Al la enhavo

kunlaborado

de MassimoRipani, 2008-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

MassimoRipani (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-20 17:24:02

Saluton amikoj mi estas Massimo Ripani estrarano de Itala E-Junularo.
Ni estas organizantaj senpagan E-renkontighon: Sinteze, urbestroj de 6
urbetoj proksimaj al Pisa (San Giuliano Terme, Cascina, Vecchiamo,
Calci, Vicopisano, Buti) invitas 25 junajn esperantistojn ne-italajn
kaj 10 italajn dum unu semajno en siaj urboj por prezenti siajn
kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj studentoj kaj al la
loka junularo ghenerale.

Ili pagos chion surloke (de alveno ghis foriro: manghoj, dormoj, movighoj),
intershanghe de tiu "kultrura laboro".

Sekve, ni ne petas "alighojn" (vi devos pagi nenion al ni, nur zorgi alveni
ghustatempe...) sed "kandidatighojn" - char nia respondeco (de Itala
Esperantista Junularo) estas provizi kiel eble plej "varia" kaj
"kvalita" partoprenantaro, ankaù char aliaj urbestroj italaj jam
envicighis por ripeti la ekzperimenton estonte.

Inter la kandidatoj ni rapide elektos la partoprenontojn.

Pliajn informojn vi trovos, post kelkaj tagoj, en la retpagho
http://ski.esperantoitalia.it

koran dankon

Massimo Ripani

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 07:43:36

Saluton Massimo,

verŝajne vi ne trovis ankoraŭ la 25 eksterlandajn partoprenantojn. Mi bonvole partoprenus se mi ne laborus... Ĉar estas tre bona ideo.

Kiom da homoj mankas?

ridulo.gif,

Reen al la supro