Al la enhavo

ripeto

de crescence, 2009-aprilo-09

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 18:03:56

Kial tiu ripeto de la vorto "al" en la fraso ĉi malsupre ?

Filo alvenas al sia patro

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 19:00:17

crescence:Kial tiu ripeto de la vorto "al" en la fraso ĉi malsupre ?

Filo alvenas al sia patro
Mi opinias ke tio okazas pro du kialoj :

Unue ĉar "alveni" estas konsiderata memstaran radikon ne plu rilatan al "veni" :

France: arriver / venir
Angle: to arrive / to come
Hispane: llegar / venir

Due ĉar oni preferas uzi prepozicion ol akuzativon, ankaŭ laŭ sia genta lingvo :

Filo alvenas al sia patro

prefere al:

Filo alvenas sian patron

aŭ:

Filo venas al si patro (kiu estus pli bone)...

(LFN: Un fio veni a se padre)

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 19:31:15

crescence:Kial tiu ripeto de la vorto "al" en la fraso ĉi malsupre ?

Filo alvenas al sia patro
Laŭ la PIV (2005) :

- veni = netransitiva verbo. Do la verbo "veni" ne akceptas "n-complementon aŭ (akuzativon)" post ĝi ;

- alveni = transitiva verbo. Do la n-complemento (akuzativo) estas ebla post ĝi.

Tiam, oni povas diri :

-- ĉu : alveni al "iu",
-- ĉu : alveni "iun".

Hispanio (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 19:35:54

Do, ĉu oni ankaŭ povas diri "pripensi pri afero" aŭ "pripensi aferon", "eliri el kafejo" aŭ "eliri kafejen", ktp?

Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 20:10:58

Hispanio:Do, ĉu oni ankaŭ povas diri "pripensi pri afero" aŭ "pripensi aferon", "eliri el kafejo" aŭ "eliri kafejen", ktp?

Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).
Por mi, estas simile al la verbo "veni".

- Pensi : netransitiva verbo. Do, oni devas ĉiam diri : pensi pri (io)..., aŭ : pensi al (iu)..., sed oni neniam povas diri : pensi *ion aŭ *iun",

- "Pri", antaŭ la verbo, transitivigas tiun ĉi, do :
-- ĉu : pripensi al (io) aŭ (iu)...
-- ĉu : pripensi "ion" aŭ (iun)...

Same, por "iri" (principe netransitiva verbo)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 20:11:56

Facila ?...

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 20:24:39

Oficiale nek "alveni" nek "eliri" estas transitivaj. Oni ja povas ekzemple diri:
La trajno jam alvenis. (sen okjekto)

Li eliris kaj ...
Tial estas pli klare diri:
La trajno alvenis al la urbo.

Li eliris el la kafejo.

Sed estas ĝenerale eble anstataŭi la formon "prepozicio + substantivo" per "substantivo + n", se tio estas komprenebla kaj se la verbo ne jam havas akuzativan objekton. Do ankaŭ la formoj:
La trajno alvenis la urbon.
kaj
Li eliris la kafejon.
estas eblaj, sed malpli klaraj.

Rilate al "pripensi":
"pripensi" estas transitiva ĉar ja ne eblas diri nur:
Li pripensis.

grifo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 22:16:29

horsto:Rilate al "pripensi":
"pripensi" estas transitiva ĉar ja ne eblas diri nur:
Li pripensis.
Mi pripensis. ≠ Ich dachte nach.?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 03:22:45

Hispanio:Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).
Mi ankaŭ!
Horsto havas bonan rimarkon.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 03:22:46

Pro mi malbona konekto, mia mesaĝo duobliĝis. Mi bedaŭras.

Reen al la supro