Al la enhavo

Entrudulo

de Altebrilas, 2018-januaro-09

Mesaĝoj: 109

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2018-aprilo-09 12:58:16

Eble Atlantiko, ĉar la aliaj estas mondaj partoj aŭ (kontinentoj) laŭ via prefero.

La korpa juneco estas nedaŭra. Ni ĝin uzas por gardi eternajn valorojn. La verdaj jaroj pasas rapide, tamen nia lernado daŭras dum la tuta ekzistado.

Ŝipo, maristaro, juneco, maro, haveno,

waruhetima (Montri la profilon) 2018-aprilo-12 06:51:28

Jes, ĉiuj homoj rilatas al edukado kaj lernado.

Juneco

dolĉa, amara, acida, arda, spica

Vinisus (Montri la profilon) 2018-aprilo-12 12:24:49

Arda?

Ni tenu niajn mensojn ligitaj al la pozitiva luma ideo, kaj al la nobliga programo de kies konduto venos la intima bonfarto kaj ĝojo por vivi. En epoko de malsaĝeco, kiel la nuna, la malbono regas libere. Esperanto estas paca batalilo por mildigi malamon inter la homa besto kaj la besta homo. Ekzistas suno brilanta ene de ni; ĝi estas la ĉeesto de mistera forto, kiu povos fari nin bonaj aŭ malbonaj, tio depentas de ni.

menso, Intelekto, kreaĵo. kreitaĵo, kreso.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-aprilo-18 05:41:59

Jes, la vorto estas arda.

Via skribaĵo estas belega, sed unu punkton mi ne komprenas. "la homa besto kaj la besta homo" Ĉu vi bonvolas klarigi ĝin al mi?

kreso

delfeno, ŝarko, baleno, drako, serpanto

Vinisus (Montri la profilon) 2018-aprilo-18 13:00:40

Ĉu drako?

La homa besto estas bonkora persono, ĉar malgraŭ ene de li aŭ ŝi ankoraŭ vivas sovaĝa sento, sed oni ne lasas tian sintenon regi. . Ne forgesu, ke homo kaj formiko apartenas al la animala regno.

Dum la besta homo ĉiam agas kruele kaj ne havas kompateman senton, ĉar li aŭ ŝi preferas nutri sian bestan flankon; ekz-e militema homo.

Uliso, Zeŭso, Afrodito, Venuso, Malabo.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-aprilo-23 05:22:17

Jes, drako.

Koran dankon pro la klarigo pri homa besto kaj besta homoridulo.gif

Malabo?

kruciĝejo, piedartiko, trotuaro, deklivo, ŝoseo

Vinisus (Montri la profilon) 2018-aprilo-23 12:38:14

Vi pravas, Malabo!!!

Ĉu piedartiko?

Ĉagreno de la bovo.

Ploris bovo pro ĉagreno,
sciiĝinte de azeno,
ke laŭ ŝafa aksiomo,
ĝi samstultas kiel homo. (Nekonata aŭtoro)

Bovo. azeno, ŝafo, homo, aksiomo.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-majo-07 06:01:36

aksiomo

Estas malfacile kompreni poemojn.
Ĉu ĉi tiu poemo mokas homojn, kiuj ĉiam estas influata de vortoj de aliuloj?

arbaro, planto, verdigro, botaniko, vegetalo

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-07 13:08:42

Verdigro ĉu?

La poemo mokas homojn, kiuj opinias sin esti supera al aliuloj.
Mi pensis, ke vi ne plu volus respondi al mi, pro mia stulta sendaĵa, sed feliĉe, ke mia penso trompis min!

Sendube, la surtera vivo estas benata lernejo; sed se ni ne profitos el ĝi, por sufiĉe ellerni la lecionojn destinitajn al nia spirita altiĝo, do restas al ni eniri en la kurson de la homa vivado.

Lernejo, ellerno, leciono, kurso, lekanto.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-majo-10 07:02:16

lekanto

Mi ĉiam renpondas malfrue tute pro mia afero.
Mi ciam ĝuas vian sendajxonridulo.gif

akreo, colo, futo, jardo, metoro

Reen al la supro