Sisu juurde

Subtenu proponojn pri esperanto en EU!

kelle poolt baba79, 11. mai 2021

Postitused: 21

Keel: Esperanto

baba79 (Näita profiili) 11. mai 2021 13:19.25

Saluton,
Kadre de la "Konferenco pri la estonteco de EU" ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Konferenco_pri_la_es... ), proponoj pri la disvolvigo de esperanto en EU estiĝis.
Ĉiu povas subteni ilin kreinte konton.
Jen la ligilo:
https://futureu.europa.eu/search?filter%5Bdecidim_...

Ĉiu EU-ano subtenu ilin!!

baba79 (Näita profiili) 10. juuni 2021 9:19.13

Baldaŭ 200 subtenantoj!
Vi estu la sekvanta!

Altebrilas (Näita profiili) 10. juuni 2021 21:40.10

La debato estas aŭtomate tradukita al diversaj lingvoj, sed bedaŭrinde, la tradukado estas aĉa kaj EDE eĉ protestis kontaŭ tio (franclingve):

https://e-d-e.fr/Pourquoi-une-aussi-mauvaise-tradu...

Schattenflug (Näita profiili) 11. juuni 2021 14:29.16

Post la Briteliro kaj la Trump-ŝoko nun estas nova historia ŝanco por antaŭigi Esperanton ĉar la anglalingva politika influo, la prestiĝo de la Angla kaj de la angla kulturo estis reduktataj kaj la popoloj de la Europa Unio estas serĉantaj novan identecon. Do por iu vera demokratia EU, kiu samtempe respektas la diversecon de la kulturoj kaj apogas la unuecon de Europo bonvolu apogu la proponon (aŭ eble la proponojn) en la konferenco.

akueck (Näita profiili) 15. juuli 2021 15:45.10

baba79:Saluton,
Kadre de la "Konferenco pri la estonteco de EU" ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Konferenco_pri_la_es... ), proponoj pri la disvolvigo de esperanto en EU estiĝis.
Nova propono estas tiu:
Europa Unio rekomendu kanti la Europan himnon en la neutrala komuna lingvo Esperanto che oficialaj okazoj:
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8...

Amike

Andreas

dosieroj (Näita profiili) 19. august 2021 15:45.49

Mi kredas, ke la malavantaĝo de la nuna versio de Esperanto estas la alfabeto, la Gotika tiparo. Post kiam ĉiuj, estas multaj tiparoj en la mondo krom Gotika: Cirila, araba skribo, la greka alfabeto, hieroglifoj, ktp.. Mi proponas al bazo de la Esperanto-tiparo sur stenografio karakteroj kaj nomas tiun lingvon, Esperanto+.

Altebrilas (Näita profiili) 19. august 2021 21:06.46

Mi estas scivolema vidi ĉapelitajn literojn skribitajn per gotika tiparo. Ĉu videblas ekzemplo?

Altebrilas (Näita profiili) 19. august 2021 21:27.12

por kompari la himnon en diversaj lingvoj:

https://www.youtube.com/watch?v=ZNmfmjJpsI8

Mi preferas la esperantan version, sed eble mi estas malobjektiva...

La angla versio aspektas ironia en la brekzita kunteksto...

dosieroj (Näita profiili) 20. august 2021 3:55.08

Altebrilas:Mi estas scivolema vidi ĉapelitajn literojn skribitajn per gotika tiparo. Ĉu videblas ekzemplo?
Tiaj demandoj devus esti solvita fare de specialistoj. Mi ne estas specialisto.

sergejm (Näita profiili) 20. august 2021 13:30.32

Verŝajne, eblas trovi ie gotikan tiparon kun ĉapelitaj literoj - sed ĉi tio ne estas problemo de Esperanto, Esperarnto ne devigas uzi gotikan tiparon, ekzemple en lernu oni uzas ordinaran unikodan tiparon.
Verŝajne, vi volis skribi 'unikoda tiparo' anstataŭ 'gotika tiparo'? Sed unikodo nun estas uzata preskaŭ ĉie.

Tagasi üles