Al la enhavo

Akcelilo por multlingveco

Esperanto?

Akcelilo por multlingveco estas instruplano, kiu ebligas al infanoj pli rapide lerni fremdajn lingvojn kaj memfidiĝi pri sia kapablo de lingvolernado. Ĝi baziĝas je la propedeutika ideo, ke lerni modellingvon, en nia kazo bazan Esperanton reduktitan al la plej ofte uzataj 300 morfemoj, povas plibonigi lingvolernajn kapablojn de infanoj. Pluraj studoj montris, ke unujara lernado de la modellingvo Esperanto ĝis 30% plirapidigas postan lernadon de aliaj lingvoj. La kialo estas, ke la modellingvo estas tre facila, ne havas esceptojn kaj funkcias kiel logika konstrumodelo. Ĝi ebligas al infanoj kompreni fundamentajn lingvajn principojn pere de malkonstruado kaj rekonstruado de vortoj kaj frazoj. Ĝi estas multe pli efika ol aliaj lingvoj por instigi lernantojn lerni pro la eblo de la komenco mem konstrui proprajn frazojn.

Per tiu ĉi kurso infanoj lude lernas minimumon de analiza lingvo, kiu donas al ili klaran ideon pri tio kiel lingvoj funkcias. Infanoj komprenas tipojn de vortoj, terminojn kiel pluralon, la bazajn du kazojn (nominativon kaj akuzativon), la manieron krei frazojn kaj ili akiras la kapablon krei multajn novajn vortojn el bazaj radikoj kaj afiksoj kiujn ĉiu lingvo ofertas. Tio komprenigas al infanoj la strukturon de lingvoj ĝenerale kaj donas al ili la tiel nomatajn meta-lingvajn sciojn.

Ĉiuj materialoj estas ellaboritaj por uzado fare de lingvoinstruistoj, kiuj ne lernis Esperanton antaŭe. La materialoj enhavas gramatikajn sekciojn kaj detalajn gvidliniojn por helpi instruistojn prepariĝi por enklasaj studhoroj.

La materialoj estis ellaboritaj kadre de projekto kiu estis kunfinancita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.

Partneroj

Reen al la supro