Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 16:40:42

Saluton Sergej.
Mi interesigxas, kie vi trovas sxercojn?
ridego.gif

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 17:04:39

En jutubo, Знаменитые нерешенные проблемы школьной математики (Famaj nesolvitaj problemoj de lerneja matematiko), de Aleksej Savvatejev

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-29 09:59:38

Tagmeze, rabisto trafis en loĝejon. Li ligis virinon kaj per pistolo postulis de viro ĉiujn valorojn, kiuj estas en domo.
- Sinjoro, - viro petegis kun larmoj en okuloj, - prenu tion, kion vi volas, sed mi petas vin, malligu kaj permesu foriri ŝin.
- Kio, vi tiel amas vian edzinon? - rabisto demandas.
- Ne, ĉi tiu estas edzino de najbaro,kaj mia baldaŭ alvenos.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-29 10:23:44

Mi vendas karaokeon ĉar najbaroj aĉetis pafilon.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-30 06:09:18

Du fratinoj:
- Mi aĉetis novan trinkujon al mia kobajo(mara porketo). Tie estas tia momento, por ke akvo fluu oni devas premi butonon. Kiel vi pensas, ke ĝi komprenos kaj faros tion?
- Nu ... Porkoj estas inteligentaj bestoj. Ekzemple, vi divenis pri tio!
- Mia edzo komprenis kaj helpis al mi.

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-30 11:06:22

Rovniy_Sergey:Kontrolu kaj ĝoju.
😃
Du fratinoj:
- Mi aĉetis novan trinkujon al sia kobajo(mara porketo). Tie estas tia momento, ke akvo verŝas oni devas premi butonon. Kiel vi pensas, ke ĝi komprenos kaj faros tion?
- Nu ... Porkoj estas inteligentaj bestoj. Ekzemple, vi divenis pri tio!
- Mia edzo komprenis kaj helpis al mi.
Bona ŝerco sed mi havas la rimarkojn:

Kial "sia"? Se subjekto estas "mi" oni devas uzi "mia".
"ke akvo verŝas" - ĉu ne "ke por verŝi akvon" aŭ "por ke la akvo verŝu sin" aŭ "ke akvo verŝas kiam oni premas"?

Saluton!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-30 12:28:37

Matene aperis surskribo sur asfalto en korto de Odeso:
"Ĉiuj viroj estas aĉuloj!"
Iu aldonis sube:
"Vi, Sara Abramovna, ankaŭ ne estas donaco."

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-30 19:33:48

- Kiom kostas guto da biero?
- Neniom.
- Tiam gutigu al mi sitelon.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-31 05:44:12

Edzo venis hejmen.
Lin renkontas lia edzino kun afiŝo: "Mi ne parolas kun vi !!!"
Edzo levis ŝultrojn kaj sidiĝis por spekti televidon.
Kvin minutojn poste, lia edzino aperas inter li kaj televidilo kun alia afiŝo: "Ĉu vi scias kial?!"

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-31 19:05:57

Hodiaŭ mi aĉetis ĉokoladan kukon!
Strange, ĉar oni povas aĉeti kukon eĉ se festo ne estas!
Neniu kontrolas!

Reen al la supro