Al la enhavo

Sugestita stud-ordo de lernu-kursoj (kaj aliaj sugestoj)

de erinja, 2010-marto-12

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2010-marto-12 19:22:26

Mi petas opiniojn pri la kursoj de lernu, kaj mi ŝatus paroli kun tiuj kiuj lernis Esperanton pere de ĉi tiu paĝaro - ne nepre ĝis flua nivelo, sed kiuj almenaŭ pasigis sufiĉe da tempo en la kursoj de lernu, por povi doni saĝan opinion ("Mi bedaŭras ke mi ne faris la kursojn en alia ordo", "Mi sentis ke la temo [] bezonis pli da klarigoj en la kursoj, ktp). Estas enorde diskuti la temon ĉi tie, aŭ alie, mesaĝu al mi kaj ni certe povas diskuti la temon private.

La kreintoj de lernu ne lernis Esperanton per ĉi tiu paĝaro, kaj povus esti iuj aferoj en la paĝaro kiuj estas evidentaj al tiuj kiuj lernis ĉi tie, kiuj ne estas evidentaj al ni.

Mi serĉas pensojn kaj opiniojn pri demandoj kiel (sed ne limigitaj al) la sekvaj:

- Kiujn kursojn vi faris ĉe lernu!, kaj en kiu ordo vi faris ilin?
- Ĉu vi bedaŭras ke vi ne faris la kursojn en alia ordo, kaj se jes, kial, kaj kiu estus la nova ordo?
- Ĉu vi uzis eksterretajn rimedojn por helpi vian lernadon, kaj se jes, kiujn "truojn" ili plenigis por vi? (t.e. kion ili ofertis, kion lernu ne ofertas)
- Kiuj kursoj estis pli efikaj por vi? Kiuj estis malpli efikaj? Ĉu estis kursoj kiuj ne sukcesis instrui al vi tre multon?
- Ĉu vi havas sugestojn rilate al la kvalito de lingvohelpado ĉe lernu?

Tre ofte oni petas al mi rekomenditan ordon de kursoj por "lerni rapide", aŭ por "lerni plej efike". Mi donas sugestojn, sed ofte ne fidas ke miaj sugestoj estas tre bonaj, ĉar mi mem ne lernis per ĉi tiuj kursoj. Viaj komentoj povus influi ĉi tiujn sugestojn, dokumentojn kiuj donas sugestojn pri ordo de kursoj, kaj eventuale la estontan evoluon de lernu.

Antaŭdankon por viaj bonaj komentoj kaj sugestoj!

fizikisto (Montri la profilon) 2010-marto-12 21:41:17

Mi lernis Esperanton per lernu!. Mi komencis per "Bildoj kaj demandoj". Tiu kurso estis tre bona por mi kiel komencanto, ĉar la kurspartoj estas tre mallongaj kaj enhavas multajn simplajn demandojn kaj oni povas facile kontroli la ĝustajn respondojn.

Mi daurigis per "Ana Pana" kaj "Ana renkontas". Intere, mi legis kelkajn partojn el aliaj kursoj, ekz. "La zagreba metodo" kaj "Pri la fundamento". La kursoj pri Ana estas tre bonaj kursoj pro la ebleco elekti lingvohelpanton, kiu korektas ekzercojn kaj klarigas oniajn demandojn.

Fine, mi ankaŭ faris la kursojn "Jen nia IJK" kaj "Gerda malaperis". Mi ankaŭ tralegis kelkajn aliajn kursojn, tamen mi ne tralaboris ilin.

Estas tre bone, ke dum la kursoj oni povas aŭskulti la tekstojn. Mi estas tre kontenta pri la ordo kiun mi uzis por la lernado.

Abras (Montri la profilon) 2010-marto-19 03:35:26

Mi ankaŭ eklernis Esperanton per Lernu! Iom kontraŭ via celo, mi kredas ke ĝia plej granda forteco estas la ebleco fari la kursonjn iuorde. Lernu! havas multe da kursoj, do oni povas libere elekti laŭ sia opinio.

Mi ne memoras tre precize kion mi unue studas kiam mi malkovris ĉi tiun retejon. Sed la unua kurso kiun mi kompletigis estas "Ana Pana." Tiam mi daŭrigis mian studadon per "Ana Renkontas" kvankam mi ne komplitigis ĝin. Eble mi iomete timis lingvohelpantojn -- mi estas komence timema lernanto de Esperanto. Iuokaze, la lernadon mi daŭrigis per "Gerda Malaperis," kiu estas, laŭ mia opinio, la plej bona kurso ĉi tie.

Mi samopinias kun fisikisto, ke "Estas tre bone, ke dum la kursoj oni povas aŭskulti la tekstojn." Estas bona metodo por plibonigi la elparolon.

Mi ankaŭ legis "Beginner's Esperanto = Esperanto por komencantoj"-n de Joseph F. Conroy, ĉar ĝi estas la nur Esperanta lernolibro ĉe la loka biblioteko-sistemo. Ĝi ne estas mirinda specimeno, sed mi preferas ne ĉiam sidas antaŭ la komputera ekrano, do ĝi taŭgis.

Fakte Lernu! estas la plej helpema paĝaro por lingvolernado kiun mi iam renkontas. Ĝi estas plena per multaj informo kaj kursoj, kaj laŭ mia opinio estas la paĝaro kiun ĉiuj komencantoj devus vidi unue.

pace (Montri la profilon) 2010-marto-19 17:31:12

Ĉu vi uzis eksterretajn rimedojn por helpi vian lernadon, kaj se jes, kiujn "truojn" ili plenigis por vi? (t.e. kion ili ofertis, kion lernu ne ofertas)null

Pri la VORTARO de LERNU! Kiam me ne trovas bonan klarigon mi kutimas uzi RETA VORTARO kiun mi pli ŝatas.

Reen al la supro