Al la enhavo

Vortotraduko

de BeRReGoN, 2007-decembro-24

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

BeRReGoN (Montri la profilon) 2007-decembro-24 08:34:45

Saluton!

Mi volas la vortotradukon pri tiu afero:

TiuTiu

Tiu estas aĵoj kiu oni uzas sub la piedoj por marŝi sur la neĝo.

Eble, neĝoŝuo, neĝorakedo, ... ?

Pardonu al mi pri miaj eraroj, mi eklernas la esperantan lingvon. ridulo.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-24 09:40:13

BeRReGoN:Eble, neĝoŝuo, neĝorakedo, ... ?
Kial ne? Ci ne eraras!

Surneĝoŝuo, neĝomarŝilo... rideto.gif

Inventu okulumo.gif

BeRReGoN (Montri la profilon) 2007-decembro-24 10:12:35

Frankouche:
BeRReGoN:Eble, neĝoŝuo, neĝorakedo, ... ?
Kial ne? Ci ne eraras!

Surneĝoŝuo, neĝomarŝilo... rideto.gif

Inventu okulumo.gif
Neĝomarŝilo estas pli preciza ol neĝoŝuo, mi pensas. ridulo.gif

Dankon!

sergejm (Montri la profilon) 2007-decembro-24 11:21:18

Aĵo por iri sur neĝo estas skioj.
Ŝuoj por ili estas skiŝuoj.
Oni fiksas skiŝuoj al skioj per fiksiloj.
En manoj oni tenas skibastonoj.

Ŝuoj por gliti sur glacio estas glitiloj.

BeRReGoN (Montri la profilon) 2007-decembro-24 11:50:02

sergejm:Aĵo por iri sur neĝo estas skioj.
Ŝuoj por ili estas skiŝuoj.
Oni fiksas skiŝuoj al skioj per fiksiloj.
En manoj oni tenas skibastonoj.

Ŝuoj por gliti sur glacio estas glitiloj.
Dankon! Mi ne sciis tiujn vortojn.

Sed la aĵoj kiuj mi parolas ne estas skioj. Skio estas longa aĵo por gliti sur la neĝo, neĝomarŝilo estas larĝa aĵo por marŝi kaj ne enprofundiĝi en la neĝo. Oni ilin uzas sub la suoj ankau.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-24 11:54:47

sergejm:Aĵo por iri sur neĝo estas skioj.
Ŝuoj por ili estas skiŝuoj.
Neee, ni parolas pri aĵoj kiuj similas kastorajn vostojn kiujn ci metas sub ciaj piedoj rido.gifrido.gif

BeRReGoN (Montri la profilon) 2007-decembro-24 13:13:07

Mi modifas mian unuan meŝaĝon por la ligiloj estas alklika.

(Mi ne estas certa, alklika estas la bona vorto.)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-24 13:49:11

klakebla lango.gif
por ke la ligiloj estu klakeblaj

BeRReGoN (Montri la profilon) 2007-decembro-24 14:08:14

Terurĉjo:klakebla lango.gif
por ke la ligiloj estu klakeblaj
Dankon! Mi forgesis la ebl sufikson. ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-24 14:39:46

Ruse tiuj rakedoj lango.gif nomiĝas neĝpaŝiloj (snegostupy - снегоступы).
Krome, mi opinias, ke ili povus ankaŭ nomiĝi neĝmarŝiloj (iloj por marŝi surneĝe), kial ne?
Antikvajn tempojn miaj prauloj uzis sililajn marŝilojn por pasi tra marĉoj.

Reen al la supro