Al la enhavo

La 105-a UK de Esperanto en Montrealo, Kanado

de Urho, 2019-julio-27

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 11:44:39

nu, la afero simplas:

kiu pagas, rajtas aliĝi.
kiu ne pagas, ne rajtas aliĝi

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 14:13:25

thyrolf:nu, la afero simplas:

kiu pagas, rajtas aliĝi.
kiu ne pagas, ne rajtas aliĝi
Kiom kostas la UK? Mi loĝas en Usono kaj pripensas iri.

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 10:41:40

MiMalamasLaAnglan:
Kiom kostas la UK? Mi loĝas en Usono kaj pripensas iri.
Rigardu la aliĝadan paĝon de UEA.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 14:14:49

Metsis:
MiMalamasLaAnglan:
Kiom kostas la UK? Mi loĝas en Usono kaj pripensas iri.
Rigardu la aliĝadan paĝon de UEA.
Ja estas aliaj kostoj, ĉu ne? Proksimume kiom estas la tuta kosto de iri al UK krom la kostoj de vojaĝo?

Jxenja_A (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 21:02:50

Karaj, ĉio dependos de la kondiĉoj. En Montrealo estas sufiĉe da malmultekostaj loĝejoj (studentaj gastejoj), kaj UEA proponos bonan miksaĵon de diversaj opcioj (ĉio estos en la Dua Bulteno, post iom da tempo). Se vi loĝos en studenta loko kaj mem aĉetas / kuiras aŭ manĝas en ne tre multekostaj manĝejoj, la tuto povas esti tute ne multekosta, kaj la kurzo de kanada dolaro estas favora kaj al eŭro, kaj al usona dolaro. Sed meti precizan sumon ja malfacilas...

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 22:29:11

Jxenja_A:Karaj, ĉio dependos de la kondiĉoj. En Montrealo estas sufiĉe da malmultekostaj loĝejoj (studentaj gastejoj), kaj UEA proponos bonan miksaĵon de diversaj opcioj (ĉio estos en la Dua Bulteno, post iom da tempo). Se vi loĝos en studenta loko kaj mem aĉetas / kuiras aŭ manĝas en ne tre multekostaj manĝejoj, la tuto povas esti tute ne multekosta, kaj la kurzo de kanada dolaro estas favora kaj al eŭro, kaj al usona dolaro. Sed meti precizan sumon ja malfacilas...
Ĉu vi povus doni al mi proksimuman plenan koston aŭ (angle, "range", esperante, la spaco inter minimumo kaj maksimumo)?

Jxenja_A (Montri la profilon) 2019-novembro-16 14:43:12

Karaj,

La rango estas inter 95 ĝis 240 ĝis la 31-a de decembro. Poste la prezoj altiĝas. Junuloj ĝis 18 aliĝas senpage. Jen pri ĉio ĉi!
https://www.facebook.com/Montrealo.kongreso/photos...

Amike,
Ĵenja

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-16 20:12:35

Jxenja_A:Karaj,

La rango estas inter 95 ĝis 240 ĝis la 31-a de decembro. Poste la prezoj altiĝas. Junuloj ĝis 18 aliĝas senpage. Jen pri ĉio ĉi!
https://www.facebook.com/Montrealo.kongreso/photos...

Amike,
Ĵenja
Ĉu tiuj prezoj estas en kanadaj dolaroj, eŭroj, aŭ alia valuto?

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-19 00:12:19

MiMalamasLaAnglan:
Jxenja_A:Karaj,

La rango estas inter 95 ĝis 240 ĝis la 31-a de decembro. Poste la prezoj altiĝas. Junuloj ĝis 18 aliĝas senpage. Jen pri ĉio ĉi!
https://www.facebook.com/Montrealo.kongreso/photos...

Amike,
Ĵenja
Ĉu tiuj prezoj estas en kanadaj dolaroj, eŭroj, aŭ alia valuto?
La bildo tekstas "ĉiuj en eŭroj", tial eble ĉiuj estas en eŭroj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-19 08:39:10

Kiel regulo de dikfingro… Ĉar la centra oficejo (CO) situas en Nederlando, UEA uzas eŭrojn, se ne alie diras.

Reen al la supro