio ĉi estas justa? Se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis kaj laboris miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de miaj avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando, – ĉu estas juste, ke oni min nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ parolas alian lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton?
Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj kiu tial sonas en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas ĉion juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja ankaŭ devas ellabori en ni respondon al la sekvanta demando: se ĉiu loko de la tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ĝi devas aparteni? Ĉu al tiu gento, kiu antaŭe posedis la landon? en tia okazo multaj milionoj da amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu gento, kiu nun posedas la landon? en tia okazo multaj milionoj da tataroj kaj multaj milionoj da aliaj popoloj estas homoj sen patrujo ĉar ili havas en sia posedo neniun landon. Ĉu al tiu gento, kiu en la dirita loko prezentas la plimulton? en tia okazo en la komenco de la dudeka centjaro ĉiuj gubernioj de la okcidenta Rusujo, ĉiuj urboj (krom Varsovio) devus aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devus esti rigardataj tie kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li. Ekzemple, rusaj “patriotoj” diras, ke la tuta “rusa” regno tute nature devas aparteni nur al la “rusoj”; pola "patrioto" diras, ke en “Polujo” ĉiuj devas esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj "patriotoj" diras, ke en siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj tamen en Palestino "devas mastrumi nur la hebreoj" ... k.t.p.
Ĉu ni ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj estas tiuj barbartempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj? Ĉu vi ne vidas, ke ili ne sole estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj? Ĉu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga intergenta principo devas esti “plena sendependeco de ĉiu lando de la lingvo de ĝiaj loĝantoj?” Ĉu vi ne komprenas, ke tiu ĉi principo kredeble estas atingebla nur tiam, kiam malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas?
Unue, multaj, plejparte Amerikaj kaj Afrikaj, regnoj jam havas neŭtralajn nomojn: Alĝerio, Argentino, Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Ĉado, Ĉilio, Gvatemalo, Jemeno, Liberio, Nederlando, Palaŭo, Palestino, Usono k. t. p.. Ili estas neŭtralaj ĉar ilin oni faras ne per la nomo de iu gento. La ideo prezentata de mi estas tio ke oni anstataŭigu landnomojn, faritajn el la gentnomoj, per gente-neŭtralaj nomoj. Jen estas ekzemploj de anstataŭitigindaj regnonomoj: Afganujo, Albanujo, Anglujo, Armenujo, Azerbajĝano, Bangladeŝo, Belorusujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Britujo, Bulgarujo, Ĉeĥujo, Ĉinujo, Danujo, Egiptujo, Estonujo, Etiopujo, Finnlando, Francujo, Germanujo, Grekujo, Hispanujo, Hungarujo, Israelo, Italujo, Japanujo, Kartvelujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Kroatujo, Katvujo, Litovujo, Makedonujo, Moldavujo, Mongolujo, Nord-Koreujo, Norvegujo, Pollando, Portugalujo, Rumanujo, Rusujo, Sauda Arabujo, Serbujo, Koreujo, Svedujo, Taĝikujo, Turkmenujo, Turkujo, Ukrainujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Uzbekujo, Vjetnamujo.
Do, kiel oni faru novajn gente-neŭtralajn regnonomojn? Tre simple: oni prenu nomon de ĉefurbo kaj aldonu al ĝi la vorton "regno"; ekzemploj: Berlinregno (=Germanujo), Londonregno (=Britujo), Moskvoregno (=Rusujo), Parizregno (=Francujo), Varsoviregno (=Pollando). Se estas necese fari gente-neŭtralan nomon ne por la tuta regno sed nur por parto de regno, oni povas preni nomon de ĉefurbo de tiu regnoparto kaj aldoni al ĝi la vorton "lando"; ekzemploj: Dublinlando (=Skotujo),
Londonlando (=Anglujo),
Kazanlando (=Tatarujo).
Specialaj okazoj:
La regnonomo "Israelo" ja estas tre alligita al la hebrea gento, ĉar oni ĝin uzas ankaŭ en la senco de "hebrearo", tial oni ĝin ankaŭ anstataŭigu per gente-neŭtrala nomo: oni prenu la nomon de la efektiva ĉefurbo de tiu ĉi regno - "Telavivo" ("Jerusalemo" ne taŭgas ĉar Palestino ankaŭ rigardas ĝin sia ĉefurbo) kaj aldonu al ĝi la vorton "regno": Telavivregno.
Jen estas trovita la solvo de tiu ĉi problemo. Eble la Esperanta komunumo akceptos tion ĉi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 20:11:12

Oni ne ŝanĝos, oni ne ŝanĝu la landnomojn :
1. Estas senutila
2. Landanoj, kiel mi, neniam akceptus
(3. Via sistemo plie diskriminacias al la neĉefurbanoj. Kaj tia "loka frakturo" ekzistas ja)

Estas senutila interalie ĉar batali kontraŭ diskriminacii estas ankaŭ, laŭ mi, pruvi ke nia nuna lando kapablas esti pli bona.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 20:21:42

Zam_franca:Oni ne ŝanĝos, oni ne ŝanĝu la landnomojn :
1. Estas senutila
Kial? Ĉu batalado kontraŭ ŝovinismo efektive estas senutila?
Zam_franca:
2. Landanoj, kiel mi, neniam akceptus
Sed kial?
Zam_franca:
3. Via sistemo plie diskriminacias al la neĉefurbanoj. Kaj tia "loka frakturo" ekzistas ja
En tia okazo, ekzistado de ĉefurboj estus diskriminacia mem. Ĉiuokaze, tia sistemo kredeble estas pli justa ol la gente-bazitaj nomoj.
Zam_franca:
Estas senutila interalie ĉar batali kontraŭ diskriminacii estas ankaŭ, laŭ mi, pruvi ke nia nuna lando kapablas esti pli bona.
Per mia propono mi tute ne intencis ĉesigi ekzistadon de Parizregno, Berlinregno k. t. p. Temas nur pri gente-neŭtralaj nomoj kiujn oni povus uzi en la Esperanta komunumo, kies aspirataĵo estas intergenta amikeco kaj paco.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 20:42:49

Jxusteno:
Zam_franca:Oni ne ŝanĝos, oni ne ŝanĝu la landnomojn :
1. Estas senutila
Kial? Ĉu batalado kontraŭ ŝovinismo efektive estas senutila?
Zam_franca:
2. Landanoj, kiel mi, neniam akceptus
Sed kial?
Zam_franca:
3. Via sistemo plie diskriminacias al la neĉefurbanoj. Kaj tia "loka frakturo" ekzistas ja
En tia okazo, ekzistado de ĉefurboj estas diskriminacia mem. Ĉiuokaze, tia sistemo kredeble estas pli justa ol la gente-bazitaj nomoj.
Zam_franca:
Estas senutila interalie ĉar batali kontraŭ diskriminacii estas ankaŭ, laŭ mi, pruvi ke nia nuna lando kapablas esti pli bona.
Per mia propono mi tute ne intencis ĉesigi ekzistadon de Parizregno, Berlinregno k. t. p. Temas nur pri gente-neŭtralaj nomoj kiun oni povus uzi en la Esperanta komunumo.
Oni ne konfuzu : patriotismo, ami sian landon
naciismo, (kaj ŝovinismo) : malami la aliajn landojn
Tio estas la opinio de Charles de Gaulle.
Mi samopinias kun li (tiukaze).
Mi estas franca kaj eŭropa (ĉi lasta kazo estas maloftega) patrioto.
Sed nuntempe la naciistoj aĉigadas la patriotismon, kaj miksas la du nociojn.

Alia malbonaĵo en via (nova) reformo estas, ke tiaj landoj ne devas ŝanĝigi siajn nomojn, kaj aliaj ŝanĝigu tion ĉi.

Mi eĉ ne komprenas kial Belgujo estas en tia-listo kaj Hispanujo en la alia!

Vi deziras forigi la rajton de popolo je nomi sian propran landon!
Eĉ en Eo ne estas taŭga.
Mi ne estas kontraŭ Suomujo. Mi vole uzus tion se iam estus oficialigita de la Akademio.


Ja vi ne intencas forigi la landon, sed se en Esperanto la landnomoj malaperus, estus tre malbona afero por la lingvo de Zamenhof'.

Esperanto estu internacia, ne sennacia!


Multe da homoj ne ŝatas la ĉefurbon, kaj opinias, ke ĝi ne bone reprezentas la plenan landon.
Mi ne vere opinias tiel, sed ja oni ne povas resumi landon per unu urbo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 21:23:21

Zam_franca:
Alia malbonaĵo en via (nova) reformo estas, ke tiaj landoj ne devas ŝanĝigi siajn nomojn, kaj aliaj ŝanĝigu tion ĉi.

Mi eĉ ne komprenas kial Belgujo estas en tia-listo kaj Hispanujo en la alia!
Ne ekzistas "belgoj", tial la vorto "Belgio" ne estas alligita al iu gento, dum hispanoj ja ekzistas. La vorto "Belgujo" estas ne tute ĝusta, ĉar oni ne povas aldoni la sufikson "-uj-" al neekzistanta vorto; la vorto "Belgio" estas pli preferinda. Sed se oni uzas la vorton "Belgujo", oni rigardu "Belguj" kiel radikon.

Zam_franca:
Vi deziras forigi la rajton de popolo je nomi sian propran landon!
Mi opinias ke ekzemple Parizregno estas ne lando de francoj sed lando de ĉiuj siaj loĝantoj kaj Helsinkiregno estas ne regno de finnoj sed regno de ĉiuj siaj loĝantoj.
Mi neniun genton povas senigi je la rajto doni nomon al "sia lando", ĉar jam nun, sen mia permeso, nek mapermeso, neniu gento havas moralan rajton havi "sian landon": ĉiu lando estas lando de ĉiuj siaj loĝantoj.
Zam_franca:
estus tre malbona afero por la lingvo de Zamenhof'.
Ĉu vin neniom ĝenas la fakto ke la aŭtoro de la ideo de gentneŭtraligado de la landnomoj estas ne mi, sed Zamenhof mem?
Zam_franca:
Esperanto estu internacia, ne sennacia!
Ĉu ĝi estu inter ĉiuj nacioj aŭ nur inter nacioj tre fortaj kaj potencaj? Se plenumiĝus mia kaj Zamenhofa "kaprica deziro", ni povus ne ekskluzivi eĉ la plej malgrandajn kaj malfortajn gentetojn.
Zam_franca:
ja oni ne povas resumi landon per unu urbo.
Mi vin komprenas. Sed ĉu oni povas resumi la tutan landon per unu gento?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:10:17

Nek belgo, nek hispano, nek franco estas etno aŭ gento.
Kio estas certa, estas, ke ne estas nenormalaj malsamecoj inter tiuj popoloj.
Mi ne komprenas vian difinon de "gento". Ĉu "gent-ano" estas ano de lando, kiu ne enhavas fortan separismon?? Kompreneble ne. Mi ne komprenas vian uzmanieron de la vorto.

Mi pensas, ke vi forgesis ion : la kunigan procezon (aŭ "integradon"). Kiam iu homo migras en landon, tiu devas ekhavi la lingvon, la kulturon de la lando kaj eksenti kiel land-ano. Rasistoj tiam pensas, ke tiu devas ankaŭ forlasi sian kulturon. Sed laŭ mi ne tute. Havadi du kulturojn estas riĉeco, kiu maloftas.
Zamenhof' pensis ke, al cele fari malpli "perfortan" integradon, Esperanto, kiel neŭtrala kaj ĉies-a lingvo, povas utili kaj doni al enmigrinto intelektan "komfortejon"*.

Esperanto estu internacia pere de esti en ĉiu nacio, en ĉiu lando, forta aŭ ne, mi ne komprenas la rilaton.

Ĉiuj civitanoj ja estas francoj, aŭ germanoj, kaj tiel plu. Kaj ja estas civitanaj minoritatoj, la marok-devenaj aŭ mali-devenaj loĝantoj (mi ne tute parolas pri sendokumentaj migrantoj) Francujo ja havas la civitanecon, ni ne vivas en la dek-naŭa jarcento!!

*(Zamenhof' evidente ne diris tion tiamaniere. "Une zone de confort", Esperante komfort-zono aŭ komfort-ejo, estas franclingve zono, kie iu kutimas agi/esti. Tiel "sortir de sa zone de confort", laŭvorte "eliri el sian komfort-zonon", signifas "malkomfortiĝi".)

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:12:44

Ŝajnas al mi ke "belgoj" ne ekzistas tiel same kiel ne ekzistas "aŭstroj" kaj "svisoj" kaj Belgion loĝas plejparte germanlingvanoj, franclingvanoj kaj nederlandlingvanoj.
Por ke iu aro da homoj nomu sin "gento", oni havu almenaŭ propran gentan lingvon. Ja ne ekzistas "la belga", "la aŭstra", nek "la svisa".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:19:55

Jxusteno:Ŝajnas al mi ke "belgoj" ne ekzistas tiel same kiel ne ekzistas "aŭstroj" kaj "svisoj" kaj Belgion loĝas plejparte germanlingvanoj, franclingvanoj kaj nederlandlingvanoj.
Por ke iu aro da homoj nomu sin "gento", oni havu almenaŭ propran gentan lingvon. Ja ne ekzistas "la belga", "la aŭstra", nek "la svisa".
La bavara lingvo en Germanujo, la bretona lingvo en Francujo, la kataluna lingvo en Hispanujo ja estas lingvoj!!! Estas sensence, bedaŭrinde!


*(mi ne certas, ĉu la saksa tiel ekzistas, sed ĉiuokaze ja estas regionaj lingvoj en Germanujo)

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:25:57

Zam_franca:Nek belgo, nek hispano, nek franco estas etno aŭ gento.
Kio estas certa, estas, ke ne estas nenormalaj malsamecoj inter tiuj popoloj.
Mi ne komprenas vian difinon de "gento". Ĉu "gent-ano" estas ano de lando, kiu ne enhavas fortan separismon?? Kompreneble ne. Mi ne komprenas vian uzmanieron de la vorto.

Mi pensas, ke vi forgesis ion : la kunigan procezon (aŭ "integradon"). Kiam iu homo migras en landon, tiu devas ekhavi la lingvon, la kulturon de la lando kaj eksenti kiel land-ano. Rasistoj tiam pensas, ke tiu devas ankaŭ forlasi sian kulturon. Sed laŭ mi ne tute. Havadi du kulturojn estas riĉeco, kiu maloftas.
Zamenhof' pensis ke, al cele fari malpli "perfortan" integradon, Esperanto, kiel neŭtrala kaj ĉies-a lingvo, povas utili kaj doni al enmigrinto intelektan "komfortejon"*.

Esperanto estu internacia pere de esti en ĉiu nacio, en ĉiu lando, forta aŭ ne, mi ne komprenas la rilaton.



*(Zamenhof' evidente ne diris tion tiamaniere. "Une zone de confort", Esperante komfort-zono aŭ komfort-ejo, estas franclingve zono, kie iu kutimas agi/esti. Tiel "sortir de sa zone de confort", laŭvorte "eliri el sian komfort-zonon", signifas "malkomfortiĝi".)
Gento=etno (tie ĉi);
regnano=loĝanto de iu regno;
landano=loĝanto de iu lando
("lando" estas pli vastasenca ol "regno" kaj povas havi nepolitikan signifon kaj signifi parton da regno).

Ekzemple, "francoj" estas etno, sed ne ĉiu Parizregnano estas franco (povas esti hebreoj k. t. p.). La franca lingvo estas historie lingvo de la francoj kvankam nun ĝin vaste uzas ankaŭ alietnanoj.
Ĝenerale, ĉiu etno havas sian tradician lingvon, se iu aro da homoj ne havas komunan tradician lingvon, ĝi ne estas etno.
Ekzemple, la Usonanoj ne estas gento: ili havas nek komunan tradician lingvon, nek komunan devenon. Oni povas nomi "Usonano" ĉiun loĝanton de Usono sendepende de lia etno.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 22:27:04

Zam_franca:
Jxusteno:Ŝajnas al mi ke "belgoj" ne ekzistas tiel same kiel ne ekzistas "aŭstroj" kaj "svisoj" kaj Belgion loĝas plejparte germanlingvanoj, franclingvanoj kaj nederlandlingvanoj.
Por ke iu aro da homoj nomu sin "gento", oni havu almenaŭ propran gentan lingvon. Ja ne ekzistas "la belga", "la aŭstra", nek "la svisa".
La bavara lingvo en Germanujo, la bretona lingvo en Francujo, la kataluna lingvo en Hispanujo ja estas lingvoj!!! Estas sensence, bedaŭrinde!


*(mi ne certas, ĉu la saksa tiel ekzistas, sed ĉiuokaze ja estas regionaj lingvoj en Germanujo)
La katalunoj ne estas hispanoj, la bretonoj ne estas francoj,
la bavaroj ne estas germanoj.

Tamen eble ni ne tute komprenas unu la alian ĉar miaimprese vi ne vidas gravan diferencon inter "etno" kaj "loĝado en iu regno", dum mi faras tian distingon.

Reen al la supro