Al la enhavo

Verboj je “-e-”

de jchthys, 2009-majo-04

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-04 21:01:03

Laŭ tiu retpaĝo (anglalingve), en Pra-Esperanto ekzistis verbformoj je -es, enta, eta. Tiuj formoj havas la saman signifon kiel la angla formo “was —ing”: iom simila al la Esperanto forma -adis. Sed ĵus antaŭ la Fundamento oni ĵetis tiujn formojn.

Ĉu vi pensas, ke tiaj formoj estus utilaj?

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-05 11:26:44

Ne, ĉar ni bezonas nur unu estantecon. Por multaj estos pli malfacile lerni plian tempon.

BeiDirSein (Montri la profilon) 2009-majo-05 14:25:51

Ne, ne estus utilaj.
Precipe la lingvoj kiuj nur havas unu estantecon devus lerni pli.
La germana lingvo havas la samajn estantecojn kiel la angla, sed ili estas utilata alie...

Unu estantecon kaj la "mi estas havinta" sufiĉas

Imperiestro Mongo (Montri la profilon) 2009-majo-05 18:20:47

BeiDirSein:Unu estantecon kaj la "mi estas havinta" sufiĉas
Mi supozas, ke vi volis diri Mi estis havanta, ĉu ne?

IM

R2D2! (Montri la profilon) 2009-majo-05 19:42:54

jchthys:Laŭ tiu retpaĝo (anglalingve), en Pra-Esperanto ekzistis verbformoj je -es, enta, eta. Tiuj formoj havas la saman signifon kiel la angla formo “was —ing”: iom simila al la Esperanto forma -adis. Sed ĵus antaŭ la Fundamento oni ĵetis tiujn formojn.

Ĉu vi pensas, ke tiaj formoj estus utilaj?
Mı ıam aŭdıs tıon, ke -es, -ent, -et, povus estı nedıfınıtan tempon... tıo ja estus plı utıla.

—Ilhuıtemoc δ

bbc (Montri la profilon) 2009-majo-06 09:34:22

R2D2!
Kiel vi ne ŝatas infinitivon? Ĉi-lasta estas sufiĉe nedifinita.

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-06 19:31:00

Oni ne povas uzi infinitivon kiel participo.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-majo-07 00:51:10

jchthys:Oni ne povas uzi infinitivon kiel participo.
Ne ınfınıtıvo, sed nedıfınıta tempo, kıel onı aŭ ajn, sed por verboj.

—Ilhuıtemoc δ

le_chaz (Montri la profilon) 2009-majo-07 08:07:50

Mı ıam aŭdıs tıon, ke -es, -ent, -et, povus estı nedıfınıtan tempon... tıo ja estus plı utıla.
Fakte, tiu verbformo ne estis nedifinita tempo sed nefinita pasinta tempo.

Vi konsideras, ke tia tempo utilus. Do, kial ne havi ankaŭ nefinitajn estantan kaj estontan tempojn? Tiel funkcias la slavaj lingvoj kiuj ĉiam distingas (ne)finitecon de la verboj. Ĉu vi akceptus tion en esperanto? Ĉu vi akceptus duoble pli da verbaj finaĵoj, nur por esprimi nuancon, kiun la konteksto preskaŭ ĉiam sufiĉe montras?

Feliĉe, ke Zamenhof forprenis tiujn verbfinaĵojn de esperanto!

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-07 08:52:04

le_chaz:Tiel funkcias la slavaj lingvoj kiuj ĉiam distingas (ne)finitecon de la verboj.
Vi eraras, en rusa lingvo (kaj verŝajne en aliaj lingvoj) nun ne estas nefinita aŭ finita pasintaj tempoj - estas nur simpla pasinta tempo - same kiel en Esperanto.
Sed verboj estas de finita kaj nefinita specoj.
Esperantaj verboj ofte funkcias same, kiel en la rusa: verboj sen prefikso estas nefinitaj, verboj kun prefikso estas finitaj:
La trajno venas al la stacio.
La trajno alvenis al la stacio.
Mi legas libron.
Mi finlegis la libron.
Mi lernas Esperanton.
Mi ellernis Esperanton.

Reen al la supro