Sisu juurde

Literaj Sekvencoj

by Miland, 3. märts 2008

Messages: 9

Language: Esperanto

Miland (User's profile) 3. märts 2008 10:11.22

(a) Komence, facila, por komencantoj:
U,D,T,K,K,S, ?
(b) Por samideanoj:
E,L,M,V,N,S,?
(c) Por punamantoj
B,Ĝ,K,D,B,V,?

david_t (User's profile) 3. märts 2008 10:22.00

Miland:(a) Komence, facila, por komencantoj:
U,D,T,K,K,S, ?
S

Plena sekvenco estas: Unu, Du, Tri, Kvar, Kvin, Ses, Sep.

StephaSport (User's profile) 3. märts 2008 10:24.35

.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
a)"S" ĉar... Unu Du Tri Kvar Kvin Ses Sep

b) "T" ĉar... En La Mondon Venis Nova Sento, Tra la mondo iras forta voko...

c) mi ankoraŭ estas serĉanta! shoko.gif

Miland (User's profile) 3. märts 2008 10:33.29

david_t:
Miland:(a) Komence, facila, por komencantoj:
U,D,T,K,K,S, ?
S

Plena sekvenco estas: Unu, Du, Tri, Kvar, Kvin, Ses, Sep.
Gratulon!

Miland (User's profile) 3. märts 2008 10:34.14

...

Miland (User's profile) 3. märts 2008 10:35.16

StephaSporta:"S" ĉar... Unu Du Tri Kvar Kvin Ses Sep

b) "T" ĉar... En La Mondon Venis Nova Sento, Tra la mondo iras forta voko...

c) mi ankoraŭ estas serĉanta! shoko.gif
Gratulon pri la unua du!

david_t (User's profile) 3. märts 2008 10:36.45

StephaSport:b) "T" ĉar... En La Mondon Venis Nova Sento, Tra la mondo iras forta voko...

c) mi ankoraŭ estas serĉanta! shoko.gif
Ho, vi estis pli rapida malgajo.gif

david_t (User's profile) 3. märts 2008 10:48.48

Miland:
(c) Por punamantoj
B,Ĝ,K,D,B,V,?
A

Ĉar: Bulonjo-sur-Maro, Ĝenevo, Kambriĝo, Drezdeno, Barcelono, Vaŝingtono, Antverpeno estis lokoj de unuaj sep Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Miland (User's profile) 3. märts 2008 13:02.05

david_t:
Miland:
(c) Por punamantoj
B,Ĝ,K,D,B,V,?
A

Ĉar: Bulonjo-sur-Maro, Ĝenevo, Kambriĝo, Drezdeno, Barcelono, Vaŝingtono, Antverpeno estis lokoj de unuaj sep Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Gratulon! Vi pravas.

Tagasi üles