Al la enhavo

Kion vi faras kiam via komputilo freneziĝas?

de Andreo Jankovskij, 2008-septembro-20

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-20 00:10:11

Ekzemple:

- Malŝaltas ĝin.
(iam helpas)

- Forĵetas ĝin tra fenestro!
(se tiel, do nepre avertu la preterpasantojn)

- Dronigas ĝin!
(fiŝoj eĉ sen tio estas timemajn)

- Telefonas al sinjoro Bill Gejts!
(ne forgesu ke vi parolas kun la sekretariino)

- Ŝanĝas malnovan Linukson al pli nova Linukso!
(oni diras ke la vendisto estos dankema)

- Via propono???

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-septembro-20 00:12:32

Ŝanĝu al Linukso lango.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-20 00:20:28

AlfRoland:Ŝanĝu al Linukso lango.gif
Dankon, mi aldonis vian version en la unua mia mesaĝo.

sal.gif

Mi esperas ke post kelkaj tagoj mi havos sufiĉe da tekstoj por malgranda libreto pri komputilo.


Rimarkoj:


1. Fiŝoj jam pli malpli alkutimiĝis ke ni forĵetas en la akvo eĉ moneroj. Sed komputiloj!.. Ne tion ili ne komprenos.

2. Linukso kutime estas senpaga operaciumo, kaj vendisto estos vere dankema se vi aĉetos ĝin.

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-septembro-21 22:37:54

Andreo Jankovskij:- Malŝaltas ĝin.
(iam helpas)
De la Vortaro de Hakeroj (http://www.ccil.org/jargon/jargon_47.html#SEC54):

Komencanto provis ripari rompitan komputilon per malŝalti kaj ŝalti ĝin.

Knight, vidanta tion kion la studento faris, diris serioze: "Vi ne povas ripari maŝinon per malŝalti kaj ŝalti ĝin sen kompreni kial la maŝino ne funkcias."

Knight malŝaltis kaj ŝaltis la komputilon.

La komputilon ekfunkciis.

zaratustro (Montri la profilon) 2008-oktobro-16 19:22:59

mi pensas ke kiam komputilon franeziĝas ni devas bati ĝin, aŭ ŝanĝi al linukzon, kaj peti Bill Gates redoni min la monon el windozo. Se tion ne bone funcias, vi devas tiri vian komputilon per la fenestro. rido.gif

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-oktobro-17 06:52:10

Private mi uzas Mac (Powerbook) sekve mi ne scias kio estas "freneziĝi".

Geraldo

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-oktobro-17 14:24:48

Mi nur ĝisdatigas linukson. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-17 16:08:35

Mi insultas ĝin, krias, hurlas, frapas ĝin, kaj ĝi reiĝas tute normala... senkulpa.gif
Se ne...al rubujo. Ĝi scias tion trebone! Do ĝi funkcias perfekte!!

Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2008-oktobro-17 16:40:56

Ho, ĉu komputilo kulpas? Vera problemo estas la programaro, sed la maŝino ne kulpas! Ni ne permesu ofendi senkulpajn komputilojn!

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-17 16:46:29

Me/lumono/leLL:Ho, ĉu komputilo kulpas? Vera problemo estas la programaro, sed la maŝino ne kulpas! Ni ne permesu ofendi senkulpajn komputilojn!
Jes, tio maljustas !! Sed tio funkcias !!!

Reen al la supro