Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-18 15:45:15

Malvidebla Gievont

Baca, vi montros al ni Gievont (la monto apud Zakopane)? – demandas turistoj unu montaranon.
– Montrom. Vidas vi ci ŭunuan montetkon?
– Ni vidas – respondas la turistoj.
– Tiu ne jestas Gievont. Kaj vidas vi tiun duan montetkon?
– Ni vidas – respondas refoje la turistoj.
– Tiu jankaŭ ne jestas Gievont. Kaj vidas vi tiun trian montetkon?
– Ne.
– Tiu dzuste jestas Gievont.

https://images91.fotosik.pl/277/a042b35e8598a11f.j...
Tiu ĝuste estas Gievont en la vespera sunlumo. Sube - Zakopane. Sur la deklivo - la verdaj skisaltejoj. (el: natatry.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-19 16:53:02

Ho, tiaj ĉevojaj arboj!

Baca kaŭzas vojakcidenton – batis ĉevojan arbon. Policisto pridemandas lin:
Baca, kiel tio aspektis?
– Sinjoro potenco (tiel ŝerce alparolas policistojn homoj en Pollando), vidas vi tiun ci jarbon?
– Mi vidas – respondas la policisto.
– Nu, kaj mi ne vidim ŭonin.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-19 16:55:25

La ĉevalo frandema fojnon…

Policisto haltas bacan veturiĝantan per ĉevalĉaro kaj demandas lin:
Baca, kion vi veturigas?
Baca kliniĝas kaj flustras:
– Fojnon.
– Kial vi tiel flustras? – demandas la mira policisto.
– Por ke la cevaletko ne jekaŭdu! – respondas serioze baca.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-20 10:29:14

Kion povas baca kun biciklo…

En akuŝejo unutage tri virinoj el diversaj vilaĝoj naskis bebojn. Ĉiu tri, kiel la patron, deklaris la nomon de la sama montarano.
Oni demandas la viron:
Baca, ili estas viaj beboj?
– Nu, jes!
– Kaj kiel tio estas ebla?
– Tre jebla! Havam biciklon.


Tiu montarano certe ankaŭ estas rapida... Kiam multe da neĝo, la skioj estas pli bonaj ol biciklo, precipe kun tia movilo! (el: 24tp.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-20 10:30:13

Baca-filozofo

Baca, kion vi faras kiam vi havas la tempon?
– Sidam kaj pensam
– Kaj kiam vi ne havas la tempon?
– Tiakaze nur sidam

https://images92.fotosik.pl/278/2d60efc9d52659e8.j...
Baca, kion vi faras kiam vi ne paŝtas ŝafetojn?
– Sidam kaj pensam… Ne! Sercam... Faradam tiajn fromadzetkojn, nomitajn oscypek. (el: tvn24bis.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-21 09:00:59

Kiu el du pugoj?

Dimanĉo en monta preĝejo… En elegantaj vestaroj preĝas montaranaj virinoj…
Subite, unu el ili, Marina, laŭde furzis. Honta, penas deturni la atenton de si:
– Kiu jel vi turbis!?
Maljuna, malica kaj ŝercema Hanka, reage:
– Kaj kio, Marina, havas du pugojn, kaj ne scias kiu?

externalImage.png
Interne de malnova monta preĝejo en Jurgov. La kredantoj ĵus eliris... Oni postrestas nur la odoro de... miksaĵo de parfumoj!

externalImage.png
Interne de nova monta preĝejo. La kredantoj ĝuste kunvenas...

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-21 09:07:34

Sagaca baca

Baca suspektis, ke sia edzino seksumas kiam li eliras al paŝtejo. Li estis viro tre sagaca, do faris ilon por elperfidi la edzinan sekreton – metis sub liton poton da densa kremo kaj super ĝi pendis kuleron. Kiam en la liton ekkuŝiĝos du personoj, la kulero mergiĝos en la kremon, kaj li ekscios la veron. Malkomplika kaj efika!
Vespere, baca revenas el la paŝtejo, enrigardas sub la liton kaj vidas… la poton da butero.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-22 09:30:07

Puŝi ĉenon!?

Turisto vidas bacan trenantan ĉenon kaj demandas:
Baca, kial vi trenas tiun ĉi ĉenon?
– Kaj kio? Cu devam pusi ŭonin?

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-22 09:31:43

Pinglulo ĉu pikulo?

Du montaranoj renkontis erinacon kaj kverelas:
Ŭoni jestas pinglulo! – diras la unu.
Ŭoni jestas pikulo! – kontraŭiĝas la dua.
Alvenas baca kaj diras:
– Nee, ŭoni jestas nadlulo!

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-23 07:39:14

Baca divorcas…

Baca divorcas. Daŭras la proceso… La juĝisto demandas lin:
– Diru, proponanto, kial vi volas divorci kun via edzino post dudekjara kunvivado? Per kio ŝi kulpis kontraŭ vi?
Baca responde:
Car, jalta tribunalo, si ne kontentigas min sekse.
El malantaŭo de la juĝoĉambro iu el montaranoj laŭde diras:
– Vi mensogas, baca! Ciun jel viladzo kontentigas kaj vin ne kontentigas!?

externalImage.png
Ĉi junaj certe kontentigas sin... Edziĝo de la pola saltisto Klimek Muranka, evidente la montarano. (el: naszemiasto.pl)

https://www.youtube.com/watch?v=7jQ_qNiCpXw

Reen al la supro