Al la enhavo

Kiel esprimi tion?

de Meŝig, 2008-januaro-02

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2008-januaro-02 14:29:24

Saluton al ĉiuj!

Hieraŭ, diskutante kun amikoj, mi bedaŭris ne havi apartan libron kun mi. Kaj venis en mia kapo la frazo:

"Mi estas devunta alporti tiun libron."

Sed mi scias ke verbformoj tiel, kiel devunta ne oficiale ekzistas (kaj mi ne estas certa ke mia frazo estus korekta se ili ekzistus).

Kiu(j)n verbformo(j)n oni povas uzi por esprimi tion?

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-02 16:20:33

Kara Meŝig,

Kion opinius vi pri tiuj ĉi?
Se endis alporti la libron...
Mi estis devanta alporti tiun libron.
Mi devis alporti tiun libron.
Se vi celis, pro deziro via, alporti la libron...
Mi estis celanta alporti (kunpreni, kunporti) tiun libron.
Mi celis alporti (kunpreni, kunporti) tiun libron.

Meŝig (Montri la profilon) 2008-januaro-02 16:55:15

Saluton Filu! Dank'al via mesaĝo mi pli bone komprenis mian problemon rideto.gif : eble mi estas influata de mia gepatra lingvo. Mi ekzamenu viajn proponojn.

Filu:Se endis alporti la libron...
Jes, jen la situacio.

Filu:Mi estis devanta alporti tiun libron.
Mi devis alporti tiun libron.
Mia impreso (sed eble mi eraras) estas ke viaj proponoj proksimas mian pensaĵon, sed sole proksimas (mi prefere estus dirinta "mi estas devinta" sed estas detalo) ĉar ili povas indiki obligacion...kaj mi parolas pri bedaŭro. Eble tiu nuanco estas esprimata en esperanto per la formoj, kiujn vi proponas sed en la franca (mi vidis ke vi parolas ĝin) oni havas malsamajn formojn:

-"Je devais apporter ce livre" (c'est comme ça que je comprend tes formes: j'avais promis à quelqu'un, j'étais obligé pour une raison ou une autre, etc...)

-"J'aurais du apporter ce livre" (ce que je cherche à dire: j'aurais du me douter que ca allait me servir. Mais peut être qu'en esperanto y a pas de différence...)

Mi esperas ke mi estas klara...rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-02 17:36:27

Proponoj por...

J'aurais dû apporter ce livre:
Mi pli ŝatus esti kunpreninta tiun libron.
Tiu libro mia indis esti kunprenata (sed mi tion ne faris...) (Iom ŝangis mi la vortordon kaj la subjekton de la verbo, sed la ideo estas la sama: vi bedaŭras ne esti kunpreninta la libron.)
Mi bedaŭras, ke mi ne kunprenis tiun libron.

Je devais apporter ce livre:
Vidu miajn du unuajn proponoj en mia antaŭa mesaĝo.

Meŝig (Montri la profilon) 2008-januaro-04 14:00:26

Dankon Filu.

Alia propono por "J'aurais dû apporter ce livre": mi devus esti alportinta tiun libron.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-04 15:12:58

Meŝig:Dankon Filu.

Alia propono por "J'aurais dû apporter ce livre": mi devus esti alportinta tiun libron.
Ja bonas via propono.

Iel pli lirike direblus, dum la parolanto sian kapon permane aŭ perpugne frapas:
Ho! Kiel agrablus esti alportinta tiun libron! okulumo.gif

Kia teatraĵo!

doudoune (Montri la profilon) 2008-januaro-05 10:50:41

"mi estas devUnta alporti tiun libron"

1) mi estas devinta alporti..... Franclingve: "je suis ayant dû apporter..."
2) mi estas devanta alporti... Franclinve: "je suis portant..."
3) mi estas devonta alporti... Franclingce: "je suis devant apporter..."

La ĉi supraj franclingvaj tradukoj estas nur sencaj. Kompreneble,korektaj tradukoj neprigas plibonigi ĝin.
[Ekz: 1): j'aurais dû apporter...]

Meŝig (Montri la profilon) 2008-januaro-05 14:12:20

doudoune: 1) mi estas devinta alporti..... j'aurais dû apporter..."
Precize Doudoune, mi ne vere akordas. lango.gif
Via ekzemplo povas esti traduki per "je devais apporter" kaj ŝajnas al mi, ke tiu formo ne esprimas la bedaŭron enahvata en "j'aurais dû". Oni povas ekzemple uzi vian ekzemplon se oni estas promesinta alporti la libron, kaj se oni fine forgesis ĝin. Tiukaze oni ne diros miaopinie "j'aurais du" sed "je devais (et j'ai oublié)".

Sed miaopinie "mi devus esti alportinta tiun libron" (="je devrais être ayant apporté ce livre") pli proksimas "j'aurais dû"...

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-05 17:32:11

Meŝig:
Sed miaopinie "mi devus esti alportinta tiun libron" (="je devrais être ayant apporté ce livre") pli proksimas "j'aurais dû"...
Kara Meŝig,
ŝajne vi, kiel franco, same kiel mi, kiel germano, emas uzi tiajn komplikajn tempoformojn. Sed mi opinias ke en Esperanto ni provu kiel eble plej multe eviti tiajn formojn, ĉar Esperanto ja celas al interkompreniĝo kaj al facileco de la lingvo. Nek filu nek mi komprenis la signifon de via unua mesaĝo. Vi poste diris ke temas pri bedaŭro kaj tial me kredas ke la plej taŭga traduko estas la simpla kaj rekta kaj facile komprenebla frazo de filu:
Mi bedaŭras, ke mi ne kunprenis tiun libron.

Meŝig (Montri la profilon) 2008-januaro-05 17:45:41

"horsto":lingvo. Nek filu nek mi komprenis la signifon de via unua mesaĝo.
Jes, ĝi ne estis klara. Sed tiu fadeno helpis min pli bone klarigi la problemon kaj mi dankas ĝiajn partoprenantojn.

Reen al la supro