Al la enhavo

semajntagoj

de annadahlqvist, 2007-majo-12

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-majo-12 16:59:21

Mi pensis hieraŭ al nomoj de semajntagoj kaj ilia signifo. Ke en sveda (mi kredas norvega kaj dana ankaŭ) kaj angla, estas suno, luno kaj nomoj de nordeŭropa mitologio, sen "Saturday" kiu estas de romia mitologio, ĉu ne?

lundo - måndag - Monday -> tago de luno

mardo - tisdag - Tuesday -> tago de Tyr, dio de milito

merkredo - onsdag - Wednesday -> tago de Oden, la saĝa dio

ĵaŭdo - torsdag - Thursday -> tago de Tor, la forta dio

vendredo - fredag -Friday -> tago de Frej, Freja kaj Frid, dioj de fekundeco, ameco? kaj Frid estas edzino de... Oden?

sabato - lördag - Saturday -> lördag estas "tago de lavi" kaj Saturday? Saturn...

dimanĉo - Sunday - Söndag -> tago de suno

Kaj nun mi estas kurioza, kial vi diris nomoj de samajntagoj en aliaj lingvoj? Kaj de kie ĝi estas?

Carola L. (Montri la profilon) 2007-majo-12 18:26:17

Saluton Anna,

jen la germanaj. Estas similaj.

Komence la sep tagoj nomiĝas al la videblaj steloj, kiuj oni rigardis kiel dioj:
Suno, Luno, Marso, Mercuro, Jupitero, Venuso, Saturno.
Estis Babilonaj nomoj. En la kvara jarcento la nomoj transformis en la nomojn de la germanaj dioj. Poste en la kristana tempo oni volis forŝovi la paganajn tagnomojn, sed nur sukcesis je la merkredo kaj je la sabato.

Suno - dimanĉo – Sonntag (suno=Sonne)
Luno - lundo – Montag (luno=Mond)
Marso -> Tyr - mardo - Dienstag
Mercuro -> Wodan - merkredo – Mittwoch (Mitte der Woche = mezo de la semajno)
Jupitero -> Donar/Thor -ĵaŭdo – Donnerstag
Venuso -> F -vendredo - Freitag
Saturno -sabato – Samstag ( de la juda sabato)/
- Sonnabend (nordgermana el kristana tempo -Sonne=suno, Abend=vespero)

Amike,
Carola sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-13 06:17:25

Carola L.:Komence la sep tagoj nomiĝas al la videblaj steloj, kiuj oni rigardis kiel dioj:
Suno, Luno, Marso, Mercuro, Jupitero, Venuso, Saturno.
Tio estas "Merkuro" sed ne "Mercuro"...Bonvolu esti zorgema pri "c" kaj "k".

annadahlqvist:Kaj nun mi estas kurioza, kial vi diris nomoj de samajntagoj en aliaj lingvoj? Kaj de kie ĝi estas?
En la ĉina ne ekzistis nomoj de semajntagoj. Kiam la ideo de semajno venis en Ĉinion, homoj komencis uzi simplajn nomojn por voki ilin. Jen:

lundo - 星期一(xing1qi1yi1)
mardo - 星期二(xing1qi1er4)
merkredo - 星期三(xing1qi1san1)
ĵaŭdo - 星期四(xing1qi1si4)
vendredo - 星期五(xing1qi1wu3)
sabato - 星期六(xing1qi1liu4)
dimanĉo - 星期日(xing1qi1ri4)

Ni uzas ekde "semajntago unua" al "semajntago sesa" por voki ekde lundon al sabaton. Tamen ni ne uzas "semajntago sepa" por voki dimanĉon. Ni vokas ĝin "semajntago suna".

En la japana, oni uzas la nomojn de la sep steloj, (kvankam la luno ne estas stelo) por voki la sep tagojn. Jen:

dimanĉo - Suno - 日曜日 (nichiyobi)
lundo - Luno - 月曜日 (getsuyobi)
mardo - Marso - 火曜日 (kayobi)
merkredo - Merkuro - 水曜日 (suiyobi)
ĵaŭdo - Jupitero - 木曜日 (mokuyobi)
vendredo - Venuso - 金曜日 (kinyobi)
sabato - Saturno - 土曜日 (doyobi)

Fakte, la maniero voki tagojn per la nomojn de steloj devenis de Eŭropo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 09:34:43

Mi opinias, ke pri Esperantaj nomoj de la semajntagoj necesas demandi francojn, ĉar plimulto de la nomoj estas elprenita el la franca lingvo.
Espereble, francoj eksplikos signifojn de la nomoj.
La rusa lingvo havas siajn nomojn de la semajntagoj. Ili plejparte estas tre antikvaj nomoj.
lundo - понедельник (ponedelnik) - tago post dimanĉo (la moderna ukraina lingvo nomas dimanĉon kiel "неделя" (niedielja), dum ruse "неделя" - semajno).
mardo - вторник (vtornik) - duatago
merkredo - среда (sreda) - meztago
ĵaŭdo - четверг (ĉetverg) - kvartago
vendredo - пятница (piatnica) - kvintago
sabato - суббота (subbota) - verŝajne, la nomo estas prenita el la hebrea lingvo
dimanĉo - воскресенье (voskriesienje) - resurekto

Ruse semajno estas "неделя" kaj signifas mallaborulo aŭ tempo por nenion labori!!! lango.gif

Fons Lacrimarum (Montri la profilon) 2007-majo-13 18:45:37

En pola tio estas:
lundo - poniedziałek (post-dimanĉo)
mardo - wtorek - duatago
merkredo - środa - meztago
ĵaŭdo - czwartek - kvartago
vendredo - piątek - kvintago
sabato - sobota - kiel en Esperanto
dimanĉo - niedziela - de la maljuna pola - niedzielaj kio signifas 'Ne laboru' (jes - en imperativo)

Do - la tagoj de la semajno estas preskaŭ identa kiel en la rusa.

La okcidentoeŭropa nomoj kompreneble estas de la latina lingvo. :

dies Lunae
dies Martis
dies Mercuri
dies Iovis
dies Veneris
dies Saturni - ŝanĝita je hebra שבת (shabbāt) en multe lingvoj.
dies Solis - ŝanĝita je 'tago de dio' - ekzemple 'Domingo' en la hispana.

Tamen, mi ne komprenas kial en Esperanto tio estas tiel. Laŭ mi 'unua tago', 'dua tago' ktp. estus plu simpla kaj plu internacia (tiel estis en la Franca Respublika Kalendaro).

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-majo-14 08:04:34

Dankon ĉiuj por respondoj!

Estas interesaj, mi ne sciis ke ni havis samajn maljunajn diojn en Germanio ke en Skandinavio, Islando kaj Finnio(ĉu ne existas unu vorto por "norden"/"nordic" en esperanto?), Ĉu rakontaĵo estas sama ankaŭ?(Granda arbro kun tri mondoj, unu por dioj, unu por homoj, unu por mortoj, kaj unu tre granda serpento, titanoj kiuj faris ĝenoj por dioj tuttempe ktp, ktp...)

Estas interesa kun la unua, dua ktp, tago ankaŭ, mi scivolas por kio ĝi estas sep tagoj en unu semajno, kaj ne alia numero.

Kaj "неделя", haha, ĝi plifortigi antaŭjuĝo de rusiaj kaj laboro.

"Tamen, mi ne komprenas kial en Esperanto tio estas tiel. Laŭ mi 'unua tago', 'dua tago' ktp. estus plu simpla kaj plu internacia"

Mi opinias ke estas iomete enua nur diri numeroj por la tagoj, kaj estas ebla ke ĝi estas dusenca en kelka kuntexto: "Anna iris hejmen dum la somero, en la dua tago ŝi...", dua tago de somero aŭ mardo?

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-14 14:02:39

Terurĉjo:
lundo - понедельник (ponedelnik) - tago post dimanĉo (la moderna ukraina lingvo nomas dimanĉon kiel "неделя" (niedielja), dum ruse "неделя" - semajno).
mardo - вторник (vtornik) - duatago
merkredo - среда (sreda) - meztago
ĵaŭdo - четверг (ĉetverg) - kvartago
vendredo - пятница (piatnica) - kvintago
sabato - суббота (subbota) - verŝajne, la nomo estas prenita el la hebrea lingvo
dimanĉo - воскресенье (voskriesienje) - resurekto
Estas interesa, ke hungaraj nomoj de tagoj similas al rusa pli bone. Ne ĉiuj.

lundo - понедельник (ponedelnik - hétfő - ĝi estas kapo de semajno (hét=semajno, fő=kapo)

mardo - вторник (vtornik) - kedd - mi ne scias kion signifas

merkredo - среда (sreda) - szerda - estas simila !!

ĵaŭdo - четверг (ĉetverg)- csütörtök - estas simila !

vendredo - пятница (piatnica) - péntek

sabato - суббота (subbota) - szombat

dimanĉo - воскресенье (voskriesienje) - vasárnap - ĝi estas tago de foiroj, vásár=foiro, nap=tago

Islander (Montri la profilon) 2007-majo-14 14:22:33

Mi opinias, ke pri Esperantaj nomoj de la semajntagoj necesas demandi francojn, ĉar plimulto de la nomoj estas elprenita el la franca lingvo.
Espereble, francoj eksplikos signifojn de la nomoj.
La nomoj estas elprenita de latina, kiel la franca kiu aukaŭ estas latinida lingvo. La francaj nomoj estas:
Lundi - Lundo
Mardi - Mardo
Mercredi - Merkredo
Jeudi - Ĵaŭdo
Vendredi - Vendredo
Samedi - Sabato
Dimanche - Dimanĉo
Bona ŝanco pri trovi Latino por ekspliki signifojn al vi! lango.gif

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-14 15:22:17

Semajntagoj finne:

lundo = maanantai [ma:-nan-taj]
mardo = tiistai [ti:s-taj]
merkredo = keskiviikko [kes-ki-vi:k-ko]
ĵaŭdo = torstai [tors-taj]
vendredo = perjantai [per-jan-taj]
sabato = lauantai [laŭ-an-taj]
dimanĉo = sunnuntai [sun-nun-taj]

NB
* La ĉefa akcento ekzistas ĉiam en unua silabo de vorto
* Longa vokalo [:]

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-14 19:37:33

Fons Lacrimarum:
Tamen, mi ne komprenas kial en Esperanto tio estas tiel. Laŭ mi 'unua tago', 'dua tago' ktp. estus plu simpla kaj plu internacia (tiel estis en la Franca Respublika Kalendaro).
Saluton !
Se vi rigardas la esperantajn nomojn, ili treege similas al la francajn skribitajn :
(esperanto = franca)
lundo = lundi [lõedi]
mardo = mardi [mardi]
merkredo = mercredi [merkredi]
ĵaŭdo = jeudi [ĵØdi]
vendredo = vendredi [vãdredi]
sabato = samedi [samedi]
dimanĉo = dimanche [dimãŝ]
La kialo certe estas, ke la franca estis vaste uzita, kiam Z kreis la esperanton.
Sed, vi pravas, ke esperanto devus uzi tagnomojn tiel :
Franca Respublika Kalendaro->Nova esperantnomo
* Primidi ->Unuatago
* Duodi ->Duatago
* Tridi ->Triatago
* Quartidi ->Kvaratago
* Quintidi ->Kvinatago
* Sextidi ->Sesatago
* Septidi ->Sepatago
* Octidi
* Nonidi
* Décadi
Kaj kial ne sur la bazo de 10 tagoj/semajno kiel post la franca revolucio ? (tamen, ne, estis vere frenezo ...!)

amike

Manu

Reen al la supro