Al la enhavo

Ĉu Esperantisto-censo?

de jaldrich, 2007-junio-05

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

jaldrich (Montri la profilon) 2007-junio-05 19:21:21

Ofta demando estas, "Kiom da homoj parolas Esperanton?". Kial ne faru vikion por listi konatajn Esperantistojn, por pli bone respondi la demandon?

Mi imagas liston kun nomo, urbo, lando, naskiĝdato, lingvonivelo (simile ol tiuj en lernu), ĉu denaska aŭ ne, ĉu la persono mem kontrolis la informon, kaj specialaj informoj.

La celo de la listo ne estas disdoni personajn informojn, sed helpi aliajn kontribuistojn aldoni. Oni povas aldoni amikojn el la reto, el kongresoj, aŭ aliaj similaj renkontoj.

Oni povas komenci per la listo de uzantoj ĉi tie, kaj la delegita reto.

Ĉu tia ideo funkcius? Ĉu restas gravaj koncernoj pri personaj informoj? Ĉu vikio estas la plej taŭga metodo?
Mi bonvenigas viajn pensojn.

Jev (Montri la profilon) 2007-junio-05 19:41:10

jaldrich:Ofta demando estas, "Kiom da homoj parolas Esperanton?". Kial ne faru vikion por listi konatajn Esperantistojn, por pli bone respondi la demandon?
Ne eblas kalkuli homojn, kiuj parolas Esperanton. Vi povas nur ege ege proksimume kalkuli kiom da homoj aktivas en la movado.

En "Konsultejo" mi petas diskuti pri Esperanto-gramatiko, gramatikaj reguloj, tradukado al/el Esperanto. Se vi havas iujn demandojn pri Esperanto, vi povas demandi ilin en tiu ĉi temo. Se vi volas ĝeneralan babiladon pri Esperanto, elektu "Pri ĉio cetera" kaj simile. Dankon!

jaldrich (Montri la profilon) 2007-junio-05 19:49:29

Jev:

Ne eblas kalkuli homojn, kiuj parolas Esperanton. Vi povas nur ege ege proksimume kalkuli kiom da homoj aktivas en la movado.
Nu, mi mindemandas, ĉu iu kiu neniam uzas la lingvon kun aliulo vere estas esperantisto? Ne necesas aktivi en la movado por uzi ĝin, aŭ minimume sciigi ke oni konas la lingvon.

Jev:En "Konsultejo" mi petas diskuti pri Esperanto-gramatiko, gramatikaj reguloj, tradukado al/el Esperanto. Se vi havas iujn demandojn pri Esperanto, vi povas demandi ilin en tiu ĉi temo. Se vi volas ĝeneralan babiladon pri Esperanto, elektu "Pri ĉio cetera" kaj simile. Dankon!
Se vi volas transloki ĝin, nepre faru tion. Mi elektis la plej taŭgan lokon laŭ la listo: "demandoj pri Esperanto kiel lingvo." ridulo.gif

jaldrich (Montri la profilon) 2007-junio-05 20:05:28

Eble anstataŭ vikion, oni uzus Google-dokumentojn. Mi faris provon ĉi tie.

Estas iomete pli malfacila aldoni kontribuistojn, sed la rezulto pli taŭgas por tia listo, mi pensas.

Jev (Montri la profilon) 2007-junio-05 21:13:33

jaldrich:Se vi volas transloki ĝin, nepre faru tion. Mi elektis la plej taŭgan lokon laŭ la listo: "demandoj pri Esperanto kiel lingvo." ridulo.gif
Esperanto kiel lingvo, ne kiel komunumo aŭ movado.

Jev (Montri la profilon) 2007-junio-05 21:16:07

jaldrich:Estas iomete pli malfacila aldoni kontribuistojn, sed la rezulto pli taŭgas por tia listo, mi pensas.
Provoj kalkuli esperantistojn jam estis multaj, do sukceson al vi pri ankoraŭ unu provo. rideto.gif

Lude (Montri la profilon) 2008-junio-10 11:41:30

jaldrich:Ofta demando estas, "Kiom da homoj parolas Esperanton?". Kial ne faru vikion por listi konatajn Esperantistojn, por pli bone respondi la demandon?
Nu, por vikio oni bezonas, ke la homoj aktive enmetu siajn informojn. El la supozeble pli ol cent mil homoj oni ne sukcesos aktivigi multajn, kiel pruvas multaj provoj.

Feliĉe la oficejoj pri statistiko komencas transpreni tiun laboron laŭ internacia propono pri eventuala demando rilate al regataj fremdlingvoj. Tiel ni nun scias, ke inter 2001 kaj 2006 en Litovio 858 homoj asertis Esperanto-scion, en Hungario 4565 kaj en Novzelando 123. Ne grandioze, sed en Hungario Esperanto tiel atingis la 18an lokon inter ĉiuj fremdlingvoj, en Litovio la 16an. Pliaj detaloj en Wikipedio (Nombro de Esperanto-parolantoj)

[Ankaŭ mi bonvenigus ŝovadon de la fadeno.)

diogotux (Montri la profilon) 2008-junio-28 23:16:32

Ne ĉiuj esperantistoj uzas interreton. Kalkuli kvanton da esperantistoj estas malfacila tasko. Bonŝancon!

Reen al la supro