Al la enhavo

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 2012-decembro-22

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2019-decembro-25 16:23:06

Kristnaska donaco fare de projekto Aŭdvide kaj daŭrigo de festado de la jubileo de Aleksandr Puŝkin estas rea prezentado de animaciaĵo "La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto", kiu fajne kombinas du krestomatiajn legaĵojn de la klasikulo.

Cyrill (Montri la profilon) 2019-decembro-30 17:22:38

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de venonta jaro 2020 kaj prezentas donacon: filmon "Vesperoj en la bieneto apud Dikanka" laŭ novelo de Nikolaj Gogol. Ĝuu la brilan Kristnaskan historion, plenan de magio, humuro kaj amo!

Cyrill (Montri la profilon) 2020-majo-20 14:52:11

Omaĝe al la proksimiĝanta 221-jara naskiĝdatreveno de Aleksandr Puŝkin projekto Aŭdvide prezentas du animaciajn versiojn de lia plej populara versa fabelo.

Cyrill (Montri la profilon) 2021-januaro-02 19:16:22

Projekto Aŭdvide gratulas okaze de veninta jaro 2021! Ĝi proponas festan programon kaj donacon -- re-premieron de klasika Novjara animaciaĵo "Kiam abioj ekbrilas", ŝatata de multaj generacioj de spektantoj en Rusio.

Reen al la supro