Al la enhavo

Semajno de Kulturo Internacia

de remy_boligee, 2008-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

remy_boligee (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 21:47:36

De ĵaŭdo 18an de septembro ĝis merkredo la 24an okazos en Italujo nova
junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj.
Ĝia nomo estas 1a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne
okazos sur neĝo...
Sinteze, urbestroj de 6 urbetoj proksimaj al Pisa (San Giuliano Terme,
Cascina, Vecchiano, Calci, Vicopisano, Buti) invitas 25 junajn
esperantistojn ne-italajn kaj 10 italajn dum unu semajno en siaj urboj
por prezenti siajn kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj
studentoj kaj al la loka junularo ĝenerale. Ili pagos ĉion surloke (de
alveno ĝis foriro: manĝoj, dormoj, moviĝoj), interŝanĝe de tiu
"kultura laboro".
Sekve, ni ne petas aliĝojn (vi devos pagi nenion al ni, nur zorgi
alveni ĝustatempe...) sed kandidatiĝojn - ĉar nia respondeco (de Itala
Esperantista Junularo) estas provizi kiel eble plej "varia" kaj
"kvalita" partoprenantaro, ankaŭ ĉar aliaj urbestroj italaj jam
enviciĝis por ripeti la eksperimenton estonte.
Inter la kandidatoj oni rapide elektos la partoprenontojn.
Pliajn informojn vi trovos baldaŭ ĉi tie.

Kandidatiĝa demandaro.

(1) Nomo:

(2) Familia Nomo:
(3) Sekso:
(4) Naskiĝdato:
(5) Retadreso:
(6) Loĝurbo:
(7) Adreso:
(8) Nacieco(j):

(a) Kiam kaj kiel vi esperantiĝis?
(b) En kiuj esperanto-renkontiĝoj vi jam partoprenis?
(c) Kiel vi prezentus vian landon al mezlernejaj knaboj?
(d) Ĉu vi konas popolajn dancojn el via lando? Kiujn? Ĉu vi pretas ilin montri?
(e) Ĉu vi kapablas ludi muzikon aŭ kanti popolajn kantojn de via lando?
(f) Ĉu vi kapablas kuiri tipajn manĝaĵojn el via lando? Kiujn?
Ĝin sendu (kompilita) al kandidatiĝoj.ski (heliko) gmail.com!
Pliaj informoj:

http://ski.esperantoitalia.it

Kiu partoprenos?

remy_boligee (Montri la profilon) 2008-septembro-04 00:20:17

Ĉu neniu partoprenos??

Reen al la supro