Al la enhavo

Manĝi gujavon

de Alkanadi, 2016-majo-24

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-majo-24 14:04:55

Viro paŝadas surstrate, kaj ekvidas frenezulon, kiu surgrimpis foston, kaj demandas:
- Kion vi faras tie supre?
- Mi manĝos gujavon! – respondas la frenezulo.
Kaj la viro argumentas:
- Sed tio ne estas gujavujo; ĝi estas fosto!
- Kio do? La gujavon mi tenas en mia poŝo, kaj mi manĝos ĝin, kie mi volas!!

-----------------------------------------

Du viroj transportas pianon per la ŝtuparo de konstruaĵo. Sur la kvara etaĝo unu el ili decidas esplori, kiom da etaĝoj mankas ankoraŭ. Post kelkaj minutoj li revenas, kaj diras:
- Mi havas du informojn, unu bonan, alian malbonan.
- Diru nur la bonan.
- La bona estas, ke mankas nur ses etaĝoj.
Ili plu supreniras, kaj, alveninte sur la deka etaĝo, la viro demandas:
- Kio estas la malbona informo?
- Ni mistrafis la konstruaĵon.

Ligilo

Reen al la supro