Al la enhavo

La uzado de Kiu kaj Kio.

de Taciturn_, 2008-marto-30

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-30 20:02:57

Bonvolu ekspliki al mi kiel korekte uzi "kiu" kaj "kio".Mi havas libreton de Kolker kiu diras ke "kiu" markas personon ("viva estanto" : mia termino) kaj "kio" objekto ("neviva estanto").Sed mi ĉiam vidas ke la uzado tute ne egalas al tio.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-30 20:27:34

Taciturn_:Bonvolu ekspliki al mi kiel korekte uzi "kiu" kaj "kio"..
Mi ne konsentas ke kiu temas nur pri vivantaj aĵoj. Laŭ la PMEG, kiu "demandas pri la identeco de unu el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj." Vidu la ekzemplojn en la skatolo en la retpaĝo:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj...

Sed kio "montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi".
Vidu la ekzemplojn en la skatolo en la retpaĝo:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj...

Jen utila paĝo (parto titolita Diferenco inter tabelvortoj je U kaj O kun skatolo havante ekzemplojn), montrante ke -io vortoj temas pri specoj de aferoj:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj...

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-31 04:46:31

Taciturn_:Bonvolu ekspliki al mi kiel korekte uzi "kiu" kaj "kio".Mi havas libreton de Kolker kiu diras ke "kiu" markas personon ("viva estanto" : mia termino) kaj "kio" objekto ("neviva estanto").Sed mi ĉiam vidas ke la uzado tute ne egalas al tio.
Pri kiu libro temas?

En "Internacia lingvo ESPERANTO: plena lernolibro", leciono 2 jam estas aliaj signifoj de "kiu":
Kiu estas kapitano?
Kiu romano estas interesa?
Kiujn fruktojn vi vidas?
Mi vidas domon, kiu estas nova.

Sed pliaj uzoj de "kiu" estas ekplikataj (vidu indekson en la fino de la libro) en lecionoj 4, 5, 9, 12.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-31 05:18:58

Dankon al la respondintoj.

ora knabo (Montri la profilon) 2008-aprilo-25 20:29:18

Mi ja scias ke ĉi tiu fadeno estas malnova, sed mi tamen diros kiel mi memorigis tiujn vortojn. En kroata lingvo (kaj verŝajne ankaŭ en rusa kaj ĉiu alia kiu uzas kazojn) ekzistas du demandoj por ĉiu kazo:

nominativ: tko, što (kiu, kio)
genitiv: koga, čega (de kiu, de kio)
dativ: komu, čemu (al kiu, al kio)
akuzativ: koga, što (kiun, kion)
vokativ: oj, hej (oj, hej - ne bone ekzemplo)
lokativ: o komu, o čemu (pri kiu, pri kio)
instrumental: (s) kim, (s) čim (kun/per kiu, kun/per kio)

Do, se mi kroate uzus la unuan demandon (ekz. tko, koga, komu...) estus kiu, kaj se mi uzus la duan (što, čega, čemu...) estus kio.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-25 21:12:15

OK, saluton!
La rusa havas la samajn kazojn, krom la alvokan (vokativo)! Tamen kelkaj vortoj en tiu kazo restis en nia lingvo kiel postrestaĵoj de antikvaj tempoj.
Mi devas rimarki ke uzado de demandaj vortoj ofte ne samas en naciaj lingvoj kaj en Esperanto.
Ekzemple, al la demando "Kiu vi estas?", dirita en Esperanto, oni devas respondi: "Mi estas Terurĉjo lango.gif aŭ Ora Knabo", unuvorte nomi sin.
Al la sama demando, dirita ruse, mi respondus: Tio ne estas via afero, kiu mi estas.

ora knabo (Montri la profilon) 2008-aprilo-26 15:12:08

Terurĉjo:
Ekzemple, al la demando "Kiu vi estas?", dirita en Esperanto, oni devas respondi: "Mi estas Terurĉjo lango.gif aŭ Ora Knabo", unuvorte nomi sin.
Al la sama demando, dirita ruse, mi respondus: Tio ne estas via afero, kiu mi estas.
lango.gif

Sed vi tamen uzus mian regulon por fari tiun respondon rido.gif .
Što/kio ne estas via afero - tio, tko/kiu mi estas.

Reen al la supro