Al la enhavo

Baza Demando Pri Metodo de Lernado

de apachama, 2009-aŭgusto-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

apachama (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-10 09:52:05

Unue, pardonu min por mia malbona Esperanto. Mi ne parolis Esperante en la lasta semajno ĉar mi laboras ĉiam.

Sed, mi havas demandon:

Kiam mi lernis Esperanton mi estas plena de entuziasmo por la unua monato, post tiam mia entuziasmo malaperis ĉar mi ne ŝajnis bonigi, kaj mi ne trovas bonan metodon uzi Esperanto.

Mi imagas ke tio estas normala. La bazoj de Esperanto estas facila sed mi mankas komprenpovon de kelkaj baza gramatiko regularoj. Ili ŝajnas esti neebla por mi lerni.

Kiojn devus mi fari?

tommjames (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-10 10:33:40

Kun iu ajn okupo, se oni ne havas okazon praktiki ĝin oni baldaŭ enuiĝos. Mi proponas ke vi ĉeestu en esperantaj babilejoj, uzu ĉi tiun forumon por konversacii / renkontiĝi kun aliaj esperantistoj kaj tiel daŭrigu vian lernadon. Kaj kiam vi parolas Esperanton sufiĉe bone vi povos eĉ renkontiĝi kun esperantistoj en la reala vivo!

Mi trovis ke mi plej multe lernis kiam mi simple babilis kun homoj. Tiel mi lernis novajn vortojn kaj gramatikajn aferojn, kaj krom tio simple ĝuis la sperton. Eble vi volus ĉeesti en la ##esperanto babilĉambro en Freenode..

http://webchat.freenode.net/

Enigu vian nomon kaj ##esperanto en la "Channels" kampon, kaj klaku "Connect". Venu kaj babilu kun ni! ridulo.gif

russ (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 11:24:22

Mi konsentas: inspiros vin se vi uzos la lingvon por babili kun homoj. Des pli bone se estas iuj aliaj Esperantistoj en via regiono, por realvive konversacii. Trovu kunvenojn, kursojn, ktp, se ili ekzistas proksime al vi.

Mi ankaŭ rekomendas legi kaj skribi ĝenerale. Aliĝi retpoŝtajn diskutgrupojn, partoprenu diskutojn en la forumoj ĉi tie, blogu kaj legi blogojn, aĉetu kelkajn taŭgajn librojn aŭ gazetojn, eble abonu gazeton kiel Juna Amiko aŭ Kontakto aŭ Monato (depende de via legokapablo), ktp. Ĝenerale, igu Esperanton parto de via vivo, por ke ĝi ne estu nura studobjekto.

Por vortolernado, plaĉas al mi programo http://jmemorize.org - dum mi legas, mi markas interesajn aŭ novajn vortojn, kiujn vi volas memori kaj uzi pli aktive, kaj tiam mi aldonas ilin al mia jmemorize-dosiero.

apachama:mi mankas komprenpovon
Atentu pri ofta konfuzo pri la verbo "manki".
Diru: "Komprenpovo mankas al vi", ne "mi mankas komprenpovon". La subjekto de "manki" estas la afero kiu ne ekzistas. (Ĉar vi parolas la anglan, mi klarigos ankaŭ tiel: "manki" signifas "is missing", "is lacking"; ĝi NE signifas "doesn't have".)

Reen al la supro