Al la enhavo

Teamo

La paĝaro funkcias dank' al subteno, kunlaboro kaj helpo de multaj organizoj kaj personoj el la tuta mondo.

Partneroj

Esperantic Studies Foundation

Usono | www.esperantic.org

Esperantic Studies Foundation (ESF) estis kreita en la jaro 1968 kiel ilo por antaŭenigi sciencan esploradon kaj dialogon pri demandoj ligitaj al la mondaj lingvoproblemoj kaj lingvopolitiko, inkluzive de Esperanto. La ĉefaj celoj estas antaŭenigi la komprenadon kaj praktikadon de lingva justeco en multkultura mondo kaj disvolvi kaj subteni altnivelan agadon por esplorado, edukado, kaj interlingva komunikado. Ekde la komenco de la ekzisto de lernu! ESF estis la ĉefa financa subtenanto de la projekto.

Edukácia@Internet

Slovakujo | www.ikso.net

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia junulara organizo, kiu subtenas internacian kunlaboradon kaj komunikadon en la tuta mondo per preparo de edukaj projektoj, ĝi subtenas interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teĥnologioj. Krom tio E@I organizas diversajn aranĝojn, interalie ankaŭ somerajn kursojn de Esperanto. La unua ideo de lernu! naskiĝis en unu el seminarioj de E@I kaj ekde tiam la organizo aktive helpas pri dissemado de la projekto.

Studio GAUS GmbH

Germanujo | www.studiogaus.com

Studio Gaus GmbH estas firmao, kiu okupiĝas pri interretaj internaciaj projektoj. La agadkampo estas tre ampleksa: ekde ellaboro de konceptoj kaj aspektigo ĝis kunordigo kaj fina teknika realigo de grandaj retprojektoj. Interalie ĝi havas multajn spertojn pri kreado de multlingvaj paĝaroj kun granda kvanto de vizitantoj kaj spertojn pri kunlaboro kun aliaj organizoj kaj firmaoj sur la internacia tereno. La ĉefa fokuso estas je la projektoj, kies ĉefa celo estas edukado pere de modernaj teknologioj.

Partneraj projektoj

Ĉu vi ŝatus kunlabori?

Ni konstante serĉas kunlaborantojn, kiuj volus helpi nin plibonigi la paĝaron, traduki ĝin al kiel eble plej multaj lingvoj, riĉigi niajn vortarojn ks. Se vi havas intereson pri tio, bonvolu kontakti la teamon.

Kontakti la teamon

Reen al la supro