Al la enhavo

Lingvonurismo.

de Alexandrex, 2014-decembro-08

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Alexandrex (Montri la profilon) 2014-decembro-08 16:33:57

Lingvonurismo.

Saluton al vi ĉiuj.
Hodiaŭ, mi intencos klarigi la signifon de la lingvonurismo. Mia klarigo ne celos la polemikon, sed la objektivan, kiel aŭ kvazaŭ enciklopedian difinon, de la parolo "lingvonurismo".
Nu, jen la hipoteza enciklopedia difino.

lingvonurismo | (substantivo). Tendenco aŭ skolo ĉe la skizitaj helpantaj lingvoj kiel Esperanto, Volapuko, Ido, Interlingŭao kaj aliaj. Ĉi tiu tendenco opinias ke la socilingva movado ĉirkaŭ iu ajn skizita helpanta lingvo (esperantismo, volapukismo, idismo, interlingŭaismo, kaj tiel plu) estas granda balasto kiu reale malhelpas la disvastigon de ĉi tiuj lingvoj kiel efikaj instrumentoj de facila, rapida kaj ĉipa komunikado inter individuoj sen komuna teritoria lingvo. Laŭ la lingvonurismo, unue ĉi tiuj movadoj rivalas inter si, barante la disvastigon de la rivala koncerna lingvo, due ili netaŭge miksas la disvastigon de la lingvo kun aferoj tute malnecesaj por lerni aŭ lernigi la lingvon, kaj trie ili preskaŭ nepre konsideras ke la facila konstruita lingvo estas fosilio kaj neŝanĝebla adorilo, anstataŭ praktika komunikilo ĉiam ŝangebla kaj ŝanĝinda laŭ la bezonoj de la uzantoj. Post la apero de Interneto, la ebleco de lerni kaj uzi ĉipe tiajn lingvojn sen iu centra aŭtoritato, obligis la nombron da lingvonuristoj. Ĉe Esperanto, la lingvonuristoj tipe rifuzas esti konsiderataj esperantistoj, ĉar laŭ si mem ili ne estas partizanoj de la esperantismo, do ili preferas esti nomataj kaj konsiderataj simple kiel esperantoparolantoj (aŭ esperantouzantoj). Krome, ĉi tiuj esperantoparolantaj lingvonuristoj akceptas neniun rivalecon kun Ido aŭ kun la idismo, kaj ili konsideras ke la disvastigo de Ido estas bona ago, ĉar ĝi helpas la mondan interkomunikadon.

Jen, do, taŭga artikolo por la proksima eldono de la Plena Ilustrita Vortaro...

Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Reen al la supro