Al la enhavo

Porinfanaj ridigaj rakontoj

de StefKo, 2017-junio-21

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-junio-21 07:02:19

Mi komencas - nenie publikigita esperante, rakonto de Stefania Zawadzka "A kuku", esperantigo: StefKo

Kuku! - 1-a parto

La patro elruligis ĉaron antaŭ garbejon, prenis forkon kaj surmetas fojnon. Li veturigos la fojnon al kooperativo, kie vendos ĝin kaj aĉetos du sakojn da faruno por baki panon. En lia bieno estas multe da herbejo do li rikoltas troan fojnon kaj devas vendadi ĝin. Bone ke ekzistas la kooperativo kiu komercas per terproduktoj.
Eta Marcinjo kuradas ĉirkaŭ la paĉjaj piedoj.
Malcinjo vetulas kun pacjo! – ŝi petas.
– Ne, Marcinjo, vespero proksima. Kaj malvarmo, kaj paĉjo fore veturas…
La patro surmetas la fojnon pli kaj pli alten, apenaŭ per la forko atingas.
Marcinjo kuras ĉirkaŭ la ĉaro, sur la timono lulas sin.
La patro ekiris al stalo konduki ĉevalon. Kaj ĝuste trapasas Andreo de forĝisto.
Marcinjo ekkaptis lian manon.
Malcinjo volas sul la fojneton!
Kaj ŝi levas la manetojn supren.
Sen pripensi, la knabo kaptis Marcinjon kaj ĵetis ŝin sur la ĉaron.
– Hej, Vojteh, Marcinjo sur la ĉaro, atentu ŝin! – li ekkriis kaj ekiris pluen. Sed Grizulo, la korta hundo, ĉe sia ujo bojadis, do la patro ne aŭdis la vortojn de Andreo. Li elkondukis brunĉevalon el la stalo, jungis ĝin al la ĉaro, surmetis kapoton kaj krakis per vipo.
La ĉaro moviĝis. Ĝi balancas sin kaj knaras…
Marcinjo faris en la fojno profundan trueton, kunruliĝis kaj kuŝas tie senmove kiel museto. Ŝi atendas kiam la patro supreniras la ĉaron.
Ĉar ekkiam la patro supreniros, tiam Marcinjo elfojniĝos, kaptos la patron je la kolo kaj ekkrios kukole: “kuku!”.
Kiel estos amuze!
Sed patro plue ne supreniras la ĉaron, kaj ĝi tiel plezure lulas. Kaj la seka fojno forte odoras…
– Aaaaa!... – Marcinjo ekvolis dormi...

FINO DE UNUA PARTO

StefKo (Montri la profilon) 2017-junio-22 10:59:09

Kuku - 2-a parto

Fine la ĉaro alveturis al komercejo. La ĉefo diras:
– En la fojnejo fariĝis mallume, eble vi lasos la ĉaro ĝis morgaŭ, kaj la faruno ankaŭ ne estas pesita.
La patro konsentis. Li enveturis enen, la ĉaron lasis, la ĉevalon eljungis, saltis sur ĝi kaj revenas hejmen.
Kaj tie lamento, terura lamento!
Marcinjo pereis!
La malesperanta patrino kuradas, la malesperanta fratino Jagna kuradas, najbarinoj kuradas. Ili enrigardas profundan puton, enrigardas diversajn kaŝejojn...
– Marcinjo nenie estas – kvazaŭ la tero ensorbis ŝin!
Vojteh kaptis sian kapon. Ankaŭ kuradas kaj serĉas la filineton.
Sur vojo renkontas Andreon.
– Ho, Andreo, Marcinjo pereis!
– Kaj kiam?
– Ĉirkaŭ du horoj antaŭe.
– Kaj vi deprenis ŝin de la ĉaro, kiam mi ĵetis ŝin sur la fojnon? – demandas Adreo.
– De la ĉaro?! Do ŝi estis tie?! – ekkriis la patro.
Li reiris kure al la hejmo, kaptis biciklon kaj forpedalis al la kooperativo.
Kun la ĉefo ili ekiris al la fojnejo. La ĉefo lumas per lanterno, la patro supreniras la ĉaron, tre garde disŝovas la fojnon…
Kaj subite iu kapt! lian kolon.
– Kuku, pacjo! Vi plenos min al vendejo?
La ŝerculino pensis, ke ili apenaŭ trapasis pordegon kaj al la koopertivo veturas.
Tiel profunde ŝi dormis!

FINO

Aŭtoro: Stefania Zawadzka, esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2017-julio-08 10:58:01

Pri lupo (fabelo)

Kiam la Dio asignis manĝaĵon al ĉiu viva kreito, la lupo pleje demandadis per kio ĝi nutros sin. Do la Sinjoro diras al ĝi:
– Vi plugados kaj semados…
Kaj la lupo kontraŭdiras:
– Kaj tuj kiam mi ekfaros tion, mi manĝos!
– Ho ne, mia lupo! Antaŭ tiam oni kreskos, nur tiam vi rikoltos la maturan…
La lupo denove:
– Kaj tiam mi manĝos!
– Ho ne! Antaŭ tiam vi bezonas pajloligi la falĉoton, sekigi kaj poste veturigi al garbejo…
La lupo krias:
– Kaj tiam mi manĝos!
– Ho ne! Antaŭ tiam vi bezonas draŝi grenon kaj poste mueli ĝin…
La lupo ne povis ĝisatendi la manĝadon do diras al la Dio, ke ĝi ne volas tian vivon.
– Nu, se vi ne volas tian – diras la Dio – do iru, tie paŝas ĉevalino kun ĉevalido, senprokraste vi voros tiun ĉevalidon.
La lupo iris al la ĉevalino, la ĉevalido stamf! sub la patrinon,kaj tiu kun dentoj kontraŭ la lupo. Kiam ĝi alpasas al pugo, la ĉevalino kalcitras, tiel ke ĝi neniel trovas rimedon por subigi ĝin. Ĝi iras al la Dio kaj diras ke ne povas subigi la ĉevalinon.
Ho, se vi ne povas – diras la Dio – rigardu tien, sur paŝtejo paŝtas la ega virŝafo, iru kaj voru ĝin!
– Bone! Oni estu! La lupo iris al la virŝafo kaj diras:
– Nu, virŝafo, mi havas la rajton de la Dio vori vin!
La virŝafo bedaŭre respondas al tio:
– Ho! Kio do? Kia ĉagreno, ke dia decido estas tia! Mi havas tamen, mia lupego, mia fraĉjo, unu peton. Mi petas vin por ke vi ne voradu min peco post peco ĉar tio tre doloros min. Glutu min entute!
La lupo respondas:
– Tro granda vi estas. Mi ne kapablos tion!
La virŝafo do konsilas al ĝi:
– Ni faru tion tiel: iru al tiu roko, apogu vin, ovru la faŭko kaj mi eksaltos enen.
La lupo faris tiel. Ĝi eksidis, ovris larĝe la faŭkon kaj atendas. La virŝafo kuriĝis kaj bac! ekbatis la kapon de la lupo.
La lupo kuŝis ebria de la bato almenaŭ du horojn. Dume la virŝafo forkuris kaj kaŝis sin.
Fine la lupo vekiĝis, eksidis, rigardas ĉirkaŭen – la virŝafo forestas. Ĝi pensas: “Ĉu mi glutis ĝin, ĉu ne? Probable mi glutis ĝin, ja malsata mi ne iradas dormi”.

Laŭ: Jan Krzeptowski Sabala, esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2017-septembro-06 09:07:28

Kiel la lapo alkroĉiĝis al hunda vosto

Estis aŭtune, kiam la greno jam prifalĉita kaj herbaĉoj kreskis ĉe ĉiu vojo. La hundo Grizulo kuradis tra kampoj, tra vojo kaj svingis sian voston. Ĝi svingis ĉe la karduo – nenio, plu kuris, svingis ĉe la kardilo – nenio, plu kuris, svingis ĉe la lapo...
Kaj subite:
– Haŭ, haŭ, akcidento!
La lapo alkroĉiĝis al la hunda vila osto per siaj hokaj piedetoj kaj krias:
– Kia ĝojo, mi veturos sur via vosto tra la mondo! Mi veturos sur via vosto kiel kaleŝe.
– Haŭ, haŭ, dekroĉu vin, vi lapo!
– Ha, ha, ĝuste mi ne dekroĉos, ĉar mi estas la lapo!
Kion fari?
Grizulo kuras al verda torento, metas la voston en la akvo kaj petas:
– Haŭ, haŭ, akcidento okazis, la lapo alkroĉiĝis al mia vosto, forlavu ĝin, la verda akvo!
La akvo ĉirkaŭlavis la voston.
– Dekroĉu vin, vi lapo!
– Ha, ha, ĝuste mi ne dekroĉos!
Kaj la lapo plu teniĝas per siaj hokaj piedetoj je la grizulaj viloj.
Kion fari?
Grizulo kuras al grandaĝa pirarbo. Frotas la voston kontraŭ ĝia arboŝelo kaj petas:
– Haŭ, haŭ, akcidento okazis, la lapo alkroĉiĝis al mia vosto, dekroĉu ĝin, la olda pirujo!
La olda pirujo susuras. Per sia raspa ŝelo la grizulan voston frotas:
– Dekroĉu vin, vi lapo!
– Ha, ha, ĝuste mi ne dekroĉos!
Kaj la lapo plu teniĝas per siaj hokaj piedetoj je la grizulaj viloj.
Kion fari? Haŭ, haŭ!
Grizulo kuras al ĉevoja ŝtono, metas la voston sub la ŝtono kaj petas:
– Haŭ, haŭ, akcidento okazis, la lapo alkroĉiĝis al mia vosto, dekroĉu ĝin mia aŭstera ŝtono!
La ĉevoja ŝtono frotas la grizulan voston ĝis ĝia defrotiĝo:
– Dekroĉu vin, vi lapo!
– Ha, ha, ĝuste mi ne dekroĉos!
Kaj la lapo plu teniĝas per siaj hokaj piedetoj.
– Haŭ, haŭ, haŭ, mi jam ne povas elteni. Mi karuzelos kaj kaptos ĝin mem. Kaj Grizulo karuzelas, kaptis sian voston per siaj dentoj, plu karuzelas kaj graŭlas samtempe:
– Vrrrr, vrr, dekroĉu vin, vi lapo!
– Ha, ha, ĝuste mi ne dekroĉos!
La Grizulo kuras al hejmo, al sia mastro.
– Haŭ, haŭ, akcidento okazis, la lapo alkroĉiĝis al mia vosto, dekroĉu ĝin mia moŝto! – petegas Grizulo kaj montras sian voston.
Kapt! – la mastro dekroĉis la lapon.
Kaj la lapo pensas kontenta:
„Mi sufiĉe rajdis sur grizula vosto. Estas pli bona tia rajdo ol resti longe ĉe vojo”.

Laŭ: Lucyna Krzemienicka, esperantigo: StefKo

boonlhua007 (Montri la profilon) 2018-aprilo-15 02:04:45

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-25 18:15:48

Kiel kalma Riĉjo pacigis teruran instruiston (por pliaĝaj infanoj)
La terura-komika lerneja incidento

Lernejo… Ĉiu frekventis ian lernejon, plejmulte – kelkajn. Post paso de longa tempo ni taksas la lernejajn jarojn alie, malpli kritike, malpli grave, pli humore ol iam… Malgraŭ ĉio, iujn incidentojn ni rememoras ofte kaj memoras tutvive.
Jen la humura incidento de mia lerneja tempo.

Ni komencu de malnovaj instruistoj…
“Terura instruisto” – ĉu tiaj instruistoj povas estadi? Jes! Ili ofte estadis antaŭlonge. Tiam la lernejaro aspektis alie ol la nuntempa. Kaj ne temas pri ejoj, pri uniformoj, pri lernejaj ilaroj aŭ lernejaj objektoj. Temas pri rilatoj inter instruistoj kaj lernantoj.
La malnova instruisto estis, antaŭ ĉio, kiel polico kaj juĝisto. Li gardis ordon kaj obeadon. La lernantoj devis strikte obei lin kaj lernejan regularon. Se direktoro de tia lernejo estis plie kolerikulo, la rigoro estis terura!
Vi scias kia estas la kolerikulo? Jen kelke da ecoj de tia estulo: agresa, incitebla, eksploda, kolerema, ŝanĝebla, impulsiĝema, laŭta, ambicia, ordema, regema, sekve do ne ŝatanta oponon. Sufiĉas?
Provu, kiel lernanto, kontraŭstari al tia direktoro, diri unu neĝustan vorton, rompi lernejan regularon! Krom korpaj punoj tia direktoro aplikis insultajn kaj ofendajn vortojn. Kaj kiom da kolero kaj malico! Teruro!
Jen ekzemplo de tiama disciplinado.
Tiutempe ekestis modo pri longa hararo, do lernantoj provis havi longan hararon, kontraŭ lerneja regularo kiu ordonis mallongan hararon. Tia direktoro vokis rimarkitan longharan lernanton ali sia kabineto kaj, malice, per tondilo pritranĉis plenmano da haroj sur pinto de kapo kaj alĵetas kelke da insultaj vortoj. Tia aĉigita lernanto rapide mallongigis sian hararon.

Ĉio tio koncernas ĉefe malbonajn lernantojn kaj bubaĉojn. La ordinaraj kaj bonaj lernantoj ricevis diversajn punojn pli rare.

Ni revenu al fadeno…

En mia lernejo direktoro estis ĝuste tia homo, modela kolerikulo. Direktoro de la lernejo estis, evidente, ankaŭ instruisto. Li instruis la polan.
Mian klason frekventis unu Riĉjo. Riĉjo estis la lernanto ĝentila, kalma, laborema sed li ne ŝatis multe legi – nur tion kio estis deviga. Li ne estis kapabla, precipe se temas pri fremdaj lingvoj. Sume, li ne estis bona lernanto.
Oni devas mencii ankoraŭ tian aĵon: kiel oni skribas kaj prononcas pole fremdajn, ekz. anglodevanajn vortojn? Nu, tio aspektas tiel: iuj estas poligitaj kaj oni skribas ilin same kiel oni prononcas (pli-malpli) ekz. "menadżer" (prononcu: "menaĝer") , aliajn oni skribas kaj prononcas angle, ekz. “jazz”.
Pri tiu vorto ĝuste temas la rakonto. “Jazz” esperante “ĵazo” (aŭ “ĝazo”).

***
Ĉi-tage la leciono de la pola komencis normale kaj semblis malinteresa. La direktoro komencis priparoli ian temon kaj dum la priparolado oni devis tralegi unu fragmenton de teksto kiu enhavis la misfortunan vorton „jazz”. La direktoro ordonis fari tion al ĝentila Riĉjo. Ordinara tasko, oni povas diri.
Riĉjo komencis legi, ĝisiris al vorto “jazz” kaj tralegis ĝin normale, kiel ĝi estas skribita: “jazz”. La direktoro tuj korektis lin: „ĝaz”. Riĉjo haltis kaj komencis relegi tiun frazon. Li refoje ĝisiris al vorto „jazz”, haltis, kaj malrapide, precize tralegis: „j-a-z-z”. La direktoro eklevis kapon kaj ekbojaĉis kiel hundo rabia de kolero je molestanta muŝo: „ĝaz!”.
En klasoĉambro fariĝis silenco: „kiel semi papavon” – tiel oni diras pole je tia siutacio.
Riĉjo rigardis direktoron kaj denove, atente, komencis legi tiun misfortunan frazon. Denove li ĝisiris al vorto “jazz” kaj pli malrapide, pli precize tralegis: „j-a-z-z”.
La lernantaro ekmortis pro timo…
La direktoro eklevis, ekrigardis per teruraj okuloj, el ekster okulvitroj, je lernanto kiu dufoje kuraĝis kontraŭstari al li, lia vizaĝo fariĝis ruĝa, kaj blekis kiel furioza leono, kiel taŭro pikita de toreadoro: “ĝazz!!!”.
En absoluta silento kiu ekregis en klasoĉambro, oni aŭdis estingiĝantan eĥon reflektiĝantan de muroj, oni aŭdis unu muŝon zumantan ie ĉe plafono… Ĉiu atendis, ke momente okazos io terura…
Riĉjo ankaŭ ekruĝiĝis, ekrigardis riproĉe la direktoron, eltiris la brakojn kun la libro kaj per voĉo malespera, pli potenca, pli aserta ol ordinare, evidente kiom lia ĝentileco tion permesas, respondis:
– Sinjor’ direktoro, ĉe mi oni estas skribita “jazz”.
Minute daŭris absoluta silento… Subite la direktoro eksidis, iĝis trankvila, kiel taŭro al kiu matadoro enpuŝis spadon en nukon, kaj ĝentile, per mallaŭta, mola voĉo, diris:
– Riĉjo, tio estas angla vorto. Oni prononcas ĝin: “ĝaz”.

Mi bezonis multe da jaroj por kompreni, per kia armilo tiu kalma Riĉjo pacigis la teruran direktoron. Nune, kiam mi estas maljuna kaj sperta, mi ekkomprenis tion, mi esperas.
Kaj vi, ĉu vi scias?

Aŭtoro: StefKo
---------------------
Kara Riĉjo! Se vi, iatrafe, legas tiun rakonton, pardonu min pro tio, ke mi uzis vian nomon kaj tiun malplezuran por vi incidenton, en tiu humura rakonto kaj... ridu kun ni!

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 11:13:07

Estu bona! (Laŭ HENRYK SIENKIEWIĈ Fabelo)

Malantaŭ montaroj, malantaŭ arbaroj, en lando de la magio, ĉe lulilo de la beba princino, kunvenis bonaj feinoj kun sia reĝino estre. Kaj kiam, ĉirkaŭinte la princino, ili rigardis la dorman vizaĝeton de la princino, ilia reĝino diris:
– Ĉiu el vi donacu al ŝi ian doton, laŭ sia povo kaj volo.
Responde al tio, unua feino, kliniĝinte super dormanto, eldiris la jenajn vortojn:
– Mi donacas al vi la ĉarmon de la beleco kaj per mia povo igos ke kiu ekvidos vian vizaĝon, ekpensos ke ekvidis ravan printempan floron.
– Mi – diris la dua – donacos al vi la okulojn klarajn kaj profundajn kiel akva abismo.
– Mi danacos al vi la flagreman kaj sveltan figuron similan al juna palmo – diris la tria.
– Kaj mi – diris la kvara – donacos al vi grandan oran trezoron, ĝis nun entere kaŝitan.
La reĝino pripensis minute, poste tiel komencis paroli al la feinoj:
– La beleco de homoj kaj floroj velkas. La ĉarmaj okuloj estingiĝas kun la juneco sed ankaŭ junece ofte mallumiĝas per larmoj. Ŝtormo rompas palmojn kaj vento klinigas sveltajn figurojn. Oro kiun oni ne distribuas inter homoj vekas iliaj malamon, kaj kiu distribuas ĝin, tiu havas malplenon en trezorejo. Tiakaŭze viaj donacoj estas sendaŭraj.
– Kio do estas daŭra en homo kaj kion vi donacos al ŝi, nia reĝino? – demandas la feinoj.
Kaj la reĝino je tio:
– Mi donacos al ŝi la bonecon. La suno estas splenda kaj hela sed se ĝi ne hejtus la teron, ĝi estus nur morte brilanta bulo. La boneco de la koro estas tio kio varmo de la suno: ĝi donas la vivon. La beleco sen la boneco estas kiel floro sen aromo aŭ templo sen diaĵo. Okuloj povas admiri templon sed animo ne trovos tie kvieton. La riĉeco sen la boneco estas vartisto de egoismo. Eĉ la amo sen la boneco estas nur flamo, kiu bruligas kaj ruinigas. Vi sciu, ke viaj donacoj pasadas kaj la boneco daŭras; ĝi estas kiel fonto, el kiu ju pli multe vi ĉerpos des pli multe oni alfluos. Do la boneco – tio estas unu sola neĉerpebla trezoro.
Tio dirinte, la reĝino de feinoj kliniĝis super la dormanta bebo kaj tuŝante per la manoj ŝian koron, ŝi diris:
– Estu bona!

Esperantigo: StefKo

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 09:49:15

StefKo:Kuku - 2-a parto
Marcinjo pereis!
"Perei" signifas "morti", ĉu ne? Sed ŝi vivas poste. Mi ne komprenas...

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 11:46:55

Kantoj14:
StefKo:Kuku - 2-a parto
Marcinjo pereis!
"Perei" signifas "morti", ĉu ne? Sed ŝi vivas poste. Mi ne komprenas...
Tiuj, kiuj konstatis malesto de Marcinjo supozas ke ŝi pereis. Tiel lamentas patrinoj de kiuj infanoj perdiĝas: "Dio, mia infano pereis, certe dronis, certe iu kaptis ĝin kaj murdis!". Almenaŭ en Polujo.
Logike, vi pravas. Devis esti "malaperis" aŭ "perdiĝis".

El Vortaro.net: Perdi la vivon per akcidenta morto
Sed ekz.: pereos la valo k dezertiĝos la ebenaĵo(!)

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 10:17:35

Ho, ili esprimis timon pro la perdita infano, ĉar la infano eble estis morta. Nun mi komprenas; dankon. ridulo.gif

Reen al la supro