Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

R2D2! (Montri la profilon) 2008-novembro-23 19:39:01

Respondı, ĉar tıon precıze mı faras.

Lernı aŭ ınstruı?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 19:56:13

Lerni, ĉar tion oni tutan vivon devas fari.

Unu kapo aŭ du? rido.gif

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-23 20:30:57

Kokcineleto:Lerni, ĉar tion oni tutan vivon devas fari.

Unu kapo aŭ du? rido.gif
Unu, por ke ili ne kontraŭdiru unu la alian ("Kiom da kapoj, tiom da opinioj" - L.L.Zamenhof)

Jupo aŭ pantalono?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 20:50:04

Pantalono - pli bonas, kurante tra arbaro.

Santa Klaŭso: patro aŭ najbaro?

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-24 13:58:31

Najbaro, por ke patro ankaŭ ricevu donacojn de Santa Klaŭso.

Sabato aŭ dimanĉo?

Kamapuna (Montri la profilon) 2008-novembro-24 15:30:20

Sabato,ĉar ĝi estas pli malproksima de lundo.

Sunleviĝo aŭ sunsubiro?

Hispanio (Montri la profilon) 2008-novembro-24 15:39:43

Sunsubiro, ĉar ĝi estas pli romantika.

Strando aŭ monto?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-24 17:19:00

Strando, ĉar eblas iri pli longe ne lacante.

Tom aŭ Jerry? lango.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-24 22:02:13

Ĵerio.

Esplorilo aŭ Fajrovulpo? (aŭ Kromo, Opero, Safario...)

Hispanio (Montri la profilon) 2008-novembro-24 22:04:44

Fajrovulpo, ĉar ĝi misfunkcias malpli ofte ol Esplorilo (kaj ĝi ankaŭ estas pli sekura).

Dekstra aŭ maldekstra?

Reen al la supro