Al la enhavo

Dua "kafeja" rendevuo en PARIZO, 3a de Junio (2009)

de erikano, 2009-majo-18

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-majo-18 16:15:44

La unua rendevuo okazis je la 6a de majo (2009) !
Ni estis ĉirkaŭ 25 personoj.

Ĉiaj niveloj de parolantoj ĉeestis, kaj ĉiuj kune parolis esperante (almenaŭ : provis iomete okulumo.gif !) !

kaj la etoso estis tre bona !

Do : ni re-rendevuos !

Jen la novaj rendevuinformoj :

DUA RENDEVUO "Café Esperanto" en Parizo
Je la 3a de Junio, 2009

al "Zoco Bar"
22 avenue Claude Vellefau x
Paris 75010

Ekde 19h, kaj ĝis proksimume 21h30


Venu multnombraj, kaj...
Provu organizi la saman aĵon en viaj landoj kaj urboj :
Tio estas videble tre bona maniero por praktiki, kaj konigi la lingvon en via urbo kaj kvartelo!

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-04 13:36:37

La dua rendevuo okazis !

GRANDA SUKCESO por tiu dua « kafeja » esperanta rendevuo !!!

Ni estis almenaŭ tridek esperanto-ŝatantoj, kun ĉiaj niveloj de parolantoj - vera "ekanto" antaŭ du aŭ tri tagoj, ĝis "spertulino" kiu partoprenis multajn dekojn da internaciaj renkontiĝoj -, kun, plie, iom da scivolemuloj, venintaj kaj restintaj pli aŭ malpli longtempe (ekzemple el tiuj : simpatia usonano devena el Jamaiko kaj Ĉinio, kiu estas lernanta la franca lingvo, kaj min demandis - franclingve - « ĉu vi mem kreis tiun lingvon ? » rido.gif ! )

Ni multe parolis "esperante" tiufoje. Inkluzive inter francaparolantoj, por progresi, provi, praktiki, eĉ la uloj kiuj estis nur "ek-komencantoj" lastfoje (dum la lasta rendevuo, je Majo).

Sed, interesinda okazaĵo, ni ricevis unuafoje "turistojn" ne-franca-parolantojn :

Nipona instruistino (japanino) kaj du junaj usonanoj, kiuj parolas esperanton sed… neniuj vortoj en la franca !

Rezulto : uzo de "internacian esperanton" je "reala situacio" ! Tre kontentiga sperto estas konstati : « funkcias ! »

Ni re-organizos novan rendevuon je Julio 2009(je la tria tago), kaj poste probable je Septembro.

KONSILOJ al NE-PARIZANOJ :

- PROVU ORGANIZI saman aŭ similan agadon en viaj landoj kaj viaj urboj !

- Se vi estas "malgrandurbanoj", provu en la plej proksima granda urbo aŭ "urbego" ĉe vi !

Fa fafa (Montri la profilon) 2009-junio-16 21:21:18

Ĉu vi arangis alian esperantan rendevuon?
Mi estis ĉi tie la las foje.
fa fafa

erikano:La unua rendevuo okazis je la 6a de majo (2009) !
Ni estis ĉirkaŭ 25 personoj.

Ĉiaj niveloj de parolantoj ĉeestis, kaj ĉiuj kune parolis esperante (almenaŭ : provis iomete okulumo.gif !) !

kaj la etoso estis tre bona !

Do : ni re-rendevuos !

Jen la novaj rendevuinformoj :

DUA RENDEVUO "Café Esperanto" en Parizo
Je la 3a de Junio, 2009

al "Zoco Bar"
22 avenue Claude Vellefau x
Paris 75010

Ekde 19h, kaj ĝis proksimume 21h30


Venu multnombraj, kaj...
Provu organizi la saman aĵon en viaj landoj kaj urboj :
Tio estas videble tre bona maniero por praktiki, kaj konigi la lingvon en via urbo kaj kvartelo!

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-17 12:10:13

Fa fafa:
Ĉu vi arangis alian esperantan rendevuon?
Mi estis ĉi tie la las foje.
fa fafa
JES, ni re-rendevuos ! ! ! !

VENONTA RENDEVUO (en nova loko) :


La 3a de JULIO 2009

je la 18h30 (ĝis proksimume la 22h)

Ĉe "l'Imprévu Café"

9 rue Quimcampoix - 75002 PARIS

!! Venu Multnombraj !!



BONVENON al ĈIUJ esperanto-parolantaj TURISTOJ kiuj estus / estos en Parizon tiudate !
Eĉ la ek-komencentoj sal.gifokulumo.gif ! !

Se vi konas iun ajn, kiu planis veni en Parizon tiudate, sendu al li / ŝi la mesaĝon !!!

Reen al la supro