Al la enhavo

Bonvolu traduki en vian lingvon

de Dovile, 2008-septembro-26

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2008-septembro-27 17:20:33

werechick (Montri la profilon) 2008-septembro-29 19:16:10

Lingvo estas urbo, en kies konstruadon ĉiu homo, vivante sur la Tero, alportas sian ŝtonon.
Mi vidis ke la vortoj venis el Emerson, kaj Emerson parolis la anglan lingvon, sed, se vi ne havas la anglan tradukon antaŭ...

"Language is a city, into the construction of which, each person living on Earth takes his/her own stone."

Mi ne ŝatas ege mian anglan tradukon. Mi devas pensi pli pri ĝi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-septembro-30 10:34:30

Язык это город, в строительство которого каждый человек, живущий на Земле, вносит свой камень.

Estu tiel.

Dovile (Montri la profilon) 2008-oktobro-02 18:57:17

Dankegon al ĉiuj!

ora knabo (Montri la profilon) 2008-oktobro-04 19:53:39

Ĉu mi tro malfruas? Tamen jen, en la kroata:

Lingvo estas urbo, en kies konstruadon ĉiu homo, vivante sur la Tero, alportas sian ŝtonon. (R. V. Emerson)

Jezik je grad, u čiju izgradnju svaki čovjek, živeći na Zemlji, unosi svoj kamen.

Dovile (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 13:36:31

Ne, vi ne malfruis. : ) Dankon ankaŭ al vi!

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 21:05:24

werechick:

"Language is a city, into the construction of which, each person living on Earth takes his/her own stone."
Eble pli nete tiel ke ĝi estu:

"Language is a city, and every human being throughout his life on earth contributes to its construction by adding his own stone."

Kompreneble pli trafa resumo de ĉiuj individuaj elementoj de la esperantlingva teksto troviĝus en via provo, Werechick. Paranteze, ni ambaŭ naskiĝis je la sama dato!

Benjameno

Sxak (Montri la profilon) 2008-oktobro-14 03:43:48

Lingvo estas urbo, en kies konstruadon ĉiu homo, vivante sur la Tero, alportas sian ŝtonon. (R. V. Emerson)
Mi ne scias nuancojn de multaj lingvoj, kies tradukoj aperis ĉi tie, sed pri la rusa kaj pri la pola lingvo mi certas: tie estas e-participoj, kaj la tradukintoj tradukis la frazn malĝuste: ili tradukis "ĉiu homo, vivnatA sur la Tero", ne vivantE
Suspektojn pri la sama eraro mi havas ankaŭ pri tradukoj en la germanan, la francan kaj la anglan lingvojn, sed eble tiuj lingvoj simple ne havas e-participojn kaj la aperintaj tradukoj estas konvenaj.
Sed eble ĉi tie estas eraro de la unua mesaĝinto? Eble devas esti "vivantA sur la tero"? Kia estas originalo?

Dovile (Montri la profilon) 2008-oktobro-16 18:26:04

Ne, devas esti „vivantE“, ĉar la vorto „vivantA“ ŝangigas la sencon de la frazo – homo alportas sian ŝtonon nome per sia vivo – vivante – sed ne per sia ekzisto.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-oktobro-24 10:34:33

Ŝak:
Lingvo estas urbo, en kies konstruadon ĉiu homo, vivante sur la Tero, alportas sian ŝtonon. (R. V. Emerson)
Mi ne scias nuancojn de multaj lingvoj, kies tradukoj aperis ĉi tie, sed pri la rusa kaj pri la pola lingvo mi certas: tie estas e-participoj, kaj la tradukintoj tradukis la frazn malĝuste: ili tradukis "ĉiu homo, vivnatA sur la Tero", ne vivantE
Suspektojn pri la sama eraro mi havas ankaŭ pri tradukoj en la germanan, la francan kaj la anglan lingvojn, sed eble tiuj lingvoj simple ne havas e-participojn kaj la aperintaj tradukoj estas konvenaj.
Sed eble ĉi tie estas eraro de la unua mesaĝinto? Eble devas esti "vivantA sur la tero"? Kia estas originalo?
Saluton Ŝak,

Vi tute pravas. Ankaŭ en la germana estas diferenco. Kaj mi eraris!

Mi skribis:

En la germana:
------------------------------------------
Eine Sprache ist wie eine Stadt, in(für) deren Anbau, jeder auf der Erde lebende Mensch, seinen eigenen Stein herbeiträgt.
------------------------------------------

La korekta frazo estus:

Eine Sprache ist wie eine Stadt, für deren Anbau, jeder Mensch während seines Lebens, seinen eigenen Stein herbeiträgt.

Ĝis kaj dankon pro via helpo

Reen al la supro