Al la enhavo

Edukado.net bezonas nin!

de Rohan, 2009-majo-22

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-majo-22 17:38:38

Saluton al ĉiuj.

Edukado.net ne fartas bone. Sube estas kopio de retpoŝto kiun mi ricevis kiel ĝia aliĝinto. Bonvolu agi!

------------------------------------------
Saluton,

Nia retejo devas esti urghe transkonstruita, kaj por tio

NI BEZONAS VIAN FINANCAN HELPON.

Edukado.net estas en danghero.

Pro financaj kialoj farighas pli kaj pli malfacile pagi la kostojn de la funkciigo de edukado.net, kaj tute ne eblas modernigi au plukonstrui la pagharon. Transigi ghin al alia, esperantista servilo pro kopi- kaj posedrajtaj kialoj ne eblas. Estas granda risko, ke edukado.net devos fermighi kaj perdighos chio, kion ghi nun havas.

Tamen estas eblo savi ghin …..

…… se ni sukcesos kolekti la necesan sumon por transkonstrui ghin kaj forlasi la multekostan nederlandan servilon kaj entreprenon, kunlabore kun E@I metante ghin en la manon de esperantistoj.

La transkonstruo estus bona okazo ankau por modernigo kaj simpligo, rearangho de la nun jam ekstreme granda kaj malfacile travidebla materialo.

Por konstrui modernan kaj plene funkciantan pagharon necesas 35 mil euroj.

Por konstrui ghin tiel, ke ghi povu ekfunkcii kun la bazaj servoj, tio kostos 25 mil eurojn.

Por la rekonstruo de www.edukado.net ni serchas subtenantojn. Jen kiujn ni jam trovis:

* Nia chefsponsoro Tamás Slezák, direktoro de la entrepreno PLASTENERGO (Hungario) per 10 mil euroj pretas helpi la rekonstruon.

* Tamás Slezák ankorau pretas prunti kelkmil eurojn pluse por 2-3-jara repagperiodo, se tio estus garantiita.

* Ni prezentas helpopeton ankau al la Institucio Hodler '68, kiu aljughis subtensumon en la valoro de 2000 euroj.

* Ni prezentis helpopeton al la FAME-fondajho, de kiu ni ankorau ne ricevis respondon.

Du kalkuloj :

En la lastaj 5 jaroj la ekzercoj de la LERNILOTEKO estis elshutitaj ghis nun 97895 fojojn. Se chiu elshuto kostintus 0,35 eurojn, ni havus la necesan sumon por la moderna pagharo.

Ni havas ch. 1900 membrojn. Se chiu membro donacus 15 eurojn, ni havus la necesan sumon.

Ni konscias ke ne chiu uzanto povas pagi por la servoj, ne chiu povas permesi al si subtenon, sed vershajne multaj jes ja povus rekompensi nian laboron kaj helpi gardi ties rezultojn.

Jen, kaptu la okazon kunlabori en unu el la plej grandaj edukprojektoj de nia movado.

Antaudankon pro chies helpo,
Katalin Kováts,
redaktoro.
-------------------------------------------

Hedilla (Montri la profilon) 2009-junio-07 15:16:06

...Sed eble "Ni ne bezonas edukadon" - La Muro

okulumo.gif

http://liberafolio.org/2009/instruista-retejo-reko...

Reen al la supro