ورود به محتوا

Logika enigmo

از Miland, 2 مارس 2008

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Miland (نمایش مشخصات) 2 مارس 2008،‏ 15:30:32

Detektivo Johan ...

Miland (نمایش مشخصات) 2 مارس 2008،‏ 15:32:59

(KOREKTITA)
Detektivo Johan estis parolanta pri la diversaj tipoj ke homoj. 'Senkulpuloj kutime diras la veron. Krimuloj ne -ili ĉiam mensogas. La problemo estas homoj kiu havis 'malfacilaĵojn' en la pasinteco, kaj poste reformiĝis. Ili povas diri jen veron, jen mesogon sed neniu povas diri kiuj venas unue. Iam mi estis intervjuanta tri suspektitajn homojn, Aĉjo, Bilĉjo kaj Cinĉjo. 'Bilĉjo estas la krimulo,' diris Aĉjo. 'Cinĉjo ne enmiksiĝis en la afero.'
'Mi estas senkulpa,' kriis Bilĉjo. 'Cinĉjo estas la krimulo.'
'Tute ne, mi estas senkulpa,' diris Cinĉjo. 'Aĉjo faris ĉion.'
'Do, kompreneble,' diris Johan, 'Mi metis la mankatenojn sur...'
KIU?

StephaSport (نمایش مشخصات) 2 مارس 2008،‏ 18:22:40

Miland:La problemo estas homoj kiu havis 'malfacilaĵojn' en la pasinteco, kaj poste reformiĝis. Ili povas diri jen veron, jen mesogon sed neniu povas diri kiuj venas unue.
Kio okazas ekzakte kun tiuj ĉi homoj?

Ĉu ili DEVAS alternigi mensogon kaj veron?
Ĉu ili povas mensogi du foje en la sama frazo sen diri la veron? (aŭ male?)

StephaSport (نمایش مشخصات) 2 مارس 2008،‏ 19:05:18

Kaj... ĉu inter la tri homoj DEVAS esti unu krimulo, unu honestulo kaj unu kun "malfacilaĵoj en la pasinteco"?

Mi ne bone komprenis tion

david_t (نمایش مشخصات) 2 مارس 2008،‏ 20:13:03

Li metis la mankatenojn sur Bilĉjo.

Miland (نمایش مشخصات) 2 مارس 2008،‏ 22:17:05

david_t:Li metis la mankatenojn sur Bilĉjo.
Gratulon. Jen la plena solvo:

B estas la krimulo. A ne, ĉar se A estus krimulo, nur unu de liaj respondoj estus mensogo. Se C estus krimulo, A mensogus dufoje. Sed ni scias ke la detektivo povis aresti iun. Do B estas krimulo, C estas homo kun problemon en la pasintecon, kaj A modelo de virto!

بازگشت به بالا