Al la enhavo

Kio estas le rekordo de afikso?

de Islander, 2007-marto-09

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-09 00:39:04

Mi defias vin: Trovu la vorton kiun havas plej da afikso...

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-09 00:50:18

Islander:Mi defias vin: Trovu la vorton kiu havas la plej da afiksojn ...
En kiu lingvo?

Novico Dektri (Montri la profilon) 2007-marto-09 00:56:07

Neeble, mi opinias. La kvanto da aldoneblaj sufiksoj estas senlima, ĉu ne? Eble ekzistas mondrekordo, sed oni povus krei eĉ pli longan vorton simple aldonante plian sufikson. Do via demando estas efektive sencela, mi timas. Sed se iu havas pravan respondon, aŭ havas la opinion kontraŭan de la mia, interesus min legi ĝin. Ne permesu min aĉigi vian bonan fadenon, Insulano! ridulo.gif

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-09 01:10:14

Mi opinias, ke en ĉiu lingvo ekzistas siaj reguloj kaj lingvaj leĝoj por vortfarado, kaj per simpla aldono de afiksoj ĝusta vorto ne estos farita. Mi proponas limigi la fadenon nur pri Esperanto kaj... Ni provu, ĉu ne!

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-09 01:26:40

Jes, nur pri Esperento estis la ideo. Kaj ĝi devas esti komprenebla vorto.
Do via demando estas efektive sencela, mi timas.
La celo estas amuzi nin.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2007-marto-09 01:49:32

En via korekto, K.garin, vi misuzis la akuzativon. La frazo devas esti "plej multe da afiksoj", tute sen la "-n". Eble vi perfektigu vian propran lingvokapablon antaŭ ol kritiki tiun de aliaj.

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-09 22:40:10

Novico Dektri:En via korekto, K.garin, vi misuzis la akuzativon. La frazo devas esti "plej multe da afiksoj", tute sen la "-n". Eble vi perfektigu vian propran lingvokapablon antaŭ ol kritiki tiun de aliaj.
Estimata Novico Dektri. Mi tutkore dankas vin pro la korekto de mia eraro.
Mi ĵus ekvidis vian mesaĝon kaj mian misaĵon. Mia kulpo estas.
Mi volis tajpi "pleje da afiksojn" anstataŭ "plej de afikso", sed pro mia neatenteco mi preterlasis la literon.
Mi promesas ke future mi estos pli ol atentema kaj ĝentila. Ne hontigu min, ĉar mi neniun volis ofendi.

theroistician (Montri la profilon) 2007-marto-10 04:19:21

Novico Dektri: Eble vi perfektigu vian propran lingvokapablon antaŭ ol kritiki tiun de aliaj.
Ĉu nur perfektuloj povas helpi nin? Mi opinias, ke neniu havas perfektan kapablon pri iu ajn linvo, sed ĉiu povas tamen helpi aliajn lernantojn.

(Do, bonvolu korekti miajn gramatikajn erarojn, kiu certe estas supren!) ridulo.gif

Ankoraŭ -- min plaĉas ĉi vorto: "supernaturegiĝigisteco" ... eble, la eco de homoj kiu okazigas ke aĵoj iĝas ege supernatura? Estus konjekto mia. shoko.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-10 12:54:59

vidi
videbla
travidebla
netravidebla
netravidebleco
netravideblecigi
netravidebleciganto
netravideblecigantaro
netravideblecigantaroj kaj t.p.

Mi havas libraron, vi havas libraron, ĉiu urbano havas po unu libraron, nia urbo havas libraranon.

Nia urbo havas libraranon, apuda urbo havas libraranon, ĉiuj urboj de nia lando havas po unu libraranon. Nia lando havas librarararon. Eŭropo havas... Tero havas... Tero kaj Luno havas ... Tio estas senfine. Mi laciĝis.

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-11 22:47:14

theroistician:
Novico Dektri: Eble vi perfektigu vian propran lingvokapablon antaŭ ol kritiki tiun de aliaj.
Ĉu nur perfektuloj povas helpi nin? Mi opinias, ke neniu havas perfektan kapablon pri iu ajn linvo, sed ĉiu povas tamen helpi aliajn lernantojn.

(Do, bonvolu korekti miajn gramatikajn erarojn, kiu certe estas supren!) ridulo.gif

Ankoraŭ -- min plaĉas ĉi vorto: "supernaturegiĝigisteco" ... eble, la eco de homoj kiu okazigas ke aĵoj iĝas ege supernatura? Estus konjekto mia. shoko.gif
Estimata Theroistician! Sinjoro Novico Dektri tute pravas. Se iu intencas korekti fremdajn erarojn, li faru tion ĝuste, akurate, senerare, ĉar li instruas, kaj se tiu mem eraras, iuj ajn pravigoj aŭ praviĝoj tiuokaze forestas.
Sendube, la frazo devas esti "Trovu la vorton kiu havas la plej multe da afiksojn" aŭ "Trovu la vorton kiu havas afiksojn pleje". sal.gif

Reen al la supro