Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
Stephan S (Montri la profilon) 2008-majo-22 21:32:08
Esperanto havas radikoj el diversaj lingvoj, kaj certaj vortoj en Esperanto estas similaj kun vortoj el gepatra lingvo de tradukanto.
“Falsaj amikoj de tradukanto” (angle - "false friends") estas vortoj, kiuj estas similaj kun vortoj en alia lingvo, sed tradukataj alie.
Ĉu vi scias ekzemploj en viaj lingvoj?
Ekzemple, en rusa lingvo:
- VETERO estas simila al la rusa vorto VETER (vento). En rusa lingvo “vetero” estas POGODA.
- PAROLI estas simila al la pluralo de rusa vorto PAROL(J) (pasvorto). En rusa lingvo “paroli” estas GOVORITj.
hiyayaywhopee (Montri la profilon) 2008-majo-22 21:47:22
Miland (Montri la profilon) 2008-majo-22 22:07:20
http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_falsaj_amiko...
John Wells reviziis ampleksan liston de falsaj amikoj (en la angla), origine de M.C.Butler, en La Brita Esperantisto ankaŭ multe da jaroj. Mi ne scias ĉu ĝi nun aĉeteblas aŭ elŝutebas. Mi legis ke Being colloquial in Esperanto de David Jordan ankaŭ hava ampleksan liston.
Stephan S (Montri la profilon) 2008-majo-22 22:47:50
Tie estas ankaŭ rusa "falsaj amikoj" sen miaj ekzemploj. Mi aldonu.
Stephan S (Montri la profilon) 2008-majo-22 22:59:26
Esperanto povas ŝajni strangan precipe al koreoj kaj grekoj (ne = jes). Kaj al japanoj (mi ne komentas).
Andybolg (Montri la profilon) 2008-majo-23 13:39:55
Ĝi similas je la norvega vorto "rumpe", kio signifas postaĵo
mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-23 14:20:12
Andybolg (Montri la profilon) 2008-majo-25 16:50:31
mastro Jano (Montri la profilon) 2008-majo-25 19:26:40
Andybolg:Jes, kompreneble, sed mi pensas ke ankaŭ hungaroj konfuziĝas, ĉar la hungara mi, signifas ni kaj hungara ronda, signifas malbelega.
Stephan S (Montri la profilon) 2008-junio-27 21:22:39
- POLENO estas simila al la rusa vorto POLENO (ŝtipo). En rusa lingvo “poleno” estas PYLjCA.
- SALO estas simila al la rusa vorto SALO (lardo). En rusa lingvo “salo” estas SOLj.