Al la enhavo

*inulo: ebla vorto?

de irikagina, 2007-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

irikagina (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 01:42:11

Saluton!

Ĉi estas mia unua mesaĝo en Esperanto, do mi esperas ke mia esperanto estas iel korekta ridulo.gif

Ekde mi lernas esperanton mi ne ŝatas kiel oni la ina sekso ies vortoj (patrino, virino...) konstruas. Mi ankaŭ ne kredas, ke oni devas elpensi novajn esperantajn vortojn (kiel "inventi" okulumo.gif) se tiu estas ebla ridulo.gif

Por la vorto "virino" mi legas en libro la vorton "ino". Ino estas bela esperanto ridulo.gif sed ne estas klara: ino estas "ina homo aŭ bestio" sed ne nur "ina homo" (mi pensas). Kaj hieraŭ mi pensis alian eblan vorton: "inulo": "la homo ke estas ina"

Kion vi pensas de tiu alternativo?
Mi ankoraŭ serĉas sinonimon (samvorto? samsignifvorto?) por "patrino": ĉu io ideo? ridulo.gif

Pablo

Urho (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 06:25:51

Eta rimarko: en Esperanto ekzistas jam la vorto

(bot.) inulo (inul/o) [latine: Inula ...]

Espi (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 06:59:19

irikagina:Saluton!

Ĉi estas mia unua mesaĝo en Esperanto, do mi esperas ke mia esperanto estas iel korekta ridulo.gif

Ekde mi lernas esperanton mi ne ŝatas kiel oni la ina sekso ies vortoj (patrino, virino...) konstruas. Mi ankaŭ ne kredas, ke oni devas elpensi novajn esperantajn vortojn (kiel "inventi" okulumo.gif) se tiu estas ebla ridulo.gif

Por la vorto "virino" mi legas en libro la vorton "ino". Ino estas bela esperanto ridulo.gif sed ne estas klara: ino estas "ina homo aŭ bestio" sed ne nur "ina homo" (mi pensas). Kaj hieraŭ mi pensis alian eblan vorton: "inulo": "la homo ke estas ina"

Kion vi pensas de tiu alternativo?
Mi ankoraŭ serĉas sinonimon (samvorto? samsignifvorto?) por "patrino": ĉu io ideo? ridulo.gif

Pablo
Sal Pablo,
la finaĵo "-in" signas malvira sekso de personoj aŭ (malofte) bestoj:
(patro - Vater, padre -> patrino - Mutter, madre ktp.).
Persono oni ankaŭ povas nomi "ulo" (estas vira) kaj malvira ulo estas "ulino".
Estas simpla sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj en E-o! shoko.gif
Amike
Espi

Shiva (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 07:01:45

Mia ideo estis simila: etulo aŭ uleto?

Espi (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 07:07:51

Shiva:Mia ideo estis simila: etulo aŭ uleto?
uleto! (estas eta ulo)
Espi

irikagina (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 00:25:47

Espi:Persono oni ankaŭ povas nomi "ulo" (estas vira) kaj malvira ulo estas "ulino".
Dankon Espi!
Sed "Ulino" estas "la ina Ulo" kaj tiu havas la saman problemon kiel la vorto "virino": oni konstruas la inan vorton el la vira vorto!
Tial mi proponis "inulo"n: "la ino ke estas ulo". Tie mi derivigis la novan vorton de "ino": nek de ulo nek de viro. rido.gif

Pablo

Espi (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 05:47:02

irikagina:
Espi:Persono oni ankaŭ povas nomi "ulo" (estas vira) kaj malvira ulo estas "ulino".
Dankon Espi!
Sed "Ulino" estas "la ina Ulo" kaj tiu havas la saman problemon kiel la vorto "virino": oni konstruas la inan vorton el la vira vorto!
Tial mi proponis "inulo"n: "la ino ke estas ulo". Tie mi derivigis la novan vorton de "ino": nek de ulo nek de viro. rido.gif

Pablo
Sal Pablo,
vi pravas. Laŭprincipe ĉiuj vortradikoj estas viraj. Sed via propono ne kontraŭdiras al la E-a logiko. Ja ekzistas, nur ne tre uzatas.
Ĉio, kio estas logika, ankaŭ estas korekta.
Konsilo: E-a vortfarada sistemo kun prefiksoj kaj sufiksoj (ekz. paĝo 28: -in-), kiu estas trovonta en mia nova retejo.

Amike
Espi

mnlg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-25 02:04:15

Shiva:Mia ideo estis simila: etulo aŭ uleto?
Etulo estas en mia menso infano. Uleto estas en mia menso, ĉarma, malgranda persono. Ne nepre infano.

Mi opinias ke patrino povus, siajn filojn prenante, diri "miaj etuloj!"

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-25 03:35:45

Uzi sufiksojn kiel radikojn... Ne estas rekomendate. (Krom uzi sole)
En "in-ulo" "in" estas uzata kiel radiko, do ne estas problemo. Tamen, tio iĝas stranga ke du sufiksoj staras kune kaj sen aliaj radikoj.
Pri la diferenco inter "inulo" kaj "ulino"... En "ulino" "ul" estas radiko, kaj kiel radiko "ul" signifas iom neĝentile.
Kaj pri "etulo" kaj "uleto"... "uleto" estas eta ulo, kaj "etulo" estas eta homo. Ambaŭ strangaj.

Do, ne elpensu tiajn strangajn vortojn kiaj "etega"(tre malgranda) kaj "egeta"(iomete granda).

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-25 20:39:30

Ofte estas vidata la vorto "ino" por paroli pri virino. Male, por paroli pri viro, mi jam vidis "malino". Ĉe iuj retejoj ankaŭ tiu ĉi vorto estas uzata. Estas malpli virisme, ĉar la vorto "malino" deriviĝas el "ino".

Reen al la supro