Al la enhavo

IJK 2008

de jan aleksan, 2008-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 09:39:28

La 64a Internacia Junulara Kongreso okazis ekde la 26a julio ĝis la 3a aŭgusto en Szombathely (Sabatejo), en Hungario.

ĉi-tie, vi trovos fotarojn kaj videojn: http://www.tejo.org/vikio/IJK_2008 (dankon Marek! okulumo.gif ).

ĉu vi partoprenis?

ridulo.gif,

Matthieu (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 11:58:15

Jes! Nun mi estas certa, ke mi havis bonan ideon, kiam mi eklernis Esperanton.

Dankon por la fotoj, mi ne vidis ĉiujn. (Ĉu la grupa foto estas inter ili?)

Dank' al Lernu mi ekkonis rete partoprenontojn, do en IJK mi ne estis perdita inter nekonatoj.

Ĝis revido en IJK 2009, mi esperas. rido.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 12:46:15

Mi ne partoprenis, sed mi ŝatus partopreni.

Bedaŭrinde mi ne vojaĝas multe (nuntempe) malgajo.gif

Eble post dek jaroj (kiam mi havos pli monon) mi vojaĝos pli, por partopreni, koni aliajn homojn, ktp lango.gif

Reen al la supro