Al la enhavo

La grammatika genro

de Pollukso_Stelfilo, 2018-majo-27

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Pollukso_Stelfilo (Montri la profilon) 2018-majo-27 02:29:45

En kelkaj lingvoj, substantivoj havas grammatikan sekson. Kial?

Iĝi plej ofte havas viran kaj virinan, kiel la franca lingvo, kelkaj havas neŭtran genron ankaŭ, kiel la germana kaj latina lingvo. La svedia lingvo havas utran kaj neŭtran.

Lingva genro de la vorto kaj biologia sekso de la ekzisto tio la vorto nomiĝas plej ofte ne harmonas. En Franca, la knabino grammatike estas virina, tamen Tero, urbo kaj ŝafo estas virina ankaŭ, kaj kato, pano kaj libro estas vira kiel frato kaj viro. Pleja substantivoj estas por malvivajn objektojn kaj abstraktojn, iĝi ne havas sekso.

Genro distingiĝas inter lingvoj. En Franca, la suno estas vira kaj la luno estas virina, tamen in Germanan iĝia genroj estas intermiksa.

Metsis (Montri la profilon) 2018-majo-28 14:37:07

Kelkaj lingvistikoj parolas pri mentalaj modeloj, kiujn pra-parolantoj de diversaj lingvoj havis. Unuflanke temas, kiel la lingvo influis kiel oni priskribis sian medion, kaj aliflanke kiel la medio influis la lingvon. La parolantoj de la pra-hindoeŭropa lingvo (ofte nomata PIE) vivis sur la senarbaj stepoj de nuntempa centra Rusio. Laŭ ĉi tiuj lingvistikoj la stepa medio influis la lingvon:
- verboj estas gravaj: oni devas moviĝi multe por vidi iun novan
- substantivoj kaj adjektivoj ne estas gravaj: oni ne bezonas multe ilin por priskribi la stepon
- oni uzas multajn prepoziciojn
- la vortordo facile reduktas al SVO

Mi kredas, ke oni en ĉi tiu situacio bezonis iun rapidan metodon por etiketi aferojn en vivajn kaj senvivajn. Iam oni decidis uzi la samajn vortojn, kiujn oni uzis por priskribi seksojn. Sed la gramatikaj genroj en lingvo ne signifas, ke lundo estas vira kaj suno virina aŭ inverse. La nomoj nur estas erarigaj.

Ekzistas ankaŭ tute aliaj mentalaj modeloj: malgravaj verboj, multe da substantivoj kaj adjektivoj, gramatikaj kazoj anstataŭ prepozicioj, pli libera vortordo, neniuj genroj, neniuj artikoloj k.t.p.

Ruslan3737 (Montri la profilon) 2019-februaro-21 16:11:21

Pollukso_Stelfilo:En kelkaj lingvoj, substantivoj havas grammatikan sekson. Kial?

Iĝi plej ofte havas viran kaj virinan, kiel la franca lingvo, kelkaj havas neŭtran genron ankaŭ, kiel la germana kaj latina lingvo. La svedia lingvo havas utran kaj neŭtran.

Lingva genro de la vorto kaj biologia sekso de la ekzisto tio la vorto nomiĝas plej ofte ne harmonas. En Franca, la knabino grammatike estas virina, tamen Tero, urbo kaj ŝafo estas virina ankaŭ, kaj kato, pano kaj libro estas vira kiel frato kaj viro. Pleja substantivoj estas por malvivajn objektojn kaj abstraktojn, iĝi ne havas sekso.

Genro distingiĝas inter lingvoj. En Franca, la suno estas vira kaj la luno estas virina, tamen in Germanan iĝia genroj estas intermiksa.
Mi pensas ke gramatika ĝenro farigas lingvon pli preciza kaj komprenebla. Exemple, en la rusa la vorto Kotorij (Kiu) povas esti en vira (Kotorij), virina (Kotoraja) kaj ankaŭ neŭtra (kotoroje) ĝenroj kaj pro ĉi tiu diverseco du ĉi tiuj frazoj havas diversajn signifojn:

Eto doĉ mojevo druga kotorij (vira ĝenro) prijeĥal k nam vĉera - ĉi tiu estas filino de mia amiko kiu venis al ni hieraŭ (persono kiu venis estas la amiko ĉar la vorto kotorij (kiu) estas en vira ĝenro).

Eto doĉ mojevo druga kotoraja (virina ĝenro) prijeĥala k nam vĉera - ĉi tiu estas filino de mia amiko kiu venis al ni hieraŭ (persono kiu venis estas la filino ĉar la vorto kotoraja (kiu) estas en virina ĝenro).

nornen (Montri la profilon) 2019-februaro-21 23:31:33

Kelke (eble multe) da lingvoj havas substantivajn klasojn. La ecoj, kiuj difinas al kiu klaso apartenas ĉiu substantivo, povas esti arbitraraj: por formo, por viveco/neviveco, por koloro, por uzo, por sekso, por posedebleco/noposedebleco, ktp ktp. Estas tre diversaj klas-sistemoj.

Eble unu el plej ofte trovataj klasoj estas viveco/neviveco. Ekzemple en Esperanto "kiu/tiu", Angle "who/what", ktp.

Ankaŭ kelke da lingvoj (inter ili la PIE) kunigis ĉiujn vivantajn masklajn substantivojn en unu klason, kaj ĉiujn vivantajn inajn substantivojn en alian klason. Tamen la klasoj ne estis fermitaj al aliaj substantivoj, sekve, la klaso M (maskla) enhavis ĉiujn vivantajn masklajn substantivojn kaj pliajn nevivantajn substantivojn. La klaso F (ina) enhavis ĉiujn vivantajn inajn substantivojn kaj pliajn nevivantajn substantivojn. Tamen la klaso N enhavis nur nevivantajn substantivojn. Tiuj estas reguloj ĝeneralaj kaj ĉiam troviĝos esceptoj.

Kaj la klasoj de ĉiu lingvo ŝanĝiĝas, evoluas, disvolviĝas tempe. Ekzemple ekde la praa Greka havanta tri klasojn M F N, multe da vortoj eniris alian klason aŭ nun estas en du klasoj samtempe en la moderna Greka.

La "genroj" de substantivoj estas nur plisimpligado de klasa sistemo.

Eble oni ne demandu "Kial en la germana tablo estas maskla, tamen pordo estas ina?", sed oni nur konstatu, ke en la germana maskloj kaj "tablo", "komputilo" kaj "luno" apartenas al la sama klaso. Same pri inoj, "ŝraŭbo", "pordo" kaj "suno".

Se ni ne nomus la klasojn M (maskla), F (ina), N (nenio-el-ili), sed se ni nomus ilin simple A, B, C aŭ 1, 2, 3, la afero estus pli facila.

Pri la genroj de la luno kaj de la suno

La romanoj havis masklan sun-dion kaj inan lun-diinon, sed la ĝermanaj havis masklan lun-dion kaj inan sun-diinon. Tial la malsameco.

Plia ofta demanda pri la germana estas: "Why are girls (Mädchen) neuter (nouns) in German?"
La respondo estas tre facila: Ĉiuj diminutivoj apartenas al klaso N. La ina vorto "Magd" signifas "maid" kaj apartenas al klaso F. La vorto "Mädchen" (< Magd + chen) signifas analize "little maid" fakte "girl" estas diminutivo de "Magd", kaj pro esti diminutivo, ĝi apartenas al la klaso N. Analoge:
Bub (M) = boy
Bübchen (N)
Mutter (F) = mother
Mütterchen (N)
Vater (M) = father
Väterchen (N)
Pleja substantivoj estas por malvivajn objektojn kaj abstraktojn, iĝi ne havas sekso.
Oni ne konfuziĝu pri "genro" (gramatika kategorio) kaj "sekso" (biologia kategorio).

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-22 08:37:38

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-14 12:10:24

Hieraŭ mi legis broŝuron de asocio 70jariĝa.
Ĝi klarigas evidentan novaĵon: ŝango de nomo. El "Ligue Belge des Droits de l'Homme" al "Ligue des Droits Humains".

Duobla inkluzivemo: Ne nur belgoj meritas rajtojn kaj Ne nur viroj meritas rajtojn.
(Mi profetagas ke post... 20 jaroj, alia ŝanĝo alvenos: Ne nur homoj meritas rajtojn.)

La ĉefa temo de la klarigo estis pri Ne nur viroj… La prefaco parolas de Falsa neŭtralo.
Tiam mi ridetas mense, ĉar mi memoras bataletojn kaj elgrupajn elpelojn pro (anti)defendo simetrion seksgramatikan.
Mi volonte forgesis hin, ĉiam hin, ĉar fanatika gramatiko esperante estas afero ihia. Nu, iĉnia. Alikaze mi kabeus.

Sed la sama batalo aperas en la franca lingvo. La oficialaj documentoj ĉiam jam citoyen.ne.s kaj ami.e.s.
Aktuala gramatika vero en la franca estas gajno balotojn aŭ klientojn.

Tiukadre, mi proponas prilingve ĉiforume solvojn aŭ vojo al solvoj por la deŝirata franca gramatiko.

La sama frustriĝo de matematikistoj, kiuj ne povas esprimi en normala ĝenerala lingvo la subtilajn matematikaĵojn sen skribi simbolojn troklerajn,
devus senti kliento aŭ balotanto franca, oficiale kapabla esprimi inkluzivecon pli facile/koncize per skribo ol parolo.

Nous intervenons en toute bienveillance pour guérir ce détresse de la langue française à l'égard des genres gramaticawx.

La aktuala oficiala (balotantoj kaj klientoj) solvo estas mencii ĉiujn elementojn aŭ sen-ktp-igi parolon rilate seksojn, tiel ke neniam, ho peko antikonstitucia, falsneŭtrala ktp-o nevidebligu femseksan homon. Tiu estus komika por politikaj diskursoj, sed grava kaj komika malkomforto estas ke la simpatia kaj moderna popola parolantino aŭ parolantiĉo strebas apliki tiun doktrinon ĉiumomente, eĉ kiam ŝi aŭ hi parolas kun insia aŭ iĉsia hundino aŭ hundiĉo.

Tio ne estas balotpropaganda kanzono, tio estas jam dia aŭ scienca aŭ morala aŭ leĝa "parolo", pragmata vero.

Mi ploras pri la deŝiriĝanta franca lingvo. Ĝi havas/estans la neŭtralan genron kiu enhavas la masklan, kaj inan ĝenron.
Ion similan konas esperanto, kie LI estas persona kaj vira ĝenro, kaj ŜI estas ina ĝenro. Ajnĉiel, tio estas suspektinda nesimetrio. Certe.

Se vi konstatas ke la politikaj partioj, almenaŭ en Belgio, faras listojn de kandidatoj en gea formato. Tio signifas ke por ĉiu kandidatiĉo ĉiam apudos kandidatinon kaj inverse. Kaj jam en ĉisence pli evoluintaj sistemoj (Federa Demokratia Sirio), ne estas politika posteno por sola homo, ĉiam posteno donas egalegalan laboron kaj egalegalan salajron kaj al hominon kaj al homiĉon.
Se vi sciiĝas unu tagon ke la prezidento aŭ unua ministro de Belgio ne estas homo sed gehomo, tiukaze plenevoluis ĉi tendenco.

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-14 12:15:17

Iĝi...
Esperantidoj kun iĝi komprenata ne kongruas.

Reen al la supro