Korektado
de Terurĉjo, 2007-junio-03
Mesaĝoj: 11
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 18:38:14
Mi decidis elekti plaĉitajn al mi mesaĝojn kaj tie ĉi ilin korekti.
Ĉ iu kontraŭos, se mi tion faros?
Ĉio estos tute anonima, mi promesas.
Andybolg (Montri la profilon) 2007-junio-03 19:16:11
Ĉu vi tie ĉi volas korekti malkorektajn mesaĝojn el la forumo?
Se mi korekte komprenis, estas bona ideo. SED: Tiuj, kiuj ne volas korektigi siajn mesaĝojn, povus skribi ĝin ĉi tie.
Mi ankaŭ pensas, ke pli da personoj krom vi rajtu korekti mesaĝojn.
(Ĉiuj rajtas korekti min! Tielmaniere mi plibonigas mian Esperanton )
Novico Dektri (Montri la profilon) 2007-junio-03 19:50:17
Nur unu eraron en via paragrafo rimarkis mi: 'ĉesi' estas fakte netransitiva verbo, do la ĝustigita frazo estus "...blanka kaj lanugeca, ĉesis korekti fremdajn mesaĝojn..."
Amike salutas,
Benjameno
manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-03 21:23:14
ĉu oni mensogis tiel dirante ?
mi kaj multnombraj ĉi tie estas la pruvo, ke oni ne facile eksprimas esperante sen fari erarojn
Ne gravas, estas nur ludo...
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 22:40:11
Novico Dektri: Nur unu eraron en via paragrafo rimarkis mi: 'ĉesi' estas fakte netransitiva verbo, do la ĝustigita frazo estus "...blanka kaj lanugeca, ĉesis korekti fremdajn mesaĝojn..."Estimata Benjameno!
Amike salutas,
Benjameno
Vi entute pravas. La verbo "ĉesi" estas netransitiva, tial mi ne povas skribi "mi ĉesis korekti (korektadon)". Oni diras, ke "korektado ĉesis", "pluvo ĉesis", "filmo ĉesis", "laboro ĉesis" aŭ ion similan, sed mi (iu) ĉesigis (igis ĉesi) iun procedon aŭ laboron aŭ agadon.
Mi respektas tutkore vian lingvoposedon, sed, ŝajne, vi iomete konfuzis.
Mi tutanime pretas al diskutoj.
Amike, Konstantin.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 22:57:16
Manu:Kaj mi kiu kredis, ke esperanto estis tiel simpla lingvo, ke neniu farus erarojn...Frato! Nur dum unuaj paŝoj Esperanto estas simpla lingvo. Nun vi mem bone komprenas, ke ne ĉio en la lingvo estas tiel simpla, kiel oni volus.
Andybolg:Ĉu vi tie ĉi volas korekti malkorektajn mesaĝojn el la forumo?Vi komprenis ĝuste. Tio estas simpla afero per kopiado.
Andybolg:Mi ankaŭ pensas, ke pli da personoj krom vi rajtu korekti mesaĝojn.Ankaŭ mi opinias same.
Ĉu mi estas unika kaj senerara persono? Sendube, ĉiu rajtas fari tion. Mi bonvenigas tien ĉi ne nur spertulojn (al kies malvasta rondo mi ne apartenas), sed iun ajn.
yugary (Montri la profilon) 2007-junio-04 01:12:50
Terurĉjo:Kvankam "ĉesi" ja estas netransitiva, ĝi povas havi komplementon infinitivan aŭ prepozician. Jen kelkaj Zamenhofaj esprimoj: ĉesi labori; ĉesi paroli; Ĉesu honori min per tiu titolo; venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ la aliaj.Novico Dektri: Nur unu eraron en via paragrafo rimarkis mi: 'ĉesi' estas fakte netransitiva verbo, do la ĝustigita frazo estus "...blanka kaj lanugeca, ĉesis korekti fremdajn mesaĝojn..."Estimata Benjameno!
Amike salutas,
Benjameno
Vi entute pravas. La verbo "ĉesi" estas netransitiva, tial mi ne povas skribi "mi ĉesis korekti (korektadon)". Oni diras, ke "korektado ĉesis", "pluvo ĉesis", "filmo ĉesis", "laboro ĉesis" aŭ ion similan, sed mi (iu) ĉesigis (igis ĉesi) iun procedon aŭ laboron aŭ agadon.
Mi respektas tutkore vian lingvoposedon, sed, ŝajne, vi iomete konfuzis.
Mi tutanime pretas al diskutoj.
Amike, Konstantin.
Ŝajnas ke la infinitivoj, kiuj sekvas "ĉesi", estas ne objektoj (ĉar ili ja ne estas nomoj) sed esprimoj adverbecaj. La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko ie klarigas tion.
-- Gary Yu
Sxak (Montri la profilon) 2007-junio-04 14:02:07
Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-04 19:44:03
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-10 18:44:01