Al la enhavo

Ĉu vi pensas pri via morto?

de IvanCvetoči, 2007-julio-02

Mesaĝoj: 105

Lingvo: Esperanto

lunvirino (Montri la profilon) 2007-julio-04 22:05:45

Saluton
Mi ofte pensas pri la morto. Mi estas konvinkita, ke nia animo ne ĉesas ekzisti post la morto. En la spirita mondo la morto vere ne eksistas. Sed tio ne diras, ke nia korpo ne mortos iun tagon.
Laŭ la doktrino de la reenkarniĝo ni formas kun ĉiaj niaj agoj nian proksiman vivon. Tio mi timas pli ol la morto. shoko.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-04 22:43:56

Mi ne pensas pri mia morto. Morto ne indas mian atenton, do mi nur pensas pri mia vivo.

Mi ne kredas je vivo post la morto, tial laŭ mi kiam ni mortos, niaj konscioj malestiĝos. La morto signifas la finon de nia ekzisteco; neekzisteco signifas nenion; do morto signifas nenion. Ĝi estas la plej malgrava afero el la vivo.

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-04 23:37:08

lunvirino:Saluton
Mi ofte pensas pri la morto. Mi estas konvinkita, ke nia animo ne ĉesas ekzisti post la morto. En la spirita mondo la morto vere ne eksistas. Sed tio ne diras, ke nia korpo ne mortos iun tagon.
Laŭ la doktrino de la reenkarniĝo ni formas kun ĉiaj niaj agoj nian proksiman vivon. Tio mi timas pli ol la morto. shoko.gif
Kial vi estas konvinkita pri renaskiĝo?

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-05 00:28:43

Vilinilo:Mi ne pensas pri mia morto. Morto ne indas mian atenton, do mi nur pensas pri mia vivo.

Mi ne kredas je vivo post la morto, tial laŭ mi kiam ni mortos, niaj konscioj malestiĝos. La morto signifas la finon de nia ekzisteco; neekzisteco signifas nenion; do morto signifas nenion. Ĝi estas la plej malgrava afero el la vivo.
Vi havas interesan pensmanieron. Vi ne perdas tempon por pensado pri la morto, ĉar vi kvazaŭ scias, ke post morto estas nenio. Via unua premiso estas, ke la morto signifas la finon de nia ekzistado. Kial vi estas tiel certa pri via konvinko? Plue, vi diris, ke la morto estas tre malgrava afero en la vivo. Tre malmultaj homoj konsideras la morton malgrava. Pardonu min pro mia impertinenteco, sed ĉu vi estas certa, ke vi konas viajn verajn sentojn pri ĉi tiu afero?

zaratustro (Montri la profilon) 2007-julio-05 11:52:14

sal.gif saluton sal.gif

Mi pensas ke ni ĉiujn mortos. Sed nun mi vivas, kaj nuere mi pensas pri mia vivo. La vivo okazas nun, kaj la morto mi ne scias kiam okazos. Ĉu eble hodiaŭ, morgaŭ aŭ en 100jarojn?. Mi ne scias tion, mi preferas nure vivi en paco.
Atente Zaratustro shoko.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-05 13:35:14

La homa viva espero nuntempe (bedaŭrinde ne tutmonde) estas pli malpli 80 jaroj… kaj almenaŭ 10 aŭ 15 el tiuj jaroj estas malsane vivitaj. Mi konsilas ke anstataŭ diskuti se eblas postvivi nian ne eviteblan morton, ni pensu pri kiel plibonigi nian vivan kvaliton. Ĉu vi kredas je senmorteco? Bonege! Sed ĝoje bonvivu vian vivon hodiaŭ kaj tie kie vi estas, ĉar morteco estas fakto kaj senmorteco... nur kredaĵo.

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-05 14:51:29

IvanCvetoči:
Vi havas interesan pensmanieron. Vi ne perdas tempon por pensado pri morto, sed vi kvazaŭ scias, ke post morto estas nenio. Via unua premiso estas, ke la morto signifas la finon de nia ekzistado. Kial vi estas tiel certa pri via konvinko?
Mi ne povas esti certa. Neniu povas. Sed, kiel mi ne havas kialon por kredi je la ekzisteco kaj la senmorteco de animo, mi, pro "inerco", estas skeptika.

Krome, mi opinias ke la personeco sole estas produktaĵo de la cerbo, kaj la cerbo estas homa organo. Kiam la homa korpo mortas, ankaŭ mortas la personeco.
Plue, vi diris, ke morto estas tre malgrava afero en la vivo. Tre malmultaj homoj konsideras morton malgrava. Pardonu min pro mia impertinenteco, sed ĉu vi estas certa, ke vi konas viajn verajn sentojn pri ĉi tiu afero?
Mi estas tute certa. Mi ne ĉiam havis tiun senton pri la morto, mi kutimis timi ĝin, kiel multaj personoj timas, sed mi iam eksciis tiun frazon de Epikuro "Dum ni vivas, morto ne ekzistas; kiam morto ekekzistas ni ne ekzistas plu" kaj iom post iom mi alkutimiĝis kun tiu pensmaniero. Nun mi pensas, ke maltrankviliĝi pri la morto estas malprofiti tempon, kaj tempo estas tre kara afero, ĉar ni havas liman kvanton de tio.

Lusjo (Montri la profilon) 2007-julio-05 15:05:22

IvanCvetoči:
Antaŭ multaj jaroj mi legis "Vivo post vivo" de d-ro Moody kaj al mi ĝi ankoraŭ ŝajnas konvinka... Mi ne studas tiujn librojn pro timo de morto, sed pro urĝo scii. Nur kredi (aŭ ne kredi) je iu ajn postmorta travivado kaj vivi kutiman nepenseman vivon, estas por mi neakcepteble.
...mi nur volas emfazi gravecon pri pensado pri morto.
La libro “Vivo post Vivo” ne estis vere scienca, kaj aliaj scientistoj dicidis studi kaj lerni pri la fenomeno. D-ro Pim van Lomel, el Nederlando, en 2001, montris per scienca maniero ke la morto ne ekzistas. La plejparto de la “mortintoj” ne uzis medikamentojn (ne estis iluzioj), ĉar ili suferis gravan koran krizon kaj “mortis”. Multe da viroj kaj virinoj diris ke ili vidis viajn proprajn korpojn kaj ke ili ne deziris reveni al ĝin. Ili diris al D-ro Lomel, ke, se ili ne pensis pri la morto antaŭe, ili nun pensas pri ĝi. Ili diris ke ili vidis plej bone ol interne de la fizika korpo. La aŭdado ankaŭ estis tre ampleksiigita. Alia afero, ke ni povas konpreni estas ke la “mortintoj” ĉanĝis iliajn pensmanierojn pri la morto. Ili ne plu timas la morton, ĉar ili estas certe ke la morto ne ekzistas.

La konsekvenco estas ke, se la morto ne estas la fino, ni devas pensi pri ĝi en la plej serioza maniero, tiu interesas al tiuj.

Persone, mi mem aŭdis du personoj paroli pri iliaj proprajn mortojn kaj mi ankaŭ konis esperantiston el Hungario kiu rakontis al mi lian sperton pri lia morto, kiam li estis juna.

Mi ankaŭ jam legis la libron “La libro de la Spiritoj” (mi legis portugale, france kaj esperante) de Allan Kardec kaj “La Problemo de la Estulo, de la Vivo kaj de la Sufero” de Leon Denis (bedaurinde ne estas ankoraŭ tradukita je esperanto). La filozofioj de tiu ĉi du filozofoj ŝajnas al mi tre interesa kaj povas meti lumojn en aferoj ne konataj antaŭe.

lunvirino (Montri la profilon) 2007-julio-05 20:10:24

IvanCvetoči:
lunvirino:Saluton
Mi ofte pensas pri la morto. Mi estas konvinkita, ke nia animo ne ĉesas ekzisti post la morto. En la spirita mondo la morto vere ne eksistas. Sed tio ne diras, ke nia korpo ne mortos iun tagon.
Laŭ la doktrino de la reenkarniĝo ni formas kun ĉiaj niaj agoj nian proksiman vivon. Tion mi timas pli ol la morton. shoko.gif
Kial vi estas konvinkita pri renaskiĝo?
Sin la reenkarniĝo, ĉio ne faras sencon, mi pensas. Kial kelkaj homoj fartas bone kaj kelkaj fartas malbone? Kial mi estas mi? Kial mi renkontas iun? Kial la aferoj okazas ĝuste je la fiksita momento? Kial kelkfoje mi sentas, ke mi konas ies animon? Multe kaj pli multe da demandoj, al kiuj sole la teorio de la reenkarniĝo povas respondi laŭ mia opinio. Kia sencon havas la vivo? Kiel loko por lerni ion? Sed per kio, se post la morto nenio eksitas plu?

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-05 23:05:14

Karaj kunparolantoj!

Iuj el vi estas forte konvinkitaj, ke la morto estas fino kaj ke la homo estas nur materiala korpo. Aliaj el vi estas same forte konvinkitaj, ke la homo estas senmorteca. Sed unuaj kaj duaj el vi esprimis pli-malpli nur vian kredon. Kiel ke respondo devas esti nur "Jes" aŭ "Ne". Pardonu, sed tiaj respondoj ne aspektas kiel rezulto de la profunda, longjara, dolora, duboplena, daŭra ktp. pensado. Vorte kaj senpense oni povas neigi kaj jesigi ĉion.
Ne estis mia intenco diskuti pri neoj kaj jesoj, sed pri rakontoj de pensado, sencoserĉado, grandaj duboj kaj etaj certecoj. Ju pli oni pensas pri la vivo, des malpli oni povas nur jesi aŭ nei. Sendube la homoj havas diversajn bezonojn: por loĝejo, por nutraĵo, por sekso, por povo kaj por kioajnvivolas - sed ankaŭ por la senco. Ankaŭ neigi eblon de la senco estas la esprimo de ĉi tiu bezono!
Mi opinias ke kapablo pensi faras nin homoj. Kaj fine, ne kiel argumenton, sed kiel interesaĵon pri la vorto "homo", mi kopias suban tekston el la verko de Floriano Pessoa.

Floriano Pessoa en teksto "Skizo pri la deveno de la vortoj de Esperanto":"El la verko de Cherpillod mi kopias jenajn informojn pri la vorto HOMO:
HOMO: Latina homo; kiu evoluis el humus (humo), Franca homme; Kataluna kaj Galega home; Portugala homem; Hispana hombre, Itala uomo, Korsika óme, Romanĉa umaum, Rumana om. Homo venas de humo, ĉar “Dio kreis la homon el polvo de la tero” (Genezo, 2,7).
Ankoraŭ pri la vorto HOMO, Cherpillod atentigas, ke la germana MENSCH, la nederlanda MENS, la sanskrita MANUĜA, ĉiuj rilatas al la radiko MENS (latina), kaj al la greka MENOS, respektive “penso” kaj ”animo”. Tiu etimologia analizo do kondukas nin al la konkludo, ke HOMO estas
pensanta estulo."[/quote]

Reen al la supro