Al la enhavo

Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?

de Tram_Amiko, 2017-majo-07

Mesaĝoj: 121

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-majo-07 19:41:13

Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?
Mi estas kontenta ke Marine le Pen ne gajnis la prezidentan elekton en Francio. Sed kial donis multaj elektistoj blankan paperon en la elekta kesto?
Mi audis ke 5.000.000 elektistoj iris a la dua elekto sed elektis nek Macron nek le Pen.
Cu tio estas signo kontraŭ unuiga Eŭropo. Au estas signo kontraŭ Eŭropo, kiu nur konas ekonomian kreskon sed forgesis socialan virton?

Bert (Montri la profilon) 2017-majo-07 20:44:45

Triono de la maldekstruloj sub Melenchon planis voĉdoni por neniu. Antaŭe tio estis kalkulite "nevalida", nun kiel "blanka.
Le Pen reprezentas la francan dekstregon, Macron reprezentas la financojn, do destron. La centruloj klare voĉdonis por Macron. Inter la maldekstruloj du trionoj voĉdonis por Macron por eviti Le Pen, la alia triono voĉdonis blanke, por klare esprimi ke ili volas nek la patrion (Le Pen), nek patronon (Macron). Ilia voĉdonkrio estis rimo: « Nek parti' nek patron' ; nek Marin' nek Macron'. »
Tiu voĉdono plaĉas al la aliaj ŝtatoj kaj precipe por la financa bonfarto de Francujo kaj EÙropo, t.e. plaĉal al la riĉuloj (kapitalistoj), sed Macron planas adapti (liberaligi) la laborleĝon, tiukaze okazos eble strikoj.
Por respondi, al via demando, tiuj blankaj voĉoj nenion signifas pri pozicio por aŭ kontraŭ Eŭropo.

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-08 07:50:00

Tram_Amiko:Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?
Mi estas kontenta ke Marine le Pen ne gajnis la prezidentan elekton en Francio. Sed kial donis multaj elektistoj blankan paperon en la elekta kesto?
Mi audis ke 5.000.000 elektistoj iris a la dua elekto sed elektis nek Macron nek le Pen.
Cu tio estas signo kontraŭ unuiga Eŭropo. Au estas signo kontraŭ Eŭropo, kiu nur konas ekonomian kreskon sed forgesis socialan virton?
Sugeste, ili ne volis voĉdoni por neniu politikisto, ĉar ili ne ŝatas politikistojn.

ghibulo (Montri la profilon) 2017-majo-08 09:21:08

Miaopinie tio ne estas „venko por Eŭropo“. Venkis tiuj, por kiuj sieĝostato ne estas ĝenaĵo kaj por kiuj atencoj estas „natura konsistaĵo de la grandaj urboj“, kiuj kredas blinde maldekstrajn movadojn kaj iliajn propagandojn (kiuj estus antaŭ kelkdek jaroj nomitaj ekstremaj), por kiuj „multkulturalismo“ estas tio, kio por niaj avoj en orientaj Eŭropo estis „komunismo“ :/ Ni vidis, kiel kontentaj estis voĉdonantoj de François Hollande antaŭ kaj poste lia sezono. Mi volus trompi sin, sed miaopinie tiu ĉi prezidento estos simila okazo.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-majo-08 09:43:28

Dankon por via respondo, Bert!
En germanio multaj homoj timis, ke tro elektistoj elektis kun blanka papero.
Kaj oni timis, por ke Le Pen povus gajni.
Sed la elekto signis, ke ne ekzistis kaŭzo por la timo.
Ĉu la blanka papero (vote blanc) havas tradicio je la elektoj de prezidento en Francio en la dua elekta pasejo?
Mi legis ke pli de 4.000.000 elektis kun blanka papero. Ĉu 4.000.000 estas multe au malmulte en komparo kun pli frua elektoj?

Kio estas la korekta traduko por "vote blanc"?
blanka papero?
elekta blanka?
blanka elekto?

@grown:
Mi kredas ke la elektistoj kiu elektas kun blanka papero estis ne kontenta kun la ambaŭ kandidatoj, kaj volis signi ke estas tamen grava iri al la elekton. Sed mi ne kredas ke tie estas bona ideo. Mi preferus elekti la kandidato au la alia kandidato. Sed mi ne estas francia elektisto. En germanio ni ne direkte elektas la ĉefo de registaro.

Ĉu la germania elekta sistemo eble estas pli bone? Ĉu la persono kulto en germanio estas pli malmulte ol en francio?

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-majo-08 10:20:32

ghibulo:Miaopinie tio ne estas „venko por Eŭropo“.
Emmanuel Macron ofte parolis je la elekta batalo, ke unuiga eŭropo estas grava.
Le Pen volas malunuigan eŭropon. Le Pen volis, ke la europa landoj ne laboras kune.
Sed la taskoj de nian tagoj estas tro grava. Por ke la kunlaboro estas grava.

Ekzemble la aero en la urboj devas esti pli pura. Kiam la unua lando permesas malmultan aeran poluadon sed la dua permesas pli multan ekzistas problemo.

Mi pensas eble la elekto de Emmanuel Macron ne estas la granda venko por eŭropo. Sed estas venko. Sed mi demandas min ankaŭ: Ĉu tion la elektistoj de Macron ankaŭ pensas?

ghibulo (Montri la profilon) 2017-majo-08 11:21:41

Tram_Amiko:...Macron ofte parolis je la elekta batalo, ke unuiga eŭropo estas grava.
Le Pen volas malunuigan eŭropon. Le Pen volis, ke la europa landoj ne laboras kune....
„Unuiga eŭropo“ ne estas la plej grava valoro. Multaj estroj celas tion kaj ne sukcesis (Charlemagne,William Penn, Napoleon Bonaparte, Hitler, Stalin...) kaj ne nur nesukcesis, sed ofte ilia strebado kondukis nur al suferoj. „Unuigi“ Eŭropo per miksado de nekongruataj kulturoj, kie multaj nevolas identiĝi sin kun demokratio, ne kondukos al sukceso ankaŭ kaj eksuferadon ni vidas jam nun.

Vestitor (Montri la profilon) 2017-majo-08 14:08:48

ghibulo:„Unuiga eŭropo“ ne estas la plej grava valoro. Multaj estroj celas tion kaj ne sukcesis (Charlemagne,William Penn, Napoleon Bonaparte, Hitler, Stalin...) kaj ne nur nesukcesis, sed ofte ilia strebado kondukis nur al suferoj. „Unuigi“ Eŭropo per miksado de nekongruataj kulturoj, kie multaj nevolas identiĝi sin kun demokratio, ne kondukos al sukceso ankaŭ kaj eksuferadon ni vidas jam nun.
Ne, vi malprave kunfandas du malsamajn fenomenojn. Hitlero (kaj aliaj) ne volis unuigi la apartajn landojn de Eŭropo en kunlabora 'unuigo', li volis diktatora imperion formita laŭ Germanio. Ĉu vi vere volas aserti ke la EU iel aspektas kiel ĉi tiun? Vi ja povas diri ĝin, sed ĝi estas troigita.

Multikulturismo estas unu problemo, sed la pli granda problemo estas la ekonomika ideologio uzata por subteni la koncepto de "libera-movo". Ĉiukaze detrui la EU ne estas solvo por la ŝanĝoj en la mondekonomio - ŝanĝoj kondukante al negativaj rezultoj por okcidenta Eŭropo. La okcidento luktas kun teĥnologiaj ŝanĝoj kiuj efikas la antaŭan modelon de okcidenta ekonomika prospero.

Le Pen, Trump, UKIP (en Britio), Wilders (en NL) estas nur "simpligo-kandidatoj". Ili asertas posedi la simplajn solvojn por komplika mondo kaj ĉi tiu estas tre alloga.

ghibulo (Montri la profilon) 2017-majo-08 15:35:28

Vestitor:
Ne, vi estas malprave kunfandas du malsamajn fenomenojn. Hitlero (kaj aliaj) ne volis unuigi la apartajn landojn de Eŭropo en kunlabora 'unuigo', li volis diktatora imperion formita laŭ Germanio. Ĉu vi vere volas aserti ke la EU iel aspektas kiel ĉi tiun? Vi ja povas diri ĝin, sed ĝi estas troigita.
Ne, mi ne rigardas tre gravan emfazi, ke manieroj diversis. Miaopinie estas klare, ke maniero de Hitler diferencis de la Lisbona trakto de la samtempa EU. Sed ideo de William Penn aŭ Warsava pakto ne havas tiel diversajn manierojn kaj ankaŭ ne sukcesis. Manieroj diferencas, sed celo similas -> unu eŭropa regno. Mi ne kredu, ke altruditaj multikultirismaj principoj de samtempa EU estas humana kaj sukcesa maniero por tiu celo.

Vestitor:
Ĉiukaze detrui la EU ne estas solvo...
Nuntempa EU vere ne helpas al reala unuigo, ĉiu nacio havas diversan politikon, estroj ne estas elektitaj de civila loĝantaro... Unuigo de eŭropo devas fari malrapide, nature kaj ne per sociala inĝeniero kaj per ordona naciamigrado... tio estas la „simplajn instantajn solvojn“ kiuj eble havas bonajn tendencojn - sed bonajn tendencojn havis kreaduloj de komunismo post 2-a mondmilito ankaŭ okulumo.gif

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-09 04:30:12

ghibulo:Miaopinie tio ne estas „venko por Eŭropo“. Venkis tiuj, por kiuj sieĝostato ne estas ĝenaĵo kaj por kiuj atencoj estas „natura konsistaĵo de la grandaj urboj“, kiuj kredas blinde maldekstrajn movadojn kaj iliajn propagandojn (kiuj estus antaŭ kelkdek jaroj nomitaj ekstremaj), por kiuj „multkulturalismo“ estas tio, kio por niaj avoj en orientaj Eŭropo estis „komunismo“ :/ Ni vidis, kiel kontentaj estis voĉdonantoj de François Hollande antaŭ kaj poste lia sezono. Mi volus trompi sin, sed miaopinie tiu ĉi prezidento estos simila okazo.
Pli-malpli gramatike, sed nekomprenite.

Wikipedia:En iuj landoj, la Sieĝostato estas esceptoreĝimo kiu devas esti deklarita de la plenuma povo, ĝenerale de la prezidento, kun la permeso de la parlamento. La sieĝostato reprezentas koncepton similan al tiu de militostato, kaj pro tio oni donas al la armeo privilegiajn eblojn por agado subpremiga. Dum la 'sieĝostato' oni malatentas la garantiojn de la konstitucio, pli malpli etende, laŭ la divessaj landoj. En kelkaj, kiaj en epokoj de diktaturo en Argentino oni rajtigis por aresti personojn sen konstituciaj rajtoj kaj eĉ translokigi ilin, kio rezultis en kontraŭhumanaj situacioj.

Tiu stato proklamiĝas ĝenerale kaze de invado, ekstera aŭ enlanda militoj.
Mi ne komprenas la artikolon, antaŭ ĉio iujn vortojn.

ghibulo:
Vestitor:
Ne, vi estas malprave kunfandas du malsamajn fenomenojn. Hitlero (kaj aliaj) ne volis unuigi la apartajn landojn de Eŭropo en kunlabora 'unuigo', li volis diktatora imperion formita laŭ Germanio. Ĉu vi vere volas aserti ke la EU iel aspektas kiel ĉi tiun? Vi ja povas diri ĝin, sed ĝi estas troigita.
Ne, mi ne rigardas tre gravan emfazi, ke manieroj diversis. Miaopinie estas klare, ke maniero de Hitler diferencis de la Lisbona trakto de la samtempa EU. Sed ideo de William Penn aŭ Warsava pakto ne havas tiel diversajn manierojn kaj ankaŭ ne sukcesis. Manieroj diferencas, sed celo similas -> unu eŭropa regno. Mi ne kredu, ke altruditaj multikultirismaj principoj de samtempa EU estas humana kaj sukcesa maniero por tiu celo.

Vestitor:
Ĉiukaze detrui la EU ne estas solvo...
Nuntempa EU vere ne helpas al reala unuigo, ĉiu nacio havas diversan politikon, estroj ne estas elektitaj de civila loĝantaro... Unuigo de eŭropo devas fari malrapide, nature kaj ne per sociala inĝeniero kaj per ordona naciamigrado... tio estas la „simplajn instantajn solvojn“ kiuj eble havas bonajn tendencojn - sed bonajn tendencojn havis kreaduloj de komunismo post 2-a mondmilito ankaŭ okulumo.gif
Nur ignoru tion, ĉar tio estas nazia analogio.

Reen al la supro