Al la enhavo

Ĉu vi pensas pri via morto?

de IvanCvetoči, 2007-julio-02

Mesaĝoj: 105

Lingvo: Esperanto

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-julio-06 01:32:18

La brazila muzikbando Merlin havas kanton kiu esprimas mian kredon.

Merlin:Estas la Leĝo

Vivo post vivo, vivinta
Morto, vivo, mortinta
Naskiĝi, mortiĝi, renaskiĝi
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo

Unu mondo ĉi tie
Alia mondo tie
Morti aŭ vivi
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo

Fali kaj leviĝi, lerni
Dorno kaj floro, vivi
Amikoj de tie
Amikoj de ĉi tie
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo

Lumo kiu venas el easto
Brilo kiu bruligas la malbonon
Mondo lumata kaj egala
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo

Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo...
Do, mi ne timas la morton mem ĉar mi konscias pri kion mi faras tie ĉi.

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-06 12:21:44

Ivan, ŝajnas al mi vere arogantan via kredo je nur vi estas profunde pensinta pri tiuj ĉi aferoj. Vi ne konas min, nek ĉiuj respondintoj por prijuĝi nin.

Mi kutimis esti religiema persono, kaj nur post longtempa kaj dolora pensado (kiu neniam finis) mi forlasis religion kaj manifesti min kiel agnostikon.

Mi neniam diris tie ĉi, ke mi havas certon pri io. Mi diris ke mi ne povas esti certa pri la morto esti la fino de ekzisteco sed mi opinias ke jes. Mi ĉiam agnoskas mi povas esti erara.

Lusjo (Montri la profilon) 2007-julio-06 13:09:50

remy_boligee:La brazila muzikbando Merlin havas kanton kiu esprimas mian kredon.

"Estas la Leĝo

Vivo post vivo, vivinta
Morto, vivo, mortinta
Naskiĝi, mortiĝi, renaskiĝi
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo"

Do, mi ne timas la morton mem ĉar mi konscias pri kion mi faras tie ĉi.
Mi ne bone konas la originon de la pensmaniero de Merlin, la Brazila rok-muzik-bando. Tamen, la frazo estas kreita de Allan Kardec, la fondinto de la Spiritista movado. Espiritistoj aŭ Spiritistoj estas la grupo de homoj kiuj sekvas la filozofion de "La Libroj de la Spiritoj", skribita de Allan Kardec en la jaro 1857. La frazo 'Naskiĝi, mortiĝi, renaskiĝi. Iri antaŭen, ĉiam. Tia estas la Leĝo.' estas kreita de franca verkisto kaj filozofo Allan Kardec. La frazo aperas en la unua paĝo de lia libro. Allan Kardec kredis je la ebleco de komuniki kun la spiritoj de la mortintoj pere de mediumoj. En lia libro, Allan Kardec skribas pri la vivo post la morto, la situacio de la spiritoj post iliaj mortoj. Parolas pri kiu okazas kun la bonaj kaj la malbonaj homoj kaj tiel plu. La Spiritista-movado en Brazilo estas tre granda kaj eble la plej granda en la mondo. La plejparto de la ekzistantaj libroj estas verkitaj de "mortintaj spiritoj". La filozofio de Allan Kardec estas tre logika kaj akceptebla. Kurioze, Allan Kardec skribis pri la samaj okazaĵoj kiuj aperas en la libro "Vivo post Vivo", de la usonano D-ro. Raymond Moody Jr., skribita en 1975. Laŭ mia opinio estas tre interesa literaturo kaj ambaŭ libroj estas legindaj.

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-06 21:46:11

Vilinilo:Ivan, ŝajnas al mi vere arogantan via kredo je nur vi estas profunde pensinta pri tiuj ĉi aferoj. Vi ne konas min, nek ĉiuj respondintoj por prijuĝi nin.

Mi kutimis esti religiema persono, kaj nur post longtempa kaj dolora pensado (kiu neniam finis) mi forlasis religion kaj manifesti min kiel agnostikon.

Mi neniam diris tie ĉi, ke mi havas certon pri io. Mi diris ke mi ne povas esti certa pri la morto esti la fino de ekzisteco sed mi opinias ke jes. Mi ĉiam agnoskas mi povas esti erara.
Eble, ke mi estas aroganta, sed tute certe mi ne diris, ke nur mi profunde pensas pri ĉi tiuj aferoj. Mi ne prijuĝas vin, sed nur vian skribaĵon. Bonvolu relegi viajn mesaĝojn: multaj asertoj kaj manko da argumentoj. Sed vi menciis vian longdaŭran konfrontadon kun via mondkoncepto. Kial vi ne priparolas pri tiu?

Impperator (Montri la profilon) 2007-julio-06 22:01:28

Mia kredo ankaŭ!

remy_boligee:La brazila muzikbando Merlin havas kanton kiu esprimas mian kredon.

Merlin:Estas la Leĝo

Vivo post vivo, vivinta
Morto, vivo, mortinta
Naskiĝi, mortiĝi, renaskiĝi
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo

Unu mondo ĉi tie
Alia mondo tie
Morti aŭ vivi
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo

Fali kaj leviĝi, lerni
Dorno kaj floro, vivi
Amikoj de tie
Amikoj de ĉi tie
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo

Lumo kiu venas el easto
Brilo kiu bruligas la malbonon
Mondo lumata kaj egala
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo

Tia estas la Leĝo
Tia estas la Leĝo...
Do, mi ne timas la morton mem ĉar mi konscias pri kion mi faras tie ĉi.

Paamayim (Montri la profilon) 2007-julio-06 22:45:36

Mi dubas ke estas vivo post morto. Ĝi ne faras ian ajn sencon. Ni ne havis morton antaŭ vivo, do kial poste? Iuj diras ke "ni forgesas niajn aliajn vivojn" sed kial ni forgesus, kaj se ni faras ĉu ili ankoraŭe estas niaj vivoj?

Mian du centojn

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-08 19:20:01

IvanCvetoči:Eble, ke mi estas aroganta, sed tute certe mi ne diris, ke nur mi profunde pensas pri ĉi tiuj aferoj. Mi ne prijuĝas vin, sed nur vian skribaĵon. Bonvolu relegi viajn mesaĝojn: multaj asertoj kaj manko da argumentoj. Sed vi menciis vian longdaŭran konfrontadon kun via mondkoncepto. Kial vi ne priparolas pri tiu?
Mi ne parolas Esperanton tiel bone por diskuti sufiĉe profunde tia temo, sed vi pravas pri la manko da argumentoj kontraŭ senmorteco en mia skribaĵo. Mi ne havas tiajn argumentojn. Ĉu ĝi signifas mi ne pensadis pri tiu temo? Ne. Mi nur konkludis, ke oni ne povas refuti senmortecon de animo, nek Dion, nek similajn aferojn ĉar ili estas tute "ad hoc" asertoj. Por ĉiu argumento oni prezentas kontraŭ ilin, iu povas redifini siajn konceptojn alimaniere, ke rezistas la argumenton. Do mi pensas kiu havas la ŝuldon de konvinki alipersonojn pri la ekzisteco de tiaj aferoj estas tiu, kiu kredas je tio. Mi ne havas devon je konvinki iun, ke feinoj ne ekzistas, mi rajtas esti simple skeptika pri ilia ekzisteco.

Mia konfrontado kiu ŝanĝis mian mondkoncepton estas la konfrontado kiu faris min pensi, ke kredi je io pro fido ne estas bona maniero por ekscii la veron. Nuntempe mi pensas dubo ĉiam estas pli bona ol malsekurajn memcertojn.

tensai (Montri la profilon) 2007-julio-10 15:37:58

+Mi provos ekspliki mian penson. Sed mi ne parolis esperanton de monatoj do, por mi, estas malfacila esprimi min. Do ĉi-tiu teksto estas nur imperfekta resumo de mia vojo, mia penso.

+Dum mia infaneco, mi estis katolika. Nu, miaj gepatroj estis katolikaj, liaj amikoj estis katolikaj, mi devis iri al kateĥizo... Do mi konis nenion sed katolikismo.
Do, mi kredis je paradizo. Sed estis filozofia kredo: mi ne estis plene certa. Mi ofte ploris kiam, nokte, mi pensis "Mi mortos kiam mi estos maljuna, mia avino certe mortos frue...".

+Lernante fizikon, renkontante ne katolikaj personoj, mi devenis ateista. Por mi estis stulta kredi en dio. Filozofio estas, por mi, la sola vojo por feliĉiĝi, por trovi la senco de la vivo.

+Sed, ĉi-tiu jaro, mi komencis legi religiajn librojn (katolika, budaista, hindua) kaj aliajn spiritajn tekstojn (Castenada, Richard Bach,...). Mi rimarkis ion: ĉiuj filozofia kaj religiaj tekstoj diras proksimume la samajn aferojn. Do mi demandi min ĉu estis vera? ĉu la mondo ne nur estas atomoj? Sed, tio kio vera konvinkis min estas medita sperto: kiam mi meditas, mortaj objektoj (seĝo, tabelo,...) svenas el mia vido, mia vido uniformiĝas (mi ne plu diferencigas objektojn), kiam mi rigardas min en spegulo, kiam mi rigardas mian manon, ĝi deformas sin. Ne konataj vizaĝoj substituas mian vizaĝon. Mi sentas sentimenton kio mi ne sentis antaŭ.

Do, hodiaŭ mi kredas je "io", sed dume mi ne povas klare difini tio "io". Mi nur povas diri ke mi ŝategas la ideoj de budhismo kaj de Richard Bach.

+Mi ne estas certa, sed mi kredas je renaskiĝo. Kial?
.Mi legis pri personoj kiuj precizege memoras pri antaŭa vivo.
.Ĝi ŝajnas, por mi, pli "logika" ol la paradizo.
.Mi supozas ke la vizaĝo kiun mi vidas dum meditado estas mia antaŭaj enkarniĝoj (sed estas nur supozo).
Mi esperas ke medito helpos min klarigi tion.

Hodiaŭ, mi ne plu timas pri morto. Antaŭ mi volis sperti tion, kaj tion kaj tion,... antaŭ morti. Hodiaŭ, mi estas feliĉo, do la morto povas preni min kiam ĝi volas, ne gravas: mi estas preta.

+Hodiaŭ, multaj personoj diris: "mi ne neniam pensas pri morto ĉar mi preferas pensi pri vivo". Fakte, pensi pri morto oftege permesi min plibonigi mia vivo. Oni vivas malsame kiam oni scias ke oni mortos. Malmultaj personoj vere scias ke ili mortos. Mi ne parolas pri "filozofia scio". Proksimume ĉiuj homoj filozofie scias, ke ili mortos. Sed ili ne scias tio "kun korpo". Ili ne vere integrigis tion fakton. "ni kondutas kiel ni vivos eterne." diris IvanCvetoči kaj mi samopinias. Por tiuj personoj, la vivo estas pli malpli bela kiam ili estas juna. Sed kiam morto proksimiĝas, estas tute alia afero. Ili histeriiĝas: ili ŝajnas la dioj laŭ la budhisto (laŭ budhismo, esti dio ne estas bona afero).

+
awake:Vivu ĉiu tago kvazaŭ gi estus via fino -- ĉar je iu tago vi pravos!
Do ĉiu tago vi diras al viaj amikoj "morgaŭ mi mortos."? Mi dirus "Vivu ĉiu tago kvazaŭ ĝi povis esti via fino", estas tre malsama.

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-10 19:45:56

Vilinilo:
Mi ne parolas Esperanton tiel bone por diskuti sufiĉe profunde tia temo, sed vi pravas pri la manko da argumentoj kontraŭ senmorteco en mia skribaĵo. Mi ne havas tiajn argumentojn. Ĉu ĝi signifas mi ne pensadis pri tiu temo? Ne. Mi nur konkludis, ke oni ne povas refuti senmortecon de animo, nek Dion, nek similajn aferojn ĉar ili estas tute "ad hoc" asertoj. Por ĉiu argumento oni prezentas kontraŭ ilin, iu povas redifini siajn konceptojn alimaniere, ke rezistas la argumenton. Do mi pensas kiu havas la ŝuldon de konvinki alipersonojn pri la ekzisteco de tiaj aferoj estas tiu, kiu kredas je tio. Mi ne havas devon je konvinki iun, ke feinoj ne ekzistas, mi rajtas esti simple skeptika pri ilia ekzisteco.

Mia konfrontado kiu ŝanĝis mian mondkoncepton estas la konfrontado kiu faris min pensi, ke kredi je io pro fido ne estas bona maniero por ekscii la veron. Nuntempe mi pensas dubo ĉiam estas pli bona ol malsekurajn memcertojn.
La vere skeptika pozicio estas neakceptado de kredaĵoj: ekzistado de dio, spirito, senmorteco, feinoj, etaj verdaj homoj, ktp. Sed oni kutime forgesas, ke al kredaĵoj apartenas ankaŭ: neeksistado de dio, feinoj ... Jes, se oni ne kredas je la senmorteco, oni kredas je neekzistado de la senmorteco! Multaj materialistoj prezentas sin kiel skeptikojn, sed ili estas ankaŭ kredantoj.
Do, kiel esti nekredanto? Malfacile. Ni ne devas diri: "Tio (ne) ekzistas!", sed: "Laŭ miaj sperto, scio, pensado kaj sento, mi havas la hipotezon, ke tio (ne) ekzistas." Se ni volas havi certecon pri io, ni devas konfidi je ni mem kaj provos trovi atestaĵojn pri tio (se estas eble). La plej alta juĝisto estas la propra sperto.

Ĉi tiu fadeno devojiĝis. Mi volis diskuti pri la morto. Pri nia morto, kiu atendas nin ie.
Kaj vi, kiu ne volas akcepti aferojn per kredo, kial vi ne volas pensi pri via morto, kiu estas eble la sola certa afero en via vivo?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-julio-10 21:00:53

Dankon por viaj tre interesaj mesaĝoj.

La nura fakto, kiun mi certas sur tiu ĉi tero, same kiel vi ĉiuj, estas ke mia korpo mortos iam.
Ne gravas, ĉar mi scias, kial mi estas sur tero.

Pro konscio de la morto, la homoj ja konstruis filozofiojn kaj reliĝiojn, kaj timis ĝin.

Jen kio ?
Rigardu la stelojn, la universon, la naturon.
Estas ĉiam perfekta. Kiel ? Kial ?
Ĉu vi pensas ke la homo ne havas sufiĉe da sperto kaj pruvoj nuntempe ?
Mi tute ne estas religia homo, kaj oni neniam instruis min pri religioj. Sed oni ĉiuj havas animon, pli malpli bonan ĉu ne ?
Kaj de for estis tre sanktaj homoj, kiuj ĉiam kapablis montri la bonan vojon, kiel esti homoj.

Kelkaj inter ni jam kapablas senti propran animon, aliaj certe vidas spiritojn, kaj aliaj kapablas vojaĝi sen uzo de la korpo.
Tio estas faktoj.

Kaj se la animo, kiu ne estas korpa kaj tiele ne dependas de la korpo, ĉu simple ne estus eterna ?

Mi pensas, ĉar tio videblas en multaj spertoj.

Kaj jen la celo de la korpa vivo estus pliboniĝi la animon, kiel montris nin la plej sanktaj homoj : Saint Louis, Jesus, Buddha, Mahometo, Gandhi ktp...

Estu bona, kaj vi ne timos vian morton.

Ĉar jen vi ne havos kialon de timi ĝin.

Nur timas la morton, tiuj, kiuj ne estis sufiĉe bonaj en la vivo.

Jes, mi pensis pri morto, sed la konkludo estas, ke morto ne ekzistas.

Simple.

Manu

sal.gif

Reen al la supro