ورود به محتوا

Via politika vidpunkto

از piotrek92, 24 اوت 2007

پست‌ها: 32

زبان: Esperanto

piotrek92 (نمایش مشخصات) 24 اوت 2007،‏ 21:36:56

Skribu pri politikaj vidpunktoj kiujn vi ŝatas. Mi estas maldesktrulo, mi ankaŭ volas ateisman landon. Tamen, se iu volas esti islamano, kristano, mi toleras. laŭ mi ĉiuj povus esti liberaj kaj egalaj... kaj vi?

Mi ankaŭ donas enketon - mi interesas pri politikaj preferoj en Esperantio

Ĝis!

Rodrigoo (نمایش مشخصات) 24 اوت 2007،‏ 23:06:12

Neniu, mi estas Kropotkinisto.

(:

licx (نمایش مشخصات) 25 اوت 2007،‏ 7:17:53

Ĉu povas ekzisti esperantaj dekstremuloj?! Tio estas tro stranga kaj neebla lango.gif

danielino (نمایش مشخصات) 25 اوت 2007،‏ 8:57:44

mi volas ke la riĉeco estos pli bone disdonos

Sxak (نمایش مشخصات) 25 اوت 2007،‏ 10:16:55

Mi ne memoras kiu:Esperantisto estas kiel akvomelono: ekstere verda sed interne ruĝa
ridulo.gif

Mendacapote (نمایش مشخصات) 25 اوت 2007،‏ 13:48:53

Mi estas politike anarkisto. Komunismo kaj Fascismo tro similas, laŭ mi.

borja (نمایش مشخصات) 25 اوت 2007،‏ 14:49:43

Mi voĉdonus neniun.
Ankaŭ mi estas anarkiisto.
Ŝajnas ke Esperantujo estas lando liberecana.
rido.gif

irikagina (نمایش مشخصات) 25 اوت 2007،‏ 15:28:41

Mi havas problemon kun la altenativoj de via opinisondo: ili estas maldifinitaj! ridulo.gif
Ĉu la sozialdemokratiistoj estas maldekstra aŭ centra? lango.gif

Cetere, mi estas sozialisto (en la marksisma senco!)

sinjoro (نمایش مشخصات) 25 اوت 2007،‏ 16:16:00

irikagina:Mi havas problemon kun la altenativoj de via opinisondo: ili estas maldifinitaj! ridulo.gif
Ĉu la sozialdemokratiistoj estas maldekstra aŭ centra? lango.gif

Cetere, mi estas sozialisto (en la marksisma senco!)
Kompreneble ke socialdemokratio estas maldekstra koncepto. Mi mem estas socialdemokrato kaj tiel mi elektis enkete.

piteredfan (نمایش مشخصات) 26 اوت 2007،‏ 0:18:17

Mi estas socialisto, ano de partio tiel-nomita en mia lando. Tiu partio aniĝas al Komitato por Laboristo Internacio (CWI/CIO). Mi bedaŭras ke mi ne interesigis mian Internacion pri Esperanto. Tia lingvsperto faciligas komunikadon inter samideanoj de pli ol kvardek landoj sen multeco da traduko.
Mi estas marksa socialisto, sed mi alklikis "maldekstran", ne "komunistan". Ne nur multaj bonaj socialistaj mortiĝis de Stalino kaj siaj sekvantoj, sed ankaŭ hodiaŭ la ekskomunistoj de la Maldektra Partio koaliciĝas kun SociDemokratiPartio en Berlino, Germanio por ataki la Laborklason. Kiel Markso en jaro 1848 uzis la vorton "Komunista" ĉar la vorto "Socialismo" senkreditiĝis, nun la vorto "Komunismo! nun senkreditiĝis. Eble "Verdismo" jam eksenkreditiĝas de politikaj ĉarlatanoj.

بازگشت به بالا