Contenido

Ĉu Biblio estas interesa libro?

de k.garin, 25 de febrero de 2007

Aportes: 51

Idioma: Esperanto

Terurĉjo (Mostrar perfil) 19 de marzo de 2007 11:38:11

Philipp:Kiu legas la Biblion, tiun asistas la saĝo.
Korano kaj saĝo?

hoplo (Mostrar perfil) 19 de marzo de 2007 12:06:42

korano - ĉu estas vort-ludo?
Kor-ano: Ano de la koro, ulo kiu agas de la koro, kun la koro...
En la mistiko de la islamo (sufismo) la koro gravas multe.
La libro de la religio havas en Eo duoblan sencon
Interese...

Sen (Mostrar perfil) 15 de julio de 2007 20:30:18

Ni komencu de tie, ke Biblio estas ne unu libro, do chiu libro havas sian etoson, kaj siajn apartajn celojn (komuna celo estas - rakonto pri amanta Dio, kiel opinias mem kristanoj), mi povas diri ke por mi estas interesaj - Genezo, Elirado(exodus), de Jesuo Navin, Juĝantoj, Rufo, reĝoj, Esfiro, mi tre shatas libron de Jovo, belvorta - Psaltiro kaj libro de palabroj de Solomono. De Nova Testamento al mi plachas - Evangelio de Johano, kaj apokalipso.
Mi respondis al via demando?

k.garin (Mostrar perfil) 15 de julio de 2007 23:21:12

Ĉu Dio estas vere amanta?
Per mia demando mi celis ekscii ne etoson de la libroj, sed nur ĉu enhavo de Biblio estas interesa kaj legebla aŭ ne.
Multajn librojn mi legas kun granda intereso, kelkajn mi komencas legi kaj post kelkaj legitaj paĝoj ĉesas legi pro enuo.
Kiom da homoj - tiom da opinioj.
Eĉ nun, post kelkaj monatoj mi ne povas devigi min legi Biblion plu.

www (Mostrar perfil) 16 de julio de 2007 00:54:26

Saluton:

Mi pensas ke biblio estas interesa libro , kiel la libroj de Tolkien. Mi legis ĝin, kaj mi povis koni multajn aferojn pri la historio.
Sed mi ne pensas ke Dio ekzistas. Kiuj skribis biblion nure volis povon.

Vilinilo (Mostrar perfil) 16 de julio de 2007 02:04:46

Laŭ mi Biblio estas malinteresa, ekdormiginda libro. Mi jam provis tralegi ĝin, sed mi ne sukcesis finlegi eĉ la Genezon.

Lusjo (Mostrar perfil) 16 de julio de 2007 19:27:38

Laŭ mia opinio, la Biblio ne estas logika, kaj temas pri la kulturo de Israelo. Se ni deziras kompreni la Biblio, ni devas lerni pri la kulturo de Israelo. Laŭ la morala vidpunkto, la moralo de la Kristo, la fondinto de Kristanismo, estas la plej grava afero. La senso de justeco, enmetita en la leĝoj de la landoj de Eŭropo kaj Ameriko kaj aliaj kontinentoj estas bazita je tiu moralo. La ceteraj partoj de la libro ne estas gravaj, ĉar ni ne povas kredi je Adamo kaj la kreaĵo de la mondo dum 7 tagoj. Mi estas tradukisto, kaj ni scias, kiel tradukisto, ke la biblio suferis multe da ŝanĝojn kiam ĝi estis tradukita de la lingvo aramajko al la latina, kaj de la latina al la germana kaj de la kreka al la rusa.

Se ni diskutos pri la Evangelioj, ni tradukistoj scias ke la Biblio estis skribita de Sankta Jeronimo, sed antaŭe la versio de la Vulgata Latina, estis la tekstoj nomitaj Vetus Latina (malnova Latina lingvo). Kial? Ĉar dum la disvastigado de la Kristanismo dum la jaroj de la Romana Imperio, kristanoj ne povis legi la tekstoj en la greka kaj la hebrea lingvo.

La Biblio povas esti UNU inter la pluraj vojoj al la vero, sed NE ESTAS la sola. La vero ne dependas je unu sola libro. Jesuo Kristo povas esti tre interesa homo, sed ne estas le sola interesa homo kiu vivis en nia planedo. Multe da aliaj ekzistis: Johano Kepler, Galileo Galilei, Isak Njuton, Ghanĝi, Gaŭtama Budha, Mahome, Ĉarles Darvin, Aristotelo, Arkimedes, Platono, Demokritos, k.t.p. La biblio estas la plej grava libro de Kristanismo, sed kristanismo ne estas la unika vojo al la vero kaj feliĉo de la homaro.

pacepacapaco (Mostrar perfil) 16 de julio de 2007 21:02:18

Se vi sentas, ke la biblio ne koncernas vin, ĝi malinteresos vin. Eble vi eklegu denove, sed ne la tutan biblion. La biblio enhavas multajn listojn, preskaŭ sensignifajn historiojn, kaj jurojn ne plu koncernantajn. Laŭ multaj Kristanoj, estas historio, sed se oni legas ĝin kiel historion, oni perdas la implicajn signifojn.

La rakonto pri Adamo kaj Evo (kiuj signifas Homaro kaj Eko respektive, ĉu ne?) povas esti bela, kiam ne uzata, kiel argumenton kontraŭ gejoj aŭ historion de la homaro! Laŭ mi, la dua kread-rakonto (pri Adamo kaj Evo) estas rakonto pri ĉiu homo kaj figura historio de civilizacio.
Jen, la plej bona rakonto el la biblio, laŭ mi:
...Jesuo iris al la monto Olivarba. Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
rido.gif

Terurĉjo (Mostrar perfil) 16 de julio de 2007 21:36:17

BIBLIO:kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.
En la mezo de kio la fivirino restis staranta? Ili ja ambaŭ estis solaj.
Mi kalkulis eĉ 17 konjunkciojn "kaj" en tiu mallonga tekstero. Ne, ne estas interese.

Se oni klopodus ŝtonmortigi la virinon, sed junaj herooj kun akraj glavoj defendus ŝin kontraŭ furioza homamaso kaj sangoriveroj kaj seksumo post la batalo, tio estus interesa. Se plie alflugus aliplanedanoj teruregaj...

camiljoe (Mostrar perfil) 19 de julio de 2007 20:52:31

La biblio estas tre interesa libro.Oni devas legi ĝin ankaŭ pro lia literatura kaj historia valoro. Fakte mi legis ĝin tre foje, en la malta, la angla kaj la internacia lingvojn.
se oni volas legi ĝin kiel religia verko oni bezonas la helpon de spertuloj. Ni eraras se sen akademia preparacio interpretas ĝin teologien.

Volver arriba