Al la enhavo

Demando pri la subjunktivo kaj esprimi dubon por Hispanparolantoj

de Nala_Cat15, 2020-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 20:53:16

nornen:
"yo dude que ella lo limpie" ne eblas. Almenaŭ en la hispana tiu frazo ne eblas. Mi ne scias, ĉu en la ĉikana (chicano) oni parolas tiel.
Hipoteze, ĉi tiu frazo eblas se oni komprenas dude laŭ la unua persono de imperativo. Tamen, mi ripetas, nur hipoteze ĉar ne estas tre probabla tio, ke iu parolu tiel, kaj laŭ mia scio en la hispana ne ekzistas la unua persono de imperativo (kvankam ĝi eblas en litararaj verkoj aŭ en frazoj, kiel ande yo caliente...).

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 21:05:50

novatago:
nornen:"yo dude que ella lo limpie" ne eblas. Almenaŭ en la hispana tiu frazo ne eblas. Mi ne scias, ĉu en la ĉikana (chicano) oni parolas tiel.
Hipoteze, ĉi tiu frazo eblas se oni komprenas dude laŭ la unua persono de imperativo. Tamen, mi ripetas, nur hipoteze ĉar ne estas tre probabla tio, ke iu parolu tiel.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
Mi aldonis ankoraŭ pliajn klarigojn al mia afiŝo. Mi opinias, ke via interpreto falas en la kategorio "arĥaika aŭ poeta optativo sen 'que'".

Cetere, sendube la divido inter optativo kaj imperativo estas malfacile difinebla. Dios me libre. ¿Optativo? Líbreme señor. ¿Imperativo? Que se vengan. ¿Optativo? Vénganse ¿Imperativo?
Eble imperativo estas forta optativo rekte al la dua persono (vidante "usted(es)" kiel 2a persono).

novatago (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 21:21:24

nornen:]Mi aldonis ankoraŭ pliajn klarigojn al mia afiŝo. Mi opinias, ke via interpreto falas en la kategorio "arĥaika aŭ poeta optativo sen 'que'".

Cetere, sendube la divido inter optativo kaj imperativo estas malfacile difinebla. Dios me libre. ¿Optativo? Líbreme señor. ¿Imperativo? Que se vengan. ¿Optativo? Vénganse ¿Imperativo?
Mi esploris ion la afero, ĉar verdire la imperativo ne estas mia specialaĵo. Mi vidis (kaj ĝustigis tiel) ke la unua singulara persono de imperativo ne ekzistas. Almenaŭ la unuaj rezultoj de gugloj ĉiam diras tion, tamen, mi daŭre serĉis ĉar en mia menso, ial, tiu persono ekzistis. Kaj mi trovis kial: ande yo caliente, riase la gente. Kvankam, mi nun komprenas ke tio vere ne estas imperativo sed tute subjunktivo.

Ankoraŭ tamen, mi trovis ĉi tion:
En efecto, el modo imperativo posee formas propias cuando está usado con valor afirmativo y solo para las personas tú/vos y vosotros: tú canta / vos cantá, vosotros cantad. Las formas exhortativas correspondientes a las demás personas y al imperativo negativo son tomadas del presente de subjuntivo (yo ande, él ande, nosotros andemos, ellos anden; yo no ande, tú /vos no andes, él no ande, nosostros no andemos, vosotros no andéis, ellos no anden).

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 21:37:57

Dankon amikoj

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 21:57:47

novatago:...
Tio tute kaj plene havas sencon, se oni rigardas la hispanan kiel idon de la latina.
La imperativo I de la latina ekzistis nur por la dua persono: fac (haz), facite (haced). El tiu imperativo disvoliĝis la hispana imperativo.
La imperativo II ja havis formojn por la tria persono, sed ne por la unua: facito (haz), facito (haga), facitote (haced) faciunto (hagan). Tiu imperativo tute malaperis.

La subjunktivo (konjunktivo) latina havis diversajn funkciojn en la ĉeffrazo (kaj aliajn en subfrazojn):

1. Coniunctivus hortativus (nur 1a persono pluralo):
Vivamus. = Vivamos.
Same kiel en la hispana

2. Coniunctivus iussivus (nur 2a kaj 3a persono):
Vivat rex. = Viva el rey. (* ankaŭ analizebla kiel optativo)
Preskaŭ same kiel en la hispana.

3. Coniunctivus potentialis:
Pluat / pluverit. = Puede (ser) que llueva.
Ne ekzistas en la hispana.

4. Coniunctivus prohibitivus (ĉiam nee):
Ne dixeris. = No digas.
Preskaŭ same kiel en la hispana, nur la konjunktivo de la perfekto estas anstataŭigita per la subjunktivo de la presento.

5. Coniunctivus dubitativus/deliberativus (nur 1a persono singulara en (ofte retorikaj) demandoj):
Quid dicam? = ¿Qué voy a decir? = ¿Qué se supone que diga?
Quid faciam? = ¿Qué voy a hacer? = ¿Qué querés/esperás que haga?
En la ĉiutaga hispana ĝi ne ekzistas.

6. Coniunctivus irrealis praesentis:
Tacerem. = Me callaría.
Anstataŭigita per la kondicionalo.

7. Coniunctivus irrealis perfecti:
Tacuissem. = Me habría callado.
Anstataŭigita per la kondicionalo.

8. Coniunctivus optativus:
(Utinam) taceas. = Ojalá te callés.
(Utinam) tacueris. = Ojalá te hayás callado. (* eso suena bien extraño)
(Utinam) taceres. = Ojalá te callaras.
(Utinam) tacuisses. = Ojalá te hubieras callado.

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 22:04:28

Nala_Cat15:Dankon amikoj
Ĝoje. Nedankinde.

Finfine, kia estis via konfuzo?

Reen al la supro