Al la enhavo

Traduki el la itala

de benanhalt, 2010-februaro-06

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

benanhalt (Montri la profilon) 2010-februaro-06 19:09:44

Saluton. Povus iu traduki la komencan parton de la sekvanta filmeto el la itala?

Prisencolinensenaincuisol

Kompreneble la kanto sensencas, sed mi scivolas pri la diskuto je la komenco.

Dankon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-06 21:31:56

benanhalt:Saluton. Povus iu traduki la komencan parton de la sekvanta filmeto el la itala?
Kompreneble la kanto sensencas, sed mi scivolas pri la diskuto je la komenco.
Dankon.
„Prisencolinensinainciusol“ signifas nenion.
La knabino demandas :
Profesoro, kial vi skribis kanconon kun vortoj kiuj nenion signifas?
Kiu?
Vi.
Bone, mi rimarkis, ke hodiaŭ ni surtere nin ne plu komprenas.
Restis nur la vidon. Mi do kredis bone fari ion pri la temo de la malkomunikeco. Ni ne plu komunikas. Mi volis pritrakti tiun temon de la malkomunikeco, prenante kiel bazo tiun vorton “„Prisencolinensinainciusol“ .
Kiu signifas “amo” kaj “::::” (tiun duan vorton mi ne komprenas aŭde)
Poste ili kantas.

Amike
Eddi

benanhalt (Montri la profilon) 2010-februaro-08 21:16:16

Interese. Dankon, Eddi.

Reen al la supro