Al la enhavo

Demando pri la elparolo de hispana fina R

de Edveno, 2020-oktobro-04

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Edveno (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 18:58:07

En miaj hispanaklasoj mi lernis elparoli la finan R en la hispana same kiel la sola R en vorto kiel pero. Sed mia patrino, kiu ankaŭ ne estas denaska hispanaparolanto sed lernis ĝin al tre bona nivelo, elparolas sian finan R kiel ia frikativo; mi ne vere scias kiel priskribi ĝin en IPA, sed proksimume [ʐ]? Tial hablar [aˈβlaʐ], pagar [paˈɣaʐ], entender [entenˈdɛʐ] ktp. Ŝi lernis la hispanan en Teksaso, ĉu estas homoj en Nordmeksiso kiuj parolas tiel?

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 16:30:36

Mi ne scias, ĉu ekzistas tia elparolmaniero en norda Meksiko, sed mi ja scias, ke ekz en Puerto Rico la R prononciĝas tute malsame al la "normala" elparolo. En certaj ĉirkaŭoj, la portorikanoj prononcas la R kiel L, en aliaj ĝin prononcas simile kiel hispana J (esperanta Ĥ). Eble tiu estas la frikativo, kiun vi aŭdas.

Reen al la supro