Al la enhavo

Nova maldefinita verbtempo Esperanta

de Filu, 2007-decembro-30

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 19:04:33

sergejm:En normala Esperanto estas vortoj:
prezidento/prezidanto/prezidinto
studento/studanto/studinto
Tio iom pruvas elekton de -e-, sed -et- tamen signifas tute alian!
Tre ridinde estas. Estas bona humuro.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-04 19:12:44

Filu, pro manko da tempo mi ne sukcesis bone kompreni ĉefan ideon, sed al mi tre plaĉis, ke via propono aperis en la forumo "Humuro". lango.gif

stefanspaul (Montri la profilon) 2008-januaro-04 23:57:51

rido.gif Terurĉjo, ĉu ankaŭ vi voĉdonis pro psikiatron? sal.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-05 01:46:41

Terurĉjo:Filu, pro manko da tempo mi ne sukcesis bone kompreni ĉefan ideon, sed al mi tre plaĉis, ke via propono aperis en la forumo "Humuro". lango.gif
Ja komforte hejmes ĝi en la humora forumo. rido.gif

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-05 05:13:04

horsto:Sed kisenda ja signifas ke estas necese ke vi kisas iun, do vi ne vere volas, sed vi devas kisi.
Mi pripensis kaj komprenis, ke mi eraris, horsto pravis. Al "kises" taŭgas ne "kisenda" sed "kisebla". Jen plena tabelo:

Ŝi estas kisita - vi kisis ŝin;
ŝi estas kisata - vi kisas ŝin;
ŝi estas kisota - vi kisos ŝin;
ŝi estas kisinda - vi kisus ŝin;
ŝi estas kisenda - vi kisu ŝin;
ŝi estas kisebla - vi kises ŝin!

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-06 13:11:13

sergejm:En normala Esperanto estas vortoj:
prezidento/prezidanto/prezidinto
studento/studanto/studinto
Tio iom pruvas elekton de -e-, sed -et- tamen signifas tute alian!
Ne estas ridinde, estas prave.
Prezidento estas tiu, kiu prezides hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ.
Studento estas tiu, kiu studes hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ.

La finfina plena tabelo:

Ŝi estas kisita - vi kisis ŝin - vi estas kisinto;
ŝi estas kisata - vi kisas ŝin - vi estas kisanto;
ŝi estas kisota - vi kisos ŝin - vi estas kisonto;
ŝi estas kisinda - vi kisus ŝin - vi estas kisema;
ŝi estas kisenda - vi kisu ŝin - vi estas kisdevigita;
ŝi estas kisebla - vi kises ŝin - vi estas kisento!

Verdano (Montri la profilon) 2008-januaro-09 10:33:17

Filu:D-ro Esperanto ja pruvis, ke li estis geniulo inventinte tiun lingvon, kiun ni ĉiuj ŝategas. Inter aliaj bonegaĵoj, kiujn li kreis, estas la prepozicion "je" kaj la sufikson "-um", kiuj plivastigis la hejmon de maldifinitaj ebloj lingvaj.

Ja en pluraj lingvoj ekzistas aliaj maldifinitaĵoj, kiujn Zamenofo enEsperantigis (oni, ajn, io, iu, ia, ie, iam, ial, iel, ies), sed "je" kaj "-um" estas lia ideo.

Bedaŭrinde, li forgesis inkluzivi sialingve maldifinita verbtempo... SED, ankoraŭ restas unu vokalo, kiu ne uziĝis por verboj Esperantaj, ni do uzu ĝin por nia nova verbtempo.

Regulo: finas per -es verboj kies okaztempo ne estas klare difinita (povas esti okazinta kaj/aŭ okazanta kaj/aŭ okazonta).

Jen kelkaj ekzemploj pri uzado de la -es finaĵo:
Virinoj naskes. Mallonge post ekesto de virinoj, ĉi tiuj eknaskis, kaj tiom longe, kiom virinoj estos, estos virinoj naskantaj.
Homoj militemes. Bedaŭrinde...
Alproksimiĝente la ege timigan drakon, kiu gardas la malliberan princinon belegan, ĉiuj kavaliroj faris siakirasen. La plej kuraĝaj jam estis alproksimiĝinte, kiam ili faris; aliaj, ne tiel kuraĝaj, ankoraŭ estis alproksimiĝanta, kiam ili eklasis ion eliri; kaj la malplej kuraĝaj malpurigis siajn vestaĵojn antaŭ la alproksimiĝado.
En la tujmesaĝilo lernu!a oni plaĉege babilades. Babilado okazis, ofte okazas kaj plurfoje ankaŭ okazos.
Ia respondo:
(a) "je" ekzistas jam en la Germana por la distribuo (je drei mann = po tri viroj) kaj por Esperanta "ju": je mehr, desto ... .
En Esperanto ekstensive larghita, lau la vortideo de Helena "epí".

(b) "-um" ekzistas jam en la Latina por la neutro de la o-deklinacio "creditum", kaj por la nedifinita infinitivo de celiteco post la participo de perfekto pasiva "laudatum". En Esperanto gji larghita estas al ide-parenceco de vorto, en Linguna gji estas la finajjo de la participo en ablativo absoluta: Tio faritum, la shtelistoi malaperis {=(post)kiam tio estis farita, ...}.

(c) tute serioze, bedaurinde ankau "-es" ekzistas jam, nome en Esperanto mem kiel la finajjo de la korelativoj: ties, kies, alies, nenies, czies, ies; el kio mi legis en Hungara E-o gazeto antau 30 jaroj proksimume, ke eblas gjin uzi kiel posesivo ankau por substantivoi: (la) patres gjardeno (la gjardén del patr'). Sekve lau Esperanta disciplino oni ne povas saman finajjon apliki ekster jam difinita la relo.

(d) La verbo-finajjo "-as" jam per si implicas signifon ankau tempe nedifinitan, gji ne estas ligita al la prezenso. -as povas ankau signifi futuron kai perfekton laukaze.
Do ankau ne necesas alia formo. Sed la futuro tujbaldau, la futuro prompta vere bezonus specialan finajjon, tio en Linguna ekzempe est la finajjo: -ebr . Ankau la eventualiso bezonus propran finajjon, kontraste al la volitivo: Tio en Linguna estas "-´-yus", akcentita en la...

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-09 18:08:55

Verdano, skribento nia,:(c) tute serioze, bedaurinde ankau "-es" ekzistas jam, nome en Esperanto mem kiel la finajjo de la korelativoj: ties, kies, alies, nenies, czies, ies; el kio mi legis en Hungara E-o gazeto antau 30 jaroj proksimume, ke eblas gjin uzi kiel posesivo ankau por substantivoi: (la) patres gjardeno (la gjardén del patr'). Sekve lau Esperanta disciplino oni ne povas saman finajjon apliki ekster jam difinita la relo.
Ankaŭ ekzistas finaĝo -u: tiu, kiu, aliu(?), neniu, ĉiu, iu... Ankaŭ ekzistas finaĵo de verboj: ne timu, iru, faru, kisu. Do, via kontraŭdiro ne taŭgas.
ankaŭ Verdano:La verbo-finajjo "-as" jam per si implicas signifon ankau tempe nedifinitan,
Eble "-as" iam signifas tempon nedefinitan", sed "-es" signifas maldefinitan! Legu la titolon de la fadeno!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-09 18:59:45

stefanspaul:Terurĉjo, ĉu ankaŭ vi voĉdonis pro psikiatron?
Ne, Stefano, mi voĉdonis por jena respondo: Ankaŭ mi surkapen falis, ĉar la ideo laŭ mi ne malbonas.
Sed, kiel mi jam antaŭe rimarkis, mi ĝis nun, diference de estimata Rosto, ne kapablas kompreni la ĉefan ideon de maldefinita tempo.
Se diri senhumure, en la rusa, samkiel en Esperanto, ekzistas nur tri tempoj de verboj, kaj ne ekzistas ia la maldefinita, sed la rusa havas tiajn rimarkindajn lingvo-rimedojn, kiel perfektan kaj neperfektan formojn de verboj, kiuj montras, ĉu ago jam finiĝis aŭ ankoraŭ daŭras.
Krome, kiel estimata Verdano jam klarigis, la finaĵo -es ne estas uzebla tiusence, ĉar jam ekzistas kaj uziĝas en multaj korelativoj.
Mi proponus ne plikomplikigi Esperanton, almenaŭ en Lernu!, ĉar la paĝapo estas por lerni klasikan lingvon, kaj ne multaj uzantoj (uzentoj lango.gif - ĉu eternaj komencantoj?) bone posedas la lingvon.

sergejm (Montri la profilon) 2008-januaro-10 06:21:07

Kiel diris Verdano, en ordinara vivo maldefinita tempo ne estas bezonata.
Sed finaĵo -es ne ekzistas en bona Esperanto, do ne diru 'patres', 'alies' k.t.p.
Ankaŭ ne uzu 'aliu', 'aliel' k.t.p - 'alia' ne estas korelativo (vidu PMEG).

Sed Isaak Azimov en 'Fino de Eternio' (fakte ĝi nomiĝas 'Fino de Eterneco', sed miaopinie estas pli boni uzi sufikson -io, ĉu ĝi estas tradukita Esperanten?) diras, ke eternanoj (eternianoj, eternistoj?) havas en sia lingvo specialajn tempojn por tempovojaĝantoj. Eble tiam taŭgos via -es.
En 'Fondio kaj Tero' estas planedo Geo, por kies loĝantoj ne estas diferenco inter 'mi' kaj 'ni', kaj Solario, kies loĝantoj ne havas sekson.
Verdano, por enkonduki ĉapelitajn literojn vi povas uzi x-stilon kaj uzi butonon 'Seniksigi la tekston'. Mi tamen ne scias, kiel enkonduki Roman numeron 110.

Reen al la supro