Al la enhavo

Uzu akran tranĉilon

de Miland, 2008-marto-17

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

k.garin (Montri la profilon) 2008-marto-19 11:45:30

Oni pleje mensogas antaŭ balotoj, seksumo kaj post fiŝkaptado.

k.garin (Montri la profilon) 2008-marto-19 11:52:04

Io okazis al mia vid-kapablo post la edziĝo - mi ĉesis vidi monon. ploro.gif

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-marto-19 14:25:07

k.garin:Oni pleje mensogas antaŭ balotoj, seksumo kaj post fiŝkaptado.
rideto.gif
- sal.gif La promesoj de la politikuloj ne devigas ke tiuj kiuj kredas ilin!!!
- senkulpa.gif La fiŝkaptistoj ne mensogas, ili nur iom troigas!
- lango.gif Rilate "seksumo", ĉio dependas de la amorantoj!

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-marto-19 14:31:51

Miland:
Terurĉjo:Ĥa-ĥa!!!La citaĵo, dirita de mi, estas el tre konata dumsocialisma anekdoto.
ploro.gif Brave! Mi falas en la kaptilon. Sed, tamen la tuluza kolbaso estas la plej bona!!! lango.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-marto-19 14:56:07

Oni senhonte kaj tute same mensogas (ne troigas) se “grandigas” la kaptitajn fiŝojn… aŭ la heredigitan “virilon”. lango.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-19 15:34:19

Mendacapote:Oni senhonte kaj tute same mensogas (ne troigas) se “grandigas” la kaptitajn fiŝojn… aŭ la heredigitan “virilon”. lango.gif
Saĝumemulo mi diras, ke en tiuj kazoj troigado estas mensogo ekde preskaŭ la komenco: oni ne eĉ pridiskutas aŭ mencias ion ajn pri ebla neperfekteco de la mezuroj, sed anstataŭ kun plena certeco oni asertas, ke ne eĉ debatindas la pretendoj. Do ambaŭ mensogas kaj troigas oni, priparolante fiŝkaptadon kaj amfaradon.

Ĉar bonas montri per gestoj kiel grandaj estas la lastatempe kaptitaj fiŝoj, en la norda parto de Kanado oni uzas la distanco inter la okuloj kiel indikilo: alimaniere la brakoj ne sufiĉus.

sal.gif

Reen al la supro