ورود به محتوا

Esperanto Kaj Mi

از emma.lin, 12 دسامبر 2007

پست‌ها: 10

زبان: Esperanto

emma.lin (نمایش مشخصات) 12 دسامبر 2007،‏ 11:33:54

Esperanto Kaj Mi
En lasta jaro, mia angla instruisto, Klementina, komencis koni Esperanton.Ĉiam ŝi kuriĝas nin larĝigi nian vidkampojn por la mondo, ŝi estis tuŝita de tri ĉefa Esperanto edukistoj en Tajvano: Manlajo, Grego, kaj Reza. Kompere kun pozitiva Esperanto movadoj en multaj landoj, tiam estis ne multaj lernantoj de Esperanto en Gauŝon, kaj ŝi timis ke la sekvanta generacio Tajvana malproksimos el la monda vilaĝo, ŝi malfermis Esperanto kurson en ŝia angla lernejo. Bonŝance, ni havas ankaŭ Reza kaj Simone kiel niaj Esperantaj instruistoj.

Mi estas studento de Angla lingvo elito-kurso en Fon Ŝin mezalta lernejo. Kompare kun samklasanoj, mi havas pli da interŝanĝaj spertoj. Dume, ni interŝanĝas kun esperantistoj el dek-tri landoj—Nederlando, Germanio, Japanio, Ĉinio, Kanado, Hispanio,Ĉekio, Belgio, Francio, Rusio, Brazilio, barato,kaj Australio. Estas tre valora. Ĉiam mi estas kortuŝita. Ni ja transiras limon inter lingvoj kaj landoj, povas komuniki kaj ŝanĝi nian penson sincere.

Ni nur ekkonas kulturojn kaj rasojn per lerni unu lingvon. Sed, lernante Esperanton mi povas koni la tutan mondon. Kiam mi vidas la mondon, mia vidkampo estas malsamiĝata. Mi komprenas, ke vere mi estas membro de monda vilaĝo.

Kontraŭe al Esperanto-movado en aliaj landoj, mi ne scias kian problemon havas nia socio? Klementina ĉiam diras al ni kore, kvankam nuntempe nia socio estas en malordo, ni ne neglektu Esperanton. Ŝi kuriĝigas nin kontinue esti membro de Esperanto. Kiam tajvananoj komencos kompreni signifon de Esperanto, tiam ni proksimiĝas la ideon de Monda Vilaĝo.

rido.gif rido.gif

white knight (نمایش مشخصات) 12 دسامبر 2007،‏ 12:21:52

Emma,al mi tre plaĉas tiun, kiun vi skribis!

Mi deziras al vi ĉion bonon.

Vivu la "Monda Vilaĝo! Vivu Esperanto!

novatago (نمایش مشخصات) 12 دسامبر 2007،‏ 14:50:08

Kian belan mesaĝon vi skribis emma.lin!. Ne nur la mesaĝo mem, ankaŭ kiel vi skribis ĝin.

Ĝis, Novatago.

rosto (نمایش مشخصات) 12 دسامبر 2007،‏ 17:02:58

Ankaŭ mi estis kortuŝita leginte mesaĝon de emma.lin.

piotrek92 (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2007،‏ 21:03:55

Belega rakonto! Vi kortuŝis min, vere... Mi tre ĝojas, ke vi ekvidis utilecon kaj gravecon de Esperanto.

Ĝis!

Terurĉjo (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2007،‏ 21:22:56

Tre malica Terurĉjo demandas: "Ĉu Esperanto estas pli utila, ol la angla?"

Jev (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2007،‏ 21:37:38

Terurĉjo:Tre malica Terurĉjo demandas: "Ĉu Esperanto estas pli utila, ol la angla?"
Kaj tre malica Jev demandas: "Kaj kion signifas 'utila'"? rideto.gif

Terurĉjo (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2007،‏ 23:03:24

Laŭ Lernu!-vortaro ĝi signifas: эффект, полезный, полезный, полезный эффект, пригодный.
Bonvolu kontroli tion. lango.gif

RiotNrrd (نمایش مشخصات) 15 دسامبر 2007،‏ 2:07:11

Mi kredas ke Jev signifis "Pli utila? Por kio?"

Mi kredas ke li konas la signifon de la vorto "utila". Mi opinias ke lia demando estis pri la signifo de la vorto kuntekste.

rosto (نمایش مشخصات) 22 دسامبر 2007،‏ 19:32:42

Ekzemple por komputila tekniko Angla estas la plej utila, kaj Esperanto estas tote senutila por tio, mi scias laŭ mia propra sperto.

بازگشت به بالا