Al la enhavo

ZAD - Defendejo

de Zam_franca, 2021-februaro-11

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-februaro-11 20:55:50

Ĉu vi scias kio estas une ZAD? Laŭ Vikipedio, estas kvazaŭ nur franca koncepto.

ZAD (el la francaj vortoj Zone à Défendre, zono defendenda/defendejo) estas (ĝenerale, sendube ĉiam) kontraŭleĝa loĝejaro konstruita por defendi terenon, kiu estas ekspluota de la ŝtato aŭ de firmao, pro ekologiaj kaj sociaj kialoj.

La zadistes (homoj, kiuj kreas kaj okupas ZAD-ojn) do estas ekologiistoj, foje ankaŭ anarkiistoj.

En Francilio (la pariza regiono) ĵus kreiĝis une ZAD/defendejo por kontraŭstari la projekton pri konstrui stacidomon meze de unu el la lastaj kultiveblaj terenoj de Francilio. La zadistes/defendejistoj, do okupas tiun terenon, kaj proponas alian, pli ekologian projekton por ekspluati la terenon: iu ekologia kultivejo.
Logike, ne eblas konstrui la stacidomon en la tereno, ĉar kiel dirite defendejistoj okupas ĝin. Ili konstruis loĝejaĉojn kaj kelkaj el ili eĉ dormis en la defendejo, en malvarmegaj temperaturoj (laŭ francaj kriterioj: mapli ol -5°C).

Ĉu vi konas tiun koncepton de defendejo? Ĉu estas kelkaj defendejoj en via lando?

pigra_korako (Montri la profilon) 2021-februaro-20 10:32:33

Dankon por emfazi tion intereson ideon! Ekzistis multaj samaj defendejojn antaŭe, mi kredas, sed ili ne nomiĝis ZAD, ĉu ne? Ekzemple multaj okupitoj de la kontraŭatomenergia movado havis celon de defendi terenon kaj proponis alian ekologian vojon por produkti energion. Mi pensas pri la "Respubliko Libera Vendlando" el Germanujo en 1980, ktp (Nur ekzistas tion artikolon https://eo.wikipedia.org/wiki/Kontra%C5%ADatomener..., sed havas malgrandan superrigardon).

Reen al la supro