Al la enhavo

Verkado de libro pri matematiko en la esperanta

de Alexandre2104, 2020-februaro-22

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Alexandre2104 (Montri la profilon) 2020-februaro-22 13:46:35

Saluton al ĉiuj!

Mi bezonas konsilojn pri la verkado de libro por promocii la uzon de Esperanto en scienco. ridego.gif
Jen kelkaj elementoj por prezenti la projekton. ridulo.gif

Enhavo kaj aliro
Mi ŝatus komenci per prezentado de bazaj nocionoj (logiko, arteorio), poste iom post iom enkonduki pli kompleksajn kaj altnivelajn ilojn (kiel lineara algebro, topologio, …).
Mi prezentus ecojn, kiujn mi pruvus, kaj ilustrus ĉi tiujn konceptojn per multaj ekzemploj.

Celata publiko kaj stilo de skribado
La verko estas destinita al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri matematiko aŭ pri la konstruado de objetktoj ekde nulo. Precipe, la libro ne postulus ajnan antaŭan scion pri matematiko. Tiel, la libro ne specife celas al la studentoj, ĉar la enhavo eble ne kongruas kun iliaj programoj.
Mi dezirus, ke ĉi tiu leciono ne estu skribita je formala stilo, senanima, malvarma, pompa kaj malfacile legebla. Anstataŭe, mi ŝatus, ke tio estu kiel rakonto, skribita je malformala stilo (krom por pruvoj).

Demandoj
Mi jam komencis verki du ĉapitrojn sed mi havas demandojn pri la stilo de skribado:
  • Kian rakontantojn vi rekomendas min uzi?
    Mi inventis fiktivan rakontanton nomitan Ikso, kies pensoj gvidas la historion. Ĉu tio estas bona ideo? Mi timas ke tia rakontanto eble ne taŭgas por pli altnivelaj nocionoj.

  • Kiel vi konsilas min dividi la libron?
    Mi dividis la libron en ĉapitroj (ekz. Logiko, Arteorio) sed mi ankaŭ povus organizi la libron en alia maniero (leteroj, problemoj, studioj de kazoj...)

  • Ĉu vi havas aliajn ideojn aŭ konsilojn por doni al mi pri stilo de skribado?
Antaŭdankegon! okulumo.gif

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-22 20:00:49

Mi pensas ke eble vi povus uzi en la libro la genre neŭtralan pronomon ri kiu taŭgas por ĉiuj seksoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-22 21:13:41

Jxusteno:Mi pensas ke eble vi povus uzi en la libro la genre neŭtralan pronomon ri kiu taŭgas por ĉiuj seksoj.
Jen denooooove la sama debatadaĉo!
Mi ne respondu tiufoje, ĉar estas senutila debatado.

Alexandre2104, eble farindus kvizoj. Ili estus sendube pli ludecaj ol normalaj demandoj.

Mefito (Montri la profilon) 2020-februaro-22 22:18:16

Mi pensas ke eble vi povus uzi en la libro la genre neŭtralan pronomon ri kiu taŭgas por ĉiuj seksoj.
Mi pensas, ke vi ne devus doni tiajn malbonajn konsilojn.

Se vi ne ŝatas Esperanton, vi povus preferi aliajn linvgojn. Ekzemple la eŭskan, lingvo, kiu havas la saman vorton por «li», «ŝi» kaj «ĝi». Esperanto funkcias, kiel ĝi funkcias; ne, kiel vi ŝatus, ke ĝi funkcius. Kaj certe tiaj proponoj ne helpas, ĉar jam ekzistas uzado senprobleme de tri pronombroj tra pli ol cent jaroj. Ŝanĝoj, kiujn oni devas trakti zorge, aperas sub natura uzado, ne sub trudado.

Al Alexandre: mi ne scius eĉ, kiel komenci tiun aferon. Ĝi ŝajnas malfacila. Tamen matematiko plaĉas al mi kaj mi trovas bona ĝian vastiĝado, kaj pli bona, se oni rakontas amuze. Do mi subtenas vian ideon kaj penon kaj deziras al vi bonŝancon.

abc_vz (Montri la profilon) 2020-februaro-23 00:09:43

Se krom la ĉefa fiktiva rakontanto Ikso estus ankoraŭ du personoj, kiuj demandus lin, farus siajn proprajn supozojn (fojfoje erarajn), ĉu estus pli interese?
El la du kromaj personoj unu estu ne sufiĉe saĝa!

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-23 09:08:09

abc_vz:Se krom la ĉefa fiktiva rakontanto Ikso estus ankoraŭ du personoj, kiuj demandus lin, farus siajn proprajn supozojn (fojfoje erarajn), ĉu estus pli interese?
El la du kromaj personoj unu estu ne sufiĉe saĝa!
Ankaŭ mi pensis tion. Eblaj aliaj "personoj" povus nomiĝi Ipso kaj Zo ridulo.gif

Alexandre2104 (Montri la profilon) 2020-februaro-23 13:32:14

@Jxusteno, @Zam_franca, @Mefito
Mi ne volas partopreni en la debatado

@Zam_franca
Dankegon por la konsilo, estas bonega ideo! Mi neniam pensis pri tiu formato!

@Mefito
Multe dankon por via subteno kaj instigo!

@abc_vz, @Metsis
Mirinde! Ĉi tiun formaton mi trovas interesega!

Dank' al viaj proponoj, mi kredas ke la plej taŭga formato estas la interŝanĝo de leteroj inter almenaŭ du personoj, kiuj jen malkovras verajn rezultadojn , jen eraras, jen faras demandojn al la aliaj roluloj. Mi provos tion ridulo.gif

Mefito (Montri la profilon) 2020-februaro-23 17:41:03

La ideo de abc_vz plaĉas al mi. Tio permesas klarigi bone kaj amuze.
Tamen oni devas atenti, ĉar tio povus ŝajni tro infaneca laŭ mi.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-februaro-24 08:23:02

Mi petas vin antaŭe kontroli jenan paĝon:

http://www.eventoj.hu/steb/

Ĝi estas ne tre konata, mi ne scias kial.

Alexandre2104 (Montri la profilon) 2020-februaro-24 15:13:59

@Mefito
Dankon por la averto ridulo.gif

@thyrolf
Mi efektive neniam aŭdis pri ĉi tiu retejo, kiu plie estas tre valora, dankegon!

Reen al la supro